Novaĵoj el Rusio

Saturday, August 06, 2005

Oni decidis eksplodigi pezajn ankrojn, kiuj tenas la batiskafon



En stabo pri plenumo de operacio pri savo de batiskafo AS-28, droninta en golfo Berjozovaja, oni decidis eksplodigi 60tunajn ankrojn, kiuj tenas sur fundo antenon, kies kabloj volviĝis ĉirkaŭ la aparato.

Kiel diris al agentejo "Interfaks" komandanto de Pacifika floto admiralo Viktor Fjodorov, tio ebligos al la batiskafo, ligita per ŝnuregoj al savaj trenŝipoj, "suprennaĝi en malpli grandan profundon". "Se la rezulto estos pozitiva, do tiam komencos laboron skafandristoj", - diris Fjodorov.

Samtempe vicestro de Ĉefa stabo de Militmara floro de Rusio kontradmiralo Vladimir Pepelaev informis, ke oni ellaboris kelk variantojn de savo. "Estas pridiskutata varianto de uzo de skafandristoj, sed la ĉefa varianto inkludas aliron de la eksterlandaj aparatoj al nia submarino kaj tranĉon de la retoj sur la batiskafo", - diris li.

Laŭ vortoj de Pepelaev, britiaj kaj usonaj specialistoj, venintaj kelk horojn antaŭ sur Kamĉatkon aviadile kune kun tri senpilotaj subakvaj aparatoj "Skorpio", sukcesos komeci laboron en la loko, kie troviĝas la batiskafo, "ĉirkaŭ en 20:00 laŭ moskva tempo". La kontradmiralo aldonis, ke nutempe daŭriĝas trolado, per kiu la batiskafo povas deŝiri sin de la anteno kun la ankroj.

Tria eksterlanda aviadilo - C-17 de Militaeraj fortoj de Usono, startinta de usona milita bazo en Japanio, alteriĝis en flughaveno "Jelizovo" apud Petropavlovsk-Kamĉatskij ĉirkaŭ 12:00 laŭ moskva tempo. Nuntempe okazas malŝarĝo de sava instalaĵo, kiun transportis la ambaŭ usonaj aviadiloj. Aliadilo el Britio, veninta en 9:22 laŭ moskva tempo, jam estas malŝarĝita.

Kiel oni atendas en la stabo pri savo de la batiskafo, en 16:30 laŭ moskva tempo en "Jelizovo" alteriĝos ankaŭ tria usona armea aviadilo, ankaŭ C-17, kiu startis el Nova Orleano. Krome, en 14:45 laŭ moskva tempo el Usono startos alia armea aviadilo. Oni atendas, ke ĝi alteriĝos en Kamĉatko en 22:00 laŭ moskva tempo sabate.

Laŭ vortoj de Pepelaev, la operacio pri savo de la ŝipanaro de la subakva aparato As-28 devas esti finita dum diurno. "Ni devas fini ĉi tiun operacion dum diurno, ĉar rezervoj da aero en la aparato ne estas senlimigitaj. Laŭ datumo de la stabo, la aero sufiĉos por iomete pli, ol diurno", - substrekis Perelaev. Li informis, ke lasta seanco de komunikado kun la sep ŝipanoj en la batiskafo estis antaŭnelonge, "ĝi estis mallonga, la ŝipanaro raportis, ke ilia stato estas kontentiga".

0 Comments:

Post a Comment

<< Home