Novaĵoj el Rusio

Tuesday, August 02, 2005

Pollando ne intencas pardonpeti pro batado de rusiaj infanoj



Pollando ne devas pardonpeti Moskvon pro incidento, ligita kun batado de filoj de rusiaj diplomatoj. Tian opinion eldiris ĉefo de prezidenta administracio de Pollando Valdemar Dubanewski en intervjuo al radiostacio Polskie Radio.

Laŭ lia opinio, tiaj incidentoj okazas ofte kaj ne postulas similajn politikajn paŝojn. Krome, li opinias, ke reago de rusianoj, ligita kun atako al rusiaj lernejanoj en Pollando, estas forte troigita.

Ni memorigu, vespere en 31 de julio kvar lernejanoj de mezlernejo ĉe ambasadejo de Rusio en Pollando (tri el ili estas filoj de laborantoj de la rusia diplolamata reprezentejo) dum reveno hejmen en unu el varsoviaj parkoj estis atakitaj per grupo el ĉirkaŭ 15 junaj poloj.

La adoleskoj estis kruele batitaj, oni forprenis iliajn monon, dokumentojn kaj poŝtelefonojn. Ĉio ĉi tio estis akompanata per antirusiaj krioj, obscenaj esprimoj. Kuracistoj konstatis ĉeeston de multnombraj traŭmoj, du suferintoj havas elfrapitajn dentojn, estas suspekto pri cerboskuo.

Bezonas noti, ke hieraŭ prezidento de Rusio Vladimir Putin nomis la batadon de la infanoj krimo kaj informis, ke li ordonos al la Ministerio pri eksterlandaj aferoj de Rusio "kontakti kun la polaj kolegoj kaj kompleni, kion faras pola potenco, por ke adekvate reagi al ĉi tiu neamika akto". La prezidento ankaŭ ordonis raporti al li pri rezultoj de la kontaktoj.

Ankaŭ hieraŭ pola polico arestis naŭ homojn, suspektataj pri batado de la filoj de rusiaj diplomatoj. Pri tio informis amaskomumikila sekretario de polico de Varsovio Mariusz Sokolowski. Tamen post pridemandado ĉiuj arestintoj estis liberigitaj.

2 Comments:

  • At 5:17 PM, Blogger B. Golda said…

    Mi skribas de Varsovio. Chiutage multegoj da homoj estas batita; bedaurinde, tiu-tage batitaj estis filoj de diplomatoj. Kial oficiale pardonpeti por simpla, idiota akto? La populareco de tiuj aktoj ne temas la fakton, ke ili estis rusiaj. Idiotoj batas chiujn. Kompreneble, ili same batus Poloj. Mi shatas neniun ideon.

     
  • At 8:03 PM, Blogger Gebeleizis said…

    Polando tute ne ŝuldas oficialan pardonpeton al Rusio. Tiaj aferoj okazas ĉiutage. Ĝi nur devas kapti kaj puni la malbonfarantojn. Mi kredas ke Rusio troigas la aferon kaj tute ne komprenas kion ĝi deziras.

     

Post a Comment

<< Home