Novaĵoj el Rusio

Saturday, August 13, 2005

Procesoj pri batadoj de la poloj estas unuigitaj



La Ministerio pri internaj aferoj de Rusio decidis unuigi krimajn procesojn, iniciatitajn pro batadoj de civitanoj de Pollando en Moskvo, kiel informas radiostacio "Eĥo Moskvi".

En departamento pri krima esplorado oni klarigis, ke simileco de la tri krimoj kaj tio, ke ili okazis en relative mallonga periodo, ebligas supozi, ke iliaj aŭtoroj povis esti la samaj homoj. Ankaŭ enketistoj plendas pri tio, ke nur unu el la batitaj poloj konsentis doni atestaĵojn kaj hepli en faro de portretoj de de la atakintoj.

Vendrede en la Administrejo pri internaj aferoj de Moskvo estis formita operacia stabo, kiu okupiĝos pri enketado de la krimoj, kiuj igis rimarkeblan malvarmiĝon de rilatoj inter Rusio kaj Pollando.

Pri la eventoj eldiris eĉ la prezidentoj de ambaŭ landoj. Vladimir Putin kaj Alexander Kwasniewski en vendreda telefona interparolo notis "necesecon de uzo de rimedoj por sanigo de klimato de la reciprokaj rilatoj flanke de ĉiuj branĉoj de potenco de Rusio kaj Pollando", kiel informas agentejo "Interfaks".

Ni memorigu, ke en periodo de 6 ĝis 11 de aŭgusto en Moskvo estis batitaj du anoj de pollanda ambasado kaj unu varsovia ĵurnalisto. Antaŭ tio en Pollando estis farita analogia atako al tri rusianoj.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home