Novaĵoj el Rusio

Tuesday, August 09, 2005

Prokurejo trovis rompojn en ekspluatado de la batiskafo AS-28



Antaŭenketa prokureja kontrolo trovis ropmpojn en agoj de oficaj personoj dum preparigo kaj uzo de la batiskafo AS-28 "Priz", informas agentejo "Novosti" kun referenco al milita prokurejo de la Pacifika floto.

Kiel estas notita en deklaro de la prokurejo, post kiam estos trovita, kiaj rompoj estis faritaj per konkretaj armeanoj, "estos akceptitaj juraj decidoj pri ilia krima respondeco".

Al nuna momento oni forprenis por esploro ĉiuj necesatajn dokumentojn "ekde tempo de konstruo de la batiskafo ĝis hodiaŭ". "La enketo klarigas kaŭzojn kaj kondiĉojn, kontribuintajn al la paneo de la subakva aparato. Oni determinis kaj plenumas 12 diversajn ekspertizojn", - estas dirita en la mesaĝo.

Kiel informis al la agentejo unua asistanto de prokuroro de la Pacifika floto Roman Kolbanov, en komplekco de prokurejaj aranĝoj ankaŭ troviĝas esploro de teknika stato de savaj instalaĵoj de la floto, analizo de agoj de oficaj personoj dum plenumo de la sava operacio pri levigo de la batiskafo.

Laŭ ordono de Ĉefa milita prokuroro por esploro de la krima proceso, iniciatita laŭ artikolo "neglektado", estis kreita enketa grupo en konsisto de 20 homoj. Enketaj aranĝoj estas plenumataj samtempe en Moskvo, Sankt-Peterburgo, Niĵnij-Novgorodo, Vladivostok kaj Petropavlovsk-Kamĉatskij. Al eskpertaj esploroj oni aligis specialistojn de Ĝenerala stabo de la Armitaj fortoj, de Ĉefa stabo de la Militmara floto, de projektista buroo "Lazurit", de financa inspekto de la Ministerio pri defendo, juĝmedicinajn ekspertojn, specialistojn de la Federala servo pri sekureco kaj de la Ministerio pri financoj.

Sur la savita batiskafo anoj de la prokurejo nuntempe faras enketajn aranĝojn. Laŭ vortoj de kontradmiralo Aleksandr Vitko, la enketistoj posedas restaĵojn de fiŝista reto, kiu volvis sin sur la helico, kaj ekzemplerojn de ŝnuregoj, tranĉitaj per la britia aparato "Skorpio".

Vitko substrekis, ke "kaŭzoj, pro kiuj la fiŝista reto troviĝis en la areo, malpermesita por navigado de ŝipoj, estos klarigitaj". "Nune ni havas du hipotezojn: la reto povis kuŝi sur la objekto dum kelk jaroj, aŭ ĝi povis esti alportita per ondoj kelk tagojn ankoraŭ la incidento, kiam estis forta vento kaj ondado ĝis kvin gradoj", - aldonis li.

Laŭ vortoj de Vitko, jam nune eblas diri, ke la aparato ne ricevis videblajn difektojn. Li informis, ke se la helicorudra grupo, sur kiun volviĝis la reto, troviĝos sendifektita, do la batiskafo estos proponita por plua ekspluatado. Komenciĝinta laboron en jaro 1986, la batiskafo AS-28 estis riparita lastafoje en jaro 2003, notis Vitko. "La batiskafo trapasos modernigon sur uzino "Krasnoje Sormovo" tuj kiam la Ministero pri defendo donos bezonatan por tio financadon", - substrekis li.

Enkadre de enketado de la krima proceco, estos determintita medicina ekspertizo, kiu esploros konsekvencojn de la eksterordinara situacio por la membroj de la ŝipanaro de la batiskafo. En milita hospitalo de Petropavlovsk-Kamĉatskij oni inormis, ke la ŝipanaro de la savita batiskafo restos sub observado de kuracistoj unun semajnon plu.

Laŭ vortoj de la informfonto, ĉiuj sep submarinistoj sentas sin bone, kaj havas neniujn plendojn, ligitajn kun la longa troviĝo en kondiĉoj de malalta temperaturo, malsufiĉa nutrado kaj malsufiĉo de aero. Tamen, antaŭ reveni hejmen, ili devas trapasi plenan medicinan esploron en kardiologia fako de la hospitalo.

Unu el la sep membroj de la ŝipanaro, komandanto de diviziono de savaj ŝipoj, kapitano de unua rango Valerij Lepetjuĥa rakontis al ĵurnalistoj, ke post la profundiĝo, kiu okazis en 10:35 laŭ loka tempo (en 1:35 laŭ la moskva), la maristoj esploris instalaĵon, kiu estis celo de la plenumata laboro, post kiam ili rimarkis pendantan ŝnuregon, Dum ĉirkaŭvojo preter ĝi, movante reversen, la batiskafo alkroĉiĝis al la reto.

"La ŝipanaro posedis 15 litrojn da akvo, biskotojn kaj ŝipajn nutraĵporciojn. Temperaturo en unua ĉelo estis kvar gradoj kaj en la dua - ok. Por ŝparo de elektro estis malŝaltita ĉio superflua, tamen lumado kaj konekto ĉeestis konstante", - rakontis la submarinisto.

Ni memorigu, ke la operacio pri savo de la ŝipanaro de la batiskafo daŭris dum tri diurnoj en golfo Berjozovaja ĉe bordo de Kamĉatko. En dimanĉo en 16:19 laŭ moskva tempo AS-28 suprennaĝis sur la surfacon, post kiam la senpilota britia aparato tranĉis ĉiujn ŝnuregojn, kiuj tenis la batiskafon.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home