Novaĵoj el Rusio

Friday, August 26, 2005

Putin konsentis renkontiĝi kun "Patrinoj de Beslan"



Reprezentantinoj de komitato "Patrinoj de Beslan" ricevis inviton veturi en Moskvon en 2 de septembro por renkontiĝo de prezidento de Rusio Vladimir Putin, informas agentejo "Rosbalt". Tamen, ankoraŭ ne klaras, ĉu ili akceptos ĉi tiun inviton.

La afero estas en tio, ke de 1 ĝis 2 de septembro en la tuta Norda Osetio okazos funebraj aranĝoj, dediĉitaj al datreveno de la terorisma akto en lernejo numero 1 en Beslan. Rezulte de ĉi tiu terorisma akto pereis 331 homoj, inklude preskaŭ 200 infanoj.

Dume deputitoj kaj senatanoj, kiuj troviĝas en parlamenta komisiono pri enketado de la terorisma akto en Beslan, ne sukcesas renkontiĝi kun la prezidento. Kiel neunufoje diris al ĵurnalistoj estro de la komisiono Aleksandr Torŝin, dum preskaŭ jaro de laboro la komisiono sukcesis interparoli pri la terorisma akto kun ĉiuj superaj ŝtataj personoj, krom la prezidento.

Pli frue oni informis, ke "Patrinoj de Beslan", kiuj ĉeestis en juĝado pri la proceso de Nurpaŝa Kulaev, serĉis personan renkonton kun asistanto de ĝenerala prokuroro de Rusio Nikolaj Ŝepel. Kulaev estas opiniata sola partoprenanto de la kapto de la lernejo, kiu restis viva. Tamen, virinoj, kies infanoj pereis rezulte de la akto, opinias alie. Krome, ili indignas pro tiu fakto, ke oni juĝas nur unun partoprenanton de la kapto de la lernejo, kaj ĉiuj tiuj oficistoj, pro kies kulpo ebliĝis plenumo de la terorisma akto, ne estis juĝataj.

Lige kun ĉi tio "Patrinoj de Beslan" serĉis renkonton kun Ŝepel. Tamen ĉi tiu renkonto ne okazis, kaj la virinoj deklaris, ke ili sendis leteron al ĝenerala prokuroro de Rusio Vladimir Ustinov. En ĉi tiu letero ili postulas respondecigi vicon da ŝtataj oficistoj.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home