Novaĵoj el Rusio

Sunday, August 07, 2005

Sergej Ivanov informis detalojn de la operacio pri savo de la maristoj



Ministro pri defendo Sergej Ivanov informis al ĵurnalistoj en Petropavlovsk-Kamĉatskij detalojn pri levigo de batiskafo AS-28 ĉe bordo de Kamĉatko.

"Tre komplika sava operacio daŭris dum ĉirkaŭ du diurnoj. Hodiaŭ nia aŭtonoma savaparato "Priz" leviĝis sur la surfacon. Tempo de leviĝo de profundo en 200 metroj estis tri minutoj," - citas la ministron agentejo "Novosti".

"Dum ses horoj hodiaŭ senpilota anglia aparato "Skorpio" laboris proksime de fundo. Ĝi estis ĵus post sia transportiĝo en areon de la sava operacio direktia per niaj subakvaj aparatoj "Tajger", kiuj havas videokameraojn, precize al loko, kie troviĝis "Priz", kaj komencis laboron",- diris la ministro.

"Dum 6 horoj ĝi tranĉis 5 kablojn, kaj la plej granda el ili estis ŝnurego de fiŝista trolo, lasita per ŝtelĉasistoj. Krome, ĝi tranĉis multon da tuboj, kabloj", - rakontis Ivanov. Laŭ liaj vortoj, estis maltrankvila momento por ĉiuj, kiam "ĉiuj tenaĵoj esits forigitaj, kaj "Priz" ankoraŭ ne leviĝis".

La ministro substrekis, ke kun la ŝipanaro oni havis konsantan komunikadon. "Ni unuvice antaŭtimis pri du aĵoj. Tio estas malvarmiĝo de la ŝipanaro, ĉar temperaturo en la aparato estis ne pli, ol 5 gradoj en lastaj 2,5 diurnoj. Kaj ankaŭ ni timis facilan veneniĝon per karbona dioksido. Feliĉe, tio ne okazis", - informis Ivanov.

"Mi estas tre dankema al la ŝipanaro de "Priz" pro kuraĝeco, persisto kaj firma volo. Mi estas tre dankema al niaj pacifikaj maristoj. Ĉiuj bonege demonstris sin, inklude angliajn maristojn, kiuj laboris tre profesie, rapide kaj altkvalite. Kaj rezulte ni vidis en realo, kio estas mara frateco",- diris la ministro.

Li diris, ke decidoj pri partoprenigo de eksterlandaj specialistoj estis akceptitaj sur nivelo de estraro de la Militmara floto, kiu konektiĝis kun multaj ŝtatoj, kaj multaj ŝtatoj adresis sin kun propono helpi.

"Estis absolute neniuj problemoj pri internaciaj detaloj. Gravis determini, kiu, kiam, en kia tempo kaj kion povas transportigi ĉi tien el tio, kio estis vere bezonata. Ĉi-okaze tio estis intalaĵo por tranĉo de kabloj", - diris la ministro. "Ĉu ni sukcesus fari tion mem, estas hipoteza problemo", - notis li.

Laŭ liaj vortoj, rusiaj maristoj penis memstare liberigi la batiskafon pere troloj, uzis multnombrajn metodojn. Sed uzo de tia aparato, kiel "Skorpio", troviĝis pleje efektiva.

Lunde la ministro pri defendo intencas renkonti kun la ŝipanaro de la batiskafo kaj familioj de la submarinistoj.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home