Novaĵoj el Rusio

Sunday, August 28, 2005

Sur eksplodigita distanco de fervojo en Dagestanio estas restarigita trafiko



Sur fervoja branĉo en Dagestanio, kie ĉi-nokte estis eksplodigita pasaĝera trajno, estas restarigita trafiko, informas agentejo "Interfaks".

Kiel oni rakontis en fako de Nordkaŭkaza fervojo en Maĥaĉkala, restarigaj laboroj en la areo inter stacioj "Sulak-Kuruŝ" kaj "63a kilometro" finiĝis al 5:50 matene en dimanĉo laŭ moskva tempo.

Pro la eskplodo estis difektita ĉirkaŭ 60 metroj da fervojo, formiĝis funelo kun diametro de 1,5 metroj kaj profundo de 50 santimetroj. Trafiko estis haltigita por sep horoj.

Interparolanto de la agentejo precizigis, ke antaŭ la suferinta vagonaro sur ĉi tiu areo iris kirastrajno, kiu kontrolis la vojon.

Ni memorigu, ke la eksplodilo estas situigita sur vojo apude de loĝloko Kostek kaj ekfunkciis dum preteriro de la vagonaro. Rezulte de la eksplodo la lokomotivo deiris de la reloj. Neniu suferis pro la eksplodo.

Post tio nekonataj personoj pafis al aŭto kun anoj de dagestania Administrejo de la Federala servo pri sekureco, kiu veturis al la loko de la eksplodo. Unu oficiro ricevis vundon kaj estis hospitaligita.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home