Novaĵoj el Rusio

Friday, September 23, 2005

Miĥail Ĥodorkovskij intencas troviĝi en malliberejo ne pli, ol tri jarojn



Miĥail Ĥodorkovskij esprimis certecon, ke post tri aŭ kvar jaroj li estos libera kaj fariĝos deputito de la parlamento. Pri tio estas dirita en saluto de la eksa ĉefo de YUCOS, adresita al kongreso de la Unio de dekstraj fortoj, kiu estas planata al sabato. La saluto estis publikigita verndrede sur paĝaro de la amaskomunikila centro de Ĥodorkovskij.

"Mi certas, ke jam post 2-3 jaroj mi renkontos kun reprezentantoj de la Unio en muroj de nova, demokratia parlamento de Rusio", - estas dirita en la saluto de Ĥodorkovskij.

Esploro de sia kasacio en Moskva urba tribunalo la eksa ĉefo de YUCOS nomas spektaklo kaj eldiras supozon, ke la potenco timiĝis lin. "Ili komprenis, ke mi venkos en la baloto en la Dumaon, ke la elektantoj subtenos min, malgraŭ torentoj da propaganda malpuraĵo, verŝata sur min. Kaj oni forigis min de partopreno en la baloto", - skribas Ĥodorkovskij.

Fine la malliberulo dankas ĉiujn membrojn kaj regionajn orgazinojn de la Unio de desktraj fortoj, kiuj subtenis ĝian kandidatiĝon en deputitojn, kaj bondeziras al ĉi tiu partio sukcesojn "survoje al nia komuna venko - triumfo de vera demokratio en Rusio".

Kiel oni informis pli frue, ĵaŭde Moskva urba tribunalo, esplorinte la kasaciajn plendojn, promulgis la kondamnon al Ĥodorkovskij kaj Lebedev. La juĝo malgrandigis tempon de malliberigo por ili je unu jaro, al ok jaroj da malliberigo, ĉesinte enketadon laŭ vico da epizodoj de la akuzo. La kondamnitoj estos transportitaj en punkolonion en dek tagoj. Krome, en vendredo fariĝis konata, ke Ĝenerala prokurejo intencas senigi de advokata statuso ĉiujn defendantojn de Ĥodorkovskij, krome Genriĥ Padva kaj Jurij Ŝmidt, ĉar ili kvazaŭ intencis halti la proceson, prokrastigante ĝin. Kaj reprezentatoj de leĝgardaj organoj intencas deporti el Rusio kanadan defendanton de la eksa ĉefo de YUCOS Robert Amsterdam.

Wednesday, September 21, 2005

Oni levis ŝipon "Nekrasov" de fundo kaj trovis korpojn de pereintoj



Savistoj levis ŝipon "Nekrasov", kiu dronis en 16 de septembro en haveno Dudinka. Dum esploro de la ŝipo oni trovis korpojn de du pereintojn, kiel informis al RBC operacia deĝoranto de Siberia regiona centro de la Ministerio pri ekstremaj situacioj.

Laŭ datumo de la centro, la savistoj komencis laborojn en 12:30 laŭ moskva tempo. Nune prua parto de la ŝipo troviĝas surborde, la poŭpa estas apogata per du barĝoj. Korpoj de la pereintoj estis trovitaj en supra kajuto, oni plenumas identigon de ili.

Supezeble, sur la droninta en 16 de septembro ŝipo troviĝas ankaŭ korpoj de 6 pasaĝeroj.

Ni memorigu, kargoparaĝera ŝipo "Nekrasov" dronis en 16 de septembro ĉirkaŭ 7 horoj matene laŭ moskva tempo dum aliro al varfo en mara haveno de Dudinka. Sur la ŝipo troviĝis 17 homoj kaj 80 tunoj da kargo. La ŝipo, ŝarĝita per legomoj kaj fruktoj, dronis en 200 metroj de la varfo. Sep pasaĝeroj sukcesis saviĝi. Poste skafandristoj levis korpojn de la kapitano Andrej Vilda kaj ĉefasistanto de la kapitano Sergej Golubkov.

Laŭ anticipa datumo, la ŝipo renversiĝis ĉar ĝi estis tro ŝarĝita. Pli frue oni diris pri tio, ke la ŝipo dronis pro delokiĝo de la kargo.

En Niĵnij-Novgorodo oni lanĉis specialan staton



En Niĵnij-Novgorodo oni lanĉis specialan staton ekde hodiaŭa tago, informas radiostacio "Eĥo Moskvi". Nombro da homoj, malsaniĝintaj per virusa hepatito "A" dum diurno kreskis de 792 homoj ĝis 867, 120 el ili estas infanoj kaj adoleskoj. Al hodiaŭa tago en la urbo estas esplorita ĉirkaŭ 28,5 mil da homoj, oni trovis 82 homoj suspektatajn pri hepatito "A".

Sur stratoj de la urbo estas malpermesita komerco per nutraĵo, oni plifortigis kontrolon pri manĝejoj kaj akvoduktaj retoj. Ankaŭ ĉiuj domoj, kie estis pleje granda nombro de malsaniĝintoj, estas deklaritaj zonoj de infekado kaj medicinistoj esploros ĉiujn loĝantojn tie. Hodiaŭ en dua tagduono oni devas transporti en Niĵnij-Novgorodon kontraŭhepatitan vakcinon el Tverj.

En la urbo oni esploris 5 entreprenojn de nutraĵa industrio, 16 entreprenojn de komerco kaj 208 objektojn de serstrata komerco. Estis kunmetitaj 8 protokoloj pri rompoj de sanitaraj reguloj. Krome, laŭ rezultoj de kontrolado de 26 lenrnaj institucioj oni kunmetis 5 protokolojn pri sanitaraj rompoj kaj du rezoluciojn pri malfermo de objektoj. Oni plenumas rodojn pri kontrolado de sanitara stato de teritorioj kaj kelaj ejoj, kiel oni informas en Federala servo pri kontrolo en sfero de defendo de rajtoj de konsumantoj.

Ĝis nun ne estas klarigita fonto de la malsaniĝado. Laŭ anticipa datumo, kaŭzo de la amasa eksplodo de hepatito en Niĵnij-Novgorodo fariĝis paneo en la kanaletara sistemo de la urbo. Komenco de la amasa infektado per hepatito "A" estis fiksita en pasinta semajno. Zono de la malsaniĝo estis Sormovskij distrikto. Tamen, malgraŭ ĉiuj rimedoj, la epidemio jam disvastiĝis ekstere limoj de Niĵnij-Novgorod. En pasinta semajnfino en fermita administracie-teritoria objekto Sarov, situanta en Niĵegorodskaja provinco, estis trovita unua infektiĝo per hepatito "A".

Monday, September 19, 2005

Forpasis ĵurnalisto Jegor Jakovlev



En Moskvo en 76a jaro de vivo forpasis konata ĵurnalisto kaj verkisto Jegor Jakovlev. Kiel informis al radiostacio "Eĥo Moskvi" edzino de la jurnalisto Irina Aleksandrovna, Jakovelv mortis dimanĉe en 23a urba hospitalo post longtempa malsanado.

Jegor Jakovlev naskiĝis en 14 de marto de jaro 1930. En jaro 1954 li finis Moskvan historioarkivan instituton. En diversa tempo la ĵurnalisto laboris en gazetoj "Pravda" kaj "Izvestija". En aŭgusto de jaro 1986 Jakovlev estis nomumita ĉefredaktoro de gazeto 'Moskovskije novosti".

Jegor Jakovlev estis fondinto kaj posedanto de "Obŝĉaja gazeta", kiu estis eldonita ekde printempo de jaro 1993.

En jaro 1970 Jakovlev fariĝis laŭreato de premio de la Tutmonda konsilantaro de paco. En jaro 1990 li ricevis premion "Ĵurnalisto de Eŭropo". Jakovlev estas aŭtoro de libroj "Kamarado Zorge. Dokumentoj, rememoroj, intervjuoj", "Kvin historioj el kvin landoj", "Portreto kaj tempo: V.I.Lenin - strekoj al biografio, rakontoj en dokumentoj, raportaĵo el jaro dekoka", "Teni animon je flugiloj" kaj aliaj.

Dekano de fakultato de ĵurnalistiko de Moskva ŝtata universitato Jasen Zasurskij nomis nekompensebla morton de Jegor Jakovlev. "Li restis gvidanto de rusia demokratia ĵurnalistiko, profesiulo kaj homo de altaj idealoj, altaj homaj ecoj," - diris Zasurskij. - Tio estis konscienco de nia ĵurnalistiko. Tio estis homo, kiu unuigis ĵurnalistojn ĉirkaŭ idealoj de gazetara libero, moraleco kaj servado al altaj idealoj".

Friday, September 16, 2005

Piloto de kraŝinta ĉasaviadilo ricevos litovian domicilon



Litovia Ministerio pri internaj aferoj planas doni al rusia piloto Valerij Trojanov portempan domicilon, informas atentejo "Novosti".

Pri tio diris ministro pri internaj aferoj de la respubliko en intervjuo al litovia radio.

Laŭ vortoj de la ministro, formale Trojanov troviĝas en Litovio eksterleĝe - la piloto havas nek dokumentojn, legitimantajn lian personecon, ne permeson por troviĝo en Litovio. Ricevo de domicilo legalizos lian portempan ĉeeston sur la teritorio de la lando.

Laŭ datumo al 16:00 de moskva tempo, oni pridemandadis Trojanov en Ĝenerala prokurejo de la respubliko - li partoprenas en la proceso pri kraŝo de la aviadilo Su-27 kiel atestanto. Laŭ alia informo, li troviĝas en unu el litoviaj hospitaloj.

La piloton arestis litoviaj policanoj en ĵaŭdo vespere, post kiam li katapultis sin el stirejo de sia ĉasaviadilo. La aviadilo, kies sistemo de navigado rompiĝis, trafis en aeran spacon de Litovio neintence. Su-27 falis en 50 kilometroj de Kaunas post kiam ĝia fuelo elĉerpiĝis.

Post la aresto oni transportigis la piloton en policejon de vilaĝo Ploŝkaj, apude kiu falis la ĉasaviadilo. Post oni traisigis la majoron en distriktan komisarejon de polico por pridemandado. La litovoj deklaris, ke ili ne intencas teni la rusian piloton, tamen li estos pridemandita kiel atestanto.

Litoviaj leĝgardaj organoj ne uzas iujn ajn limigajn rimedoj, tamen ili ne esceptas, ke lia statuso de atestanto en la proceso pri la kraŝo de la ĉasaviadilo povas ŝanĝiĝi. Kiel notas reprezentantoj de enketaj organoj, ĉio dependos de rezultoj de deĉifrado de la "nigraj kestoj". Ne estas konata, kiom da tempo okupos tio.

Pli frue litovia registaro plenumis esploron de sanstato de la pliloto en hospitalo de Kaunas. Dum unua tempo post alteriĝo li estis en ŝoko. Post la esploro medicinistoj konstatis, ke la piloto ne havas traŭmojn, tamen li mem plendas pri doloro en la dorso.

Thursday, September 15, 2005

En Peterburgo mitingas afrikaj studentoj



En 15 de septembro eksterlandaj studentoj efektivigis akcion de protesto en Sankt-Peterburgo. Kiel informas radiostacio "Eĥo Moskvi", ĉi tiu akcio komenciĝis spontanee tuj post renkonto de studentoj kun estraro de urba Administracio pri internaj aferoj, kiu esploras murdon de studento el Kongolo.

La studentoj restis ekstreme malkontentaj pri rezultoj de la renkonto. Ĉirkaŭ cent studentoj el afrikaj kaj aziaj landoj marŝis en la centro de la urbo. Ili postis sloganojn:"Antaŭhieraŭ estis murdita araba studento, hieraŭ - la vjenama, hodiaŭ - la afrika. Kiu estos morgaŭ?"

"Oni fakte akuzis nin pri tio, ke ni rompas ordonon," - tiel komentis la sutdentoj deklaron de la milicanoj pri tio, ke la murdo de la civitano de Kongolo okazis pro ordinara kverelo.

Kiel informas agentejo "Interfaks", estro de krima milico de Sankt-Peterburgo Vladislav Piotrovskij adresis sin al amikoj kaj samlandanoj de la murdita studento kun deklaro, ke la murdo estis ordinara. Li asertis, ke oni jam trovis personecojn de ĉiuj atakitnoj.

Laŭ vortoj de Piotrovskij, la murdito "estis konata kun la plej diboĉa loĝantaro" de la distrikto, en kiu li luis loĝejon, kaj ĝuste ĉi tiuj konatuloj murdis lin, kiam li venis al ili en ebria stato.

Pli frue oni informis, ke civitano de Kongolo, kiu studis en tria kurso de Forstoteknika akademio de Peterburgo, estis batita surstrate kaj en nokto de 14 de septembro mortis en hospitalo.

Advokatoj de Nevzlin restis sen okupo



Ĝenerala prokurejo de Rusio kontestis la decidon de Basmannij tribunalo, kiu devigis la enketon pri la proceso de Leonid Nevzlin ebligi al liaj advokatoj konatiĝon kun materialoj de la proseco pri lia akuzo pri murdoj kaj atencoj. Pri tio informis advokatoj de Nevzlin Genri Reznik kaj Dmitrij Ĥaritonov, informas Gazeta.Ru.

Oni difinis esploron de la kontensto al 10 de oktobro en Moskva urba tribunalo.

La advokatoj opinias, ke per siaj agoj Ĝenerala prokurejo "postulis agnosi validaj rompojn de la difino de la Konstitucia tribunalo kaj de la Procesa kodo, kiujn faris ĝiaj anoj". "Formiĝas impreso, ke Ĝenerala prokurejo opinias la juĝan sistemon superflua rilate al nia defendato", - notas Reznik kaj Ĥaritonov.

Krome, ili notas, ke "altpostenaj reprezentantoj de la prokurejo, rompante la konstitucian principon de supozo de senkulpeco, faras tute neallaseblajn deklarojn, asertante, ke kulpeco de Leonid Nevzlin estas pruvita". Dume, laŭ la rusia leĝaro, kulpecon de persono difinas nur juĝo, memorigas la juristoj.

Kiel oni informis, en 7 de septembro Basmannij tribunalo de Moskvo agnoskis nevalida kaj nebazita rifuzon de Ĝenerala prokurejo ebligi konatiĝon kun la materialoj de la proceso de Leonid Nevzlin al li mem kaj liaj advokatoj, kaj devigis la pledaton forigi ĉi tiun rompon.

Pli frue la prokurejo ebligis al avdokatoj de la unu el ĉefaj akciuloj de Group Menatep konatiĝon nur kun la procesoj al atribuataj al li financaj krimoj, malpermesinte legi materialojn de procesoj pri akuzo pri rilateco de Nevzlin al menditaj murdoj. Tiaj agoj de la prokurejo estis apelaciitaj per la advokatoj ankoraŭ printempe, sed tiam oni rifuzis al li pri kontentigo de la postulo. Tiam la defendantoj faris kasacian plendon, sed ĝi ankaŭ estis malaprobita en majo per decido de Moskva urba tribunalo. Ĉi tiu decido ankaŭ estis apelaciita.

Leonid Nevzlin, kiu nuntempe loĝas en Israelo, estas deklarita en internacia krimserĉo per sankcio de Basmannij tribunalo. Dum lasta tempo rusiaj potencoj sendis informmendojn pri deporto de Nevzlin al Israelo kaj Usono, kiun li vizitis. Tamen potencoj de la ambaŭ ŝtatoj ne faris pozitivajn decidojn pri tio.

Wednesday, September 14, 2005

Oni transigis esploron de la plendoj de Ĥodorkovskij kaj Lebedev al 19 de septembro



Moskva urba tribunalo transigis esploron de kasaciaj plendoj de Ĥodorkovskij kaj Lebedev pri la kondamno al 19 de septembro, informas agentejo "Novosti". Ĉi tiu decido estas kaŭzita per tio, ke la advokato de la eksa ĉefo de YUCOS Genriĥ Padva ne venis en la juĝon pro malsano.

"En la kasacian instancon venis informo, ke Padva vere estas hospitaligita por peza malsaniĝo. Kuracado povos daŭri pli, ol unu kaj duonon de monato, sed laŭ la leĝo kasacia instanco ne povas prokrastigi esploron de proseco je pli, ol monato", - informis prezidanta en la kunsido juĝisto.

Laŭ vortoj de Ĥodorkovskij, ĵaŭde oni faros al Padva histoesploron, kies rezulto estos konata en vendredo aŭ en lundo. Rezulte de pozitiva rezumo de la esploro, Padva "povos rekomenci la aferon marde-merkrede", certas la eksa ĉefo deYUCOS. "Se ne, do mi prepariĝos kaj subskribos pakton kun alia advokato el nombro de tiuj, kiuj reprezentis miajn interesojn en juĝo de unua instanco. Ĉi tiuj homoj ne bezonos grandan tempon por prepariĝi", - diris Ĥodorkovskij.

Tuesday, September 13, 2005

Ĝenerala prokurejo akuzas loĝantojn de Beslan pri falsaj atestaĵoj



Ĝenerala prokurejo de Rusio akuzas loĝantojn de Beslan pri tio, ke ili ne donas objektivajn atestaĵojn en la proceso pri la terorisma akto en la lernejo numero 1, informas radiostacio "Eĥo Moskvi". Laŭ vortoj de asistanto de la ĝenerala prokuroro de Rusio Nikolaj Ŝepel, multaj atestantoj rakontas ne pri tio, kion ili vidis mem, sed pri tio, kion oni sciiĝas el gazetoj kaj televidelsendoj.

En intervjuo al informa agentejo ITAR-TASS Ŝepel, speciale, delkaris, ke datumo pri granda nombro de la teroristoj kaj pri la armilo, antaŭe kaŝita en la lernejo, estas mensogo, kiu baziĝas sur onidiroj kaj elpensaĵoj.

La eksaj ostaĝoj, partoprenantaj en la juĝa proceso pri Nurpaŝa Kulaev, sola kaptita vive belsana teroristo, ne unufoje deklaris en la juĝo, ke en la lernejo troviĝis ne 32 teroristoj, kiel asertas la enketo, sed multe pli da ili. Juĝado pri la proceso de Nurpaŝa Kulaev rekomenciĝis en 13 de septembro.

Pli frue oni ankaŭ informis, ke en 12 de septembro enketistoj de la Ĝenerala prokurejo pridemandadis kiel atestanton en la proseco pri la terorisma akto vicprezidanton de la parlamento de Norda Osetio Stanislav Kesaev. Li, interalie, gvidas la respublikan parlamentan komisionon pri enketado de la cirkomstancoj de la terorisma akto.

Kiel diris la vicprezidanto al ĉiutaga gazeto "Kommersant", li informis al la enketistoj nur pri tio, kion li vidis per siaj okuloj. "Karaktero de la demandoj, kiujn ili adresis al mi, atestas, ke la enketo havas gradegan nombron da duboj pri rezultoj de la unua enketado, kaj mi esperas, ke mi helpas vin klarigi tion, ĉar ili veturis por klarigi tion, kion ne sukcesis fari la alia grupo", - diris la parlamentano.

Sunday, September 11, 2005

Unio de dekstraj fortoj kaj Jabloko decidis kuniĝi



Moskva urba organizo de la Unio de dekstraj fortoj faris decidon pri formigo de integra listo de kandidatoj kun partio "Jabloko" en la ekektado en Moskvan urban dumaon. Pri tio en etero de radiostacio "Eĥo Moskvi" informis sabate sekretario pri elektada kaj informa politiko de la federala politika konsilio de la Unio de dekstraj fortoj Ivan Starikov.

Laŭ liaj vortoj, oni unuanime akceptis proponon de partio "Jabloko" pri formigo de integra listo de kandidatoj surbaze de tiu de "Jabloko" en konferenco de Moskva orgazino de Unio de dekstraj fortoj en pasinta nokto. "Estos konsultadoj, sed principa decido jam estas akceptita", - substrekis Starikov.

Li ankaŭ aldonis, ke oni komisiis al politika konsilio de la moskva fako de la Unio prepari al mateno de 12 de septembro "el tri estantaj variantoj unuecan konvencion kun "Jabloko", promulgi ĝin en la politika konsilio kaj poste difini pri personoj". En 24 de septembro Moskva organizo de la Unio enportos ĉi tiun demandon en la kongreson de la Unio.

"Se ni iros sub ŝildo de "Jabloko", do la Unio havas kelkajn eblecojn kaj dezirojn, ke almenaŭ du reprezentantoj de la Unio estu en unua trio de la listo de la partoprenantoj en la elektado en Moskvan dumaon, - diris I.Starikov. - Ni esperas, ke niaj kolegoj el "Jabloko" konsentos pri tio".

Samtempe li substrekis, ke "ne estas demando" pri rifuzo de la Unio de sia propra ŝildo:"Ni konsideras tion, ke en antaŭa elektado en Moskvan dumaon "Jabloko" sufiĉe devancis la Union: ili obtenis pli, ol 10 procentojn, ni obtenis 7. Hodiaŭ kuniĝo estas pli grava, ol malkonsentoj".

Poste en etero de la sama radiostacio elpaŝis dgvidanto de la Unio Nikita Beljiĥ, kiu precizigis, ke fina decido pri la kuniĝo estos farita per la kongreso de la partio.

Elektado en Moskvan urban dumaon okazos en 4 de decembro de jaro 2005. Laŭ la nova Elektada kodo, la elektado estos efektivigita laŭ miksa sistemo: 15 mandatojn ricevos deputitoj, elektitaj laŭ unumandataj distriktoj, kaj 20 mandatojn ricevos tiuj, elektitaj laŭ partiaj listoj.

Thursday, September 08, 2005

Miĥail Ĥodorkovskij sciigis la elektadan komisionon pri sia partopreno en la elektado



Miĥail Ĥodorkovskij sendis en la elektadan komisionon sciigon pri sia intenco partopreni en la elektado en Ŝtatan Dumaon. Laŭ vortoj de advokato Anton Drel, la sciigo estis sendita tra la enketa izolejo en la elektadan komisionon de Universitetskij distrikto de Moskvo, kiel informas Amaskomunikila centro de Miĥail Ĥodorkovskij.

Laŭ informo de agentejo "Novosti", al la sciigo estas aldonita deklaro de la eksa ĉefo de YUCOS. Pri kio estas dirita en ĉi tiu deklaro, la agentejo ne precizigas.

En 5 de septembro fariĝis konata, ke la elektadan stabon de Ĥodorkovskij gvidos sekretario de federala politika konsilio de Unio de dekstraj fortoj Ivan Starikov. Laŭ liaj vortoj, en la iniciatan grupon pri balotado de Ĥodorkovskij eniris Boris Nadeĵdin, Eduard Limonov, Sergej Dorenko, Vladimir Kara-Murza kaj aliaj.

Pli frue prezidanto de la Centra elektada komisiono de Rusio Aleksandr Veŝnjakov diris, ke Ĥodorkovskij rajtas partopreni en la elektado, ĉar kondamno al la eksa ĉefo de YUCOS ankoraŭ ne fariĝis valida.

Dume vicprezidanto de la Centra elektada komisiono Oleg Viljaŝev diris, ke por Ĥodorkovskij estos malfacile plenumi ĉiujn postulojn de elekta leĝaro. "Li havas rajton, sed tio ne garantias, ke li estos registrita,", - diris Viljaŝev.

La iniciata grupo pri balotado de Ĥodorkovskij intencas organizi lian elektadan kompajnon, eĉ se li ne estos registrita. Laŭ vortoj de Starikov, subtenantoj de Ĥodorkovskij agitos por tio, ke elektantoj, kiuj subtenas lin, enskribu la familionomon de la eksa ĉefo deYUCOS en balotajn bultenojn.

Traŭmita Jelcin revenas en Moskvon



Unua prezidento de Rusio Boris Jelcon, kiu rompis femuran oston en Italio, revenas en Moskvon. Li ekflugis en la rusian ĉefurbon en privata aviadilo.

Pri tio oni informis en flughaveno de urbo Olbia sur Sardinio. La aviadilo venis en la urbon en 20:30 laŭ moskva tempo. Fonto en rondo de la unua prezidento de Rusio Boris Jelcin pli frue informis al agentejo "Novosti", ke Jelcin rompis la femuran oston rezulte de incidento en Italio. Laŭ informo de okcidentaj amaskomunikiloj, la unua prezidento de Rusio ripozis sur insulo Sardinio.

"Jelcin sentas sin mezbone", - diris la fonto. Agentejo ANSA informis, ke la rompo okazis hejme, kaj la unua prezidento de Rusio devis adresi sin por urĝa medicina helpo. Laŭ informo de la kuracistoj, Jelcin, probable, stumblis kontraŭ io kaj falis. Gardistoj plenumis unuan medicinan helpon al la unua prezidento de Rusio, kaj poste estis vokita brigado de ambulanco.

Kiel oni informis en direktorejo de hospitalo San Giovanni di Dio de urbo Olbia, Jelcin estis veturigita matene en fakon de ambulanco, kiel ortopedisto plenumis esploron kaj konstantis rompon de la femura osto. Tamen, la paciento rifuzis trapasi kuracadon en Italio kaj tuj post la esploro estis veturigita el la hospitalo. Vladimir Putin telefonis al li kaj bondeziris rapidan resaniĝon.

Tuesday, September 06, 2005

Sergej Ivanov punis la komandantaron de la Pacifika floto pro rusa "hazardo"



Rusia ministro pri defendo Sergej Ivanov respondecigis la komandantaron de la Pacifika floto pri la paneo de la batiskafo AS-28, informas agentejo "Interfaks".

"Ĉi tiu incidento estis kaŭzita ne per teknikaj problemoj, pli precize, ne tiom per teknikaj problemoj, kaj ne per manko de financaj rimedoj, sed per tio, ke kelkaj postenaj personoj de la Pacifika floto kun neglektado rilatis al ĉi tiu operacio, esperante je rusa "hazardo", - diris Ivanov.

Laŭ vortoj de la ministro, ĉiuj postenaj personoj, kulpaj pri la paneo de la batiskafo, estis punitaj. "Kiel mi promesis monaton antaŭ, estis efektivigita skrupula eknetado pri la paneo de la batiskafo, rezulte de kiu oni faris sian takson", - informis Ivanov.

En 5 de septembro nova ĉefkomandanto de la Militmaraj fortoj de Rusio Vladimir Masorin deklaris, ke kaŭzoj de la paneo de la batiskafo estis netaŭga plenumo de sia devo flanke de postenaj personoj kaj rompo de regulo de ekspluatado de la batiskafo flanke de la ŝipanaro. Masorin nomis ĉefa kaŭzo de la paneo agojn de postenaj personoj, kiuj ne ordonis al la ŝipanaro elakviĝi, kiam en la aparato rompiĝis instrumento de ronda observado.

Parolante pri agoj de la submarinistoj, Masorin diris: 'Estis rompoj de reguloj de ekspluatado flanke de la ŝipanaro, sed ni estas tiel feliĉaj, ĉar ili ĉiuj restis vivaj, ke ni ne donis grandan atenton al tio, kvankam ni diris al ili, ke ili faris rompojn". En 4 de septembro fariĝis konata, ke ĉiuj membroj de la ŝipanaro de AS-28 estas dekoraciitaj per ordeno de Kuraĝo.

Laŭ vortoj de la ĉefkomandanto, rezulte de enketado de la paneo de la batiskafo vickomandanto de trupoj kaj fortoj en Nord-Okcidento subadmiralo Aleksandr Zaika estis liberigita de la okupata posteno, kaj al komandanto de la Pacifika floto Viktor Fjodorov oni deklaris malaprobon.

Estro de stabo de la Pacifika floto Konstantin Sidenko, komandanto de trupoj kaj fortoj en Nord-Oriento Viktor Gavrikov kaj estro de Administrejo pri serĉosavaj laboroj kapitano de unua rango Minakov estas avertitaj pri neplena serva respondeco.

Su-33 povis fali en okeanon pro rompo de flugaj reguloj



Pro fakto de kraŝo de ĉasaviadilo Su-33 en Atlantiko oni inciatis kriman proceson laŭ artikolo 351 de la Krima kodo de Rusia Federacio (rompo de flugaj reguloj), informas agentejo "Interfaks". Dume la prokurejo ne taksas version pri erero de pilotado kiel ĉefa.

En 5 de septembro dum plenumo de flugo ĉasaviadilo Su-33 ne sukcesis alteriĝi sur ferdekon de peza aviadilportanta krozoŝipo "Admiralo Kuznecov" kaj falis en maron. La piloto sukcesis katapulti sin kaj li ne suferis.

Nuntempe sur la krozoŝipo troviĝas estro de Militaeraj fortoj kaj Aerdefendo de la Militmara floto leŭtenantgeneralo Jurij Antipov, kiu gvidas esploron de la incidento.

Laŭ anticipa datumo, dum la alteriĝo de la aviadilo disŝiriĝis kablo de aerofiniŝilo, post kiam la ĉasaviadilo daŭrigis movadon kaj falis en maron. La piloto katapultis sin jam post kiam Su-33 falis de la ferdeko.

Kiel notas agentejo "Novosti", inter ĉefaj versioj, kiujn esploras la prokurejo, estas teknika difekto de la instalaĵo sur la krozoŝipo.

Oni ne informas, ĉu la prokurejo esploras version pri eraro de la piloto. La afero estas en tio, ke, laŭ instrukcio, en tia situacio la piloto devus peni starti de la ferdeko por ke alteriĝi denove.

Sunday, September 04, 2005

En Beslan oni malkovris monumenton de la viktimoj de la terorisma akto



En 3 de septembro en tombejo de Beslan estis malkovrita monumento de pereintoj rezulte de la kapto de la lernejo. Dum la ceremonio oni 20 minutojn voĉlegis nomojn de ĉiuj viktimoj de la terorisma akto, post kiam de la monumento estis demetita blanka ŝtofo. Samtempe en la ĉielon flugis 331 kolomboj - laŭ nombro de la pereintoj.

Laŭ datumo de agtentejo "Novosti", entute en la tombejon venis ĉirkaŭ 12 mil da homoj. Radiostacio "Eĥo Moskvi" informas pri 20 mil da kolektiĝintoj. Post malkovro de la monumento partoprenantoj de la ceremonio metis al ĝi florojn.

Okmetra monumento "Arbo de funebro", farita per skulpistoj Zaur Dzanagov kaj Alan Kornajev prezentas sin trunko de arbo, kiu estas formita per kvar virinaj figuroj, kiuj simbolas ĉiujn flankojn de la mondo. Kronon de la arbo formas disetenditaj brakoj de la virinoj, kiuj tenas la pereintajn infanojn en aspekto de anĝeloj.

Al la monumento iras ŝtupoj, de kies flankoj estas situigitaj kvar nigraj granitaj slaboj. Sur du slaboj en oseta kaj rusa lingvoj estas skribitaj versoj de oseta poeto Kost Ĥetagurov. Sur reversa flanko de la slaboj estas skribitaj nomoj de la pereintoj.

En Moskvo en 3 de septembro okazis funebra mitingo sur Vasiljevskij deklivo apud la Ruĝa placo. Kiel oni informis en ĉefurba adminisrtejo pri internaj aferoj, ĉirkaŭ 30 mil da homoj omaĝis memoron de la pereintoj en Beslan. Dum 15 minutoj sonis 331 sonoj de sonorilo. Ĉiun ĉi tiun tempon la homoj silentis. Kiam la sonorilo finis sonori, oni deklaris, ke la mitingo estas finita. Tamen, la homoj restis surloke, en fendoj inter ŝtonoj de la pavimo estis brulantaj kandeloj.

"Patrinoj de Beslan" konvikiĝis pri mensogo, rilatanta al la kapto de la lernejo



En la renkonto kun la prezidento de Rusio Vladimir Putin la suferitnoj rezulte de la terorisma akto en Beslan "konvikiĝis, ke en multaj demandoj ĉeestis misinformo". Pri tio dirtis prezidantino de la komitato "Patrinoj de Beslan" Susanna Dudieva, skribas gazeto "Kommersant". Laŭ vortoj de Dudieva, misinformo rilatis kaj al agoj de la stabo pri liberigo de la ostaĝoj, kaj al cirkomstancoj de la kapto de la lernejo.

Dudieva rakontis, ke en la renkonto kun Putin suferintoj rezulte la terorisma akto "parolis pri juĝo, pri la pereintoj, pri senrespondeco kaj neglekteco de la homoj, kiuj devis savi, sen ne faris tion pro sia senrespondeco". Laŭ vortoj de Dudieva, ŝin ne kontentigas respondo de la prezidento, kiu promesis, ke "rezultoj estos en baldaŭa tempo".

Kiel informis partoprenantino de la renkonto Rimma Torĉinova, "Patrinoj de Beslan" ne demandis Putin pri tio, kion li faris por savo de la ostaĝoj de 1 ĝis 3 de septembro de la pasinta jaro. "Ni parolis pri la alia. Li promesis helpi nin", - diris Torĉinova, aldoninte, ke ŝi konfidas al la prezidento.

Laŭ vortoj de Torĉinova, "Patrinoj de Beslan" firmiĝis en opinio, ke "oni raportas al Putin ne tion, kio okazas en la realo". Ŝi informis, ke inter informo de la suferinoj kaj informo de la prezidento estas malkoincidoj. "Al mi ŝajnas, ke li sukcesos klarigi tion", - konkludis Torĉinova.

Kiel skribas "Kommersant", en komenco de la renkonto eksa ostaĝo Viktor Jesijev diris al Putin:"Mi pensas, ke tio, kion oni raportis al vi, ne estas objektiva. Kaj ni decidis raporti al vi, kiel estis reale ĉio ĉi tio en Beslan en tiuj tagoj - de nia flanko. la teroristoj prepariĝis sur teritorio de Inguŝio. Ili veturis sur la federala ŝoseo kaj estis neniuj obstakloj por ili ".

Post la renkonto Jesijev esprimis certecon, ke ĉiuj mankoj en laboro de la enketo estos forigitaj.'"La interparolo okazis, ni veturas hejmen kontentitaj",- diris li.

Putin: Rusio ne povas garanti sekurecon de siaj civitanoj



La ŝtato ne povas garantii sekurecon de siaj civitanoj en bezonata grado, agnoskis la prezidento de Rusio. Per ĉi tiu deklaro, kiu estis demonstrita per novaĵprogramo "Vesti" de televidkanalo "Rossija", la prezidento komencis la interparolon kun la suferintaj rezulte de la terorisma akto loĝantoj de Beslan.

Laŭ vortoj de Putin, tio okazas eĉ en la plej bonordaj landoj (kiel ekzemplon la prezidento menciis pri antaŭnelongaj terorismaj aktoj en Usono, Hispanio kaj Londono), kaj ne nur en la lando, kiu grande suferadis pro disfalo de Sovet-Unio. "Sed tio ne povas esti pravigo por netaŭga plenumado de siaj oficoj flanke de postenaj personoj",- konkludis la prezidento.

Li avertis la partoprenantojn de la renkonto, ke oni skrupule esploros ĉiujn cirkomstancojn de la terorisma akto en Beslan, kaj konatigos publikon kun rezultoj de la enketo. Kiel informas agentejo "Novosti", Putin promesis respondi je ĉiuj demandoj, kiujn loĝantoj de Beslan adresos al li persone.

Putin klarigis, ke li decidis renkonti kun la loĝantoj de Beslan nur jaron poste la terorisma akto, ĉar li volis, ke estu kolektita sufiĉe obejktiva informo pri enketo pri vico da krimaj procesoj, kiuj estis iniciatitaj post la eventoj en Beslan. Programo "Vesti" ne demonstris plene la renkonton kun la loĝantoj de Beslan, limigite sin per la enkonduka vorto de la prezidento.

Pli frue oni informis, ke la reprezentantinoj de la komitato "Patrinoj de Beslan", kiuj konsentis partopreni en la renkonto kun la prezidento de Rusio, opinias estraron de Norda Osetio kaj tiun de Rusio kulpajn pri tio, ke en Beslan pereis tiom multe da homoj. Ili decidis veni en la Kremlon nur por ke eldiri sian opinion al la prezidento kaj adresi al li demandojn pri la proseco pri la terorisma akto.

Kiel informas radiostacio "Eĥo Moskvi", eksa prezidento de Norda Osetio Aĥsarbek Galazov, same kiel "Patrinoj de Beslan", opinias, ke supraj personoj de la respubliko kaj la rusia estraro devas esti respondecigitaj pro la okazinto.

Thursday, September 01, 2005

Beslan en 1-3 de septembro de 2004: kiel tio estis



Hodiaŭ estas precize jaro ekde tago de, verŝajne, unu el la plej teruraj tragedioj en historio de nuntempa Rusio, kiu forte afekciis ne nur rusian, sed ankaŭ tutmondan publikon. En 1 de septembro de jaro 2004 grupo da armitaj teroristoj kaptis lernejon en malgranda urbo Beslan en Norda Osetio. En manoj de la bandanoj, kiuj agis, kiel oni klarigis poste, laŭ ordono de Ŝamil Basaev, troviĝis pli, ol 1200 homoj. Plejparte tio estis virinoj kaj infanoj. Dum tri tagoj oni tenis ilin en netolereblaj kondiĉoj, praktike ne donante akvon kaj nutraĵon. En 3 de septembro taĉmentoj de speciala difino estis devigitaj komenci sturmon, rezulte de kiu pli, ol 300 da homoj pereis, kaj ĉirkaŭ 600 estis vunditaj. Eldono "Gazeta" penis restarigi kronologion de tiuj tragikaj eventoj.

1 de septembro 8:00

Frue en mateno de 1 de septembro apud lernejo numero 1 en Beslan kolektiĝis multo da homoj. Tio estis lernejanoj, kaj ankaŭ iliaj gepatroj, venintaj por solena kunveno, dediĉita al Tago de scioj. "Knabinoj havis bluajnj robojn, blankaj antaŭtukojn, blankajn bantojn. Mi neniam vidis infanojn tiaj belaj", - rememoras direktorino de la lernejo. Multaj homoj venis per la tutaj familioj, preninte kun si infanojn de antaŭlerneja aĝo, inklude bebojn.

1 de septembro: en 9:08 komenciĝis kapto de la lernejo

En komenco de deka horo apud la lernejo haltis ŝarĝaŭto GAZ-66. El ĝi elsaltis bandanoj, kiuj tuj komencis kapton de la lernejo. Kiel rememoras atestantoj, estis ne pli, ol 10-12 da ili. Unu el ili estis en nigra ĥalato, la aliaj estis en kamuflaĵo.

"Bandanoj ankoraŭ ne aliris al la kunveno, kiam komencis tondri pafoj. Ni pensis, ke iu riĉulo kondukis sian infanon en la lernejon kaj faris artfajraĵon por li. Kaj poste komencis ekflugi supren aerglobetoj. Ĉiuj ekkuris al la sporta halo. Mi prenis la infanojn kaj kuris al la kaldronejo. Unu bandano direktis mitraleton al mi kaj diris:"Kuru en la sporthalon". Ni turniĝis. Oni enpelis nin per duonrondo, kiel ŝafoj", - rakontas patrino de unu el la lernejanoj.

1 de septembro: 10:00

Al dek horoj matene ĉiuj ostaĝoj estis pelitaj en la sporthalon. "Estis treege malvaste, ĉar kolektiĝis gradega amaso da homoj - pli, ol mil. Ili konstante postulis silenton, pafante en aeron. Poste ili ordonis, ke ĉiuj sidiĝu. Unu viro penis trankviligi ĉiujn:"Ni aŭskultu, kion ili volas diri". Li neintence transiĝis al oseta lingvo. Kaj tiu ilia Kolonelo (ĉefo de la teroristoj Ruslan Ĥuĉbarov) komandis, ke li staru sur la genuojn, kaj demandis:"Ĉu vi ĉion diris?" La viro diras:"Jes" - kaj tiam Kolonelo pafis lin per mitraleto", - rememoras unu el la eksaj ostaĝoj.

Tuj post kiam oni sidigis la homojn, la teroristoj komencis mini la ejon. "Ili komencis disvolvigi bobenojn. Estis tri girladnoj. Sur unu pendis sep bomboj, sur la alia - ok. Ĉiuj ili estis memfaritaj, volvitaj per sparadrapo, samlarĝaj al granda vazo por kafo. Ili estis plastaj, trans ili estis videblaj pecoj de metalo. Kaj grandajn minojn ilin enmetis en basketbalajn ringojn. Unun girlandon plu ili faris en la transirejo. Tie estis du kontraŭinfanteriaj minoj de uzina produktado", - citas la eldono vortojn de atestanto.

Al ĉi tiu tempo en konstruaĵo de urba administracio - je 200 metroj de la lernejo - jam estis kreita antikrtiza stabo.

1 de septembro: 11:30

Al 11:30 la lernejon ĉirkaŭis formacioj de 58a armeo kaj ĉiu personaro de beslana milico. Ĉirkaŭ la lernejo kolektiĝis parencoj de la ostaĝoj. En la lernejo oni prepariĝis al longtempa sieĝo: la bandanoj uzis virojn por laboro - oni devigis ilin barikadi ĉiujn fenestrojn, pordojn, enirejojn, demeti tabulojn kaj malfermi fenestrojn per ili. Post tio oni starigis ilin sur genuoj en du vicoj apud kabineto de geografio.

"Tie estis du kamikadzinoj. Oni diris al ni, ke ni devas perei, - kaj la kamikadzinoj eksplodiĝis. Mi rekonsciiĝis pro tio, ke iu forte ĝemis, sed mi preskaŭ nenion aŭdis. Mi leviĝis, ĉikraŭ kuŝis korpoj de viroj. Poste oni devigis nin demeti unu el pordoj de klasĉambro. Sur ĝi, kiel sur portilo, tiuj, kiuj restis vivaj, portis en duan etaĝon tiujn, kiuj pereis, kaj tiujn, kiuj estis forte vunditaj", - rakontas unu el la saviĝintoj.

1 de septembro: dua duono de tago

En dua duono de tago en la atikriza stabo kolektiĝis prezidento de Norda Osetio Dzasoĥov, prezidanto de osetia parlamento Tajmuraz Mamsurov, estro de Administejo de la Federala servo pri sekureco Valerij Andereev, asistanto de ĝenerala prokuroro Sergej Fridinskij, deputitoj de Ŝtata Dumao Dmitrij Rogozin kaj Miĥail Markelov. Al nokto veturis konata infana kuracisto, direktoro de insituto de senprokrasta infana kirurgio kaj traŭmologio Leonid Roŝal. Al la lernejo venis aldonaj fortoj, konsistantaj el batalantoj de specialaj formacioj "Alfa" kaj "Vimpel" de la Federala servo pri sekureco.

2 de septembro: nokto

La bandanoj decidis enpaŝi en kontakton - ili vokis por intertraktadoj prezidenton de la respubliko Dzasoĥov, tamen anstataŭ li kun la teroristoj komunikiĝis telefone Leonid Roŝal. Ili ne prezentis konkretajn postulojn. En la interparolo L. Roŝal penis atingi eblecon transdoni en la lernejon akvon kaj nutraĵon, liberigi plijunajn infanojn kaj virinojn. Al ĉiuj proponoj estis unu respondo: "Ne".

2 de septembro: mateno

En dua tago ekde mateno stato de la infanoj malboniĝis. Iuj perdis konscion, iuj sentas sin malbone - oni faris por ili artefaritan spiradon. La teroristoj ĉesis preterlasi la infanojn al kranoj de akvo.

"Infanoj prenis glasojn kaj petis:"Donu urinon, donu urinon. Ni volas trinki." Unu el la teroristoj preteriris kaj demandas:"Ĉu vi urinon trinkas? Ĉu vi estas porkoj?" Mi diras: "Donu akvon. Sed vi decidis nin mortigi, do almenaŭ antaŭ morto donu akvon. Infanoj almenaŭ trinku". Li nenion diris",- rakontis al la gazeto eksa ostaĝino.

2 de septembro: tago

En 15:30 en la lernejon enirtis eksa prezidento de Inguŝio Ruslan Auŝev. La teroristoj transdonis al li liston de postuloj - de Ŝamil Basaev al prezidento Vladimir Putin. El la lernejo li eliris kun 12 virinoj, kiuj portis sur manoj 15 bebojn.

3 de septembro: mateno

Al al lernejo el Vladikvakaz alveturis tankoj kaj batalmaŝinoj de infanterio. Dume oni trankviligis parencojn, ĉirkaŭantajn la lernejon, avertante, ke sturmo ne estos. En la lernejo mem fariĝis tute malfacile por la infanoj kaj aliaj ostaĝoj. "Tie temis jam ne nur pri akvo, sed pri aero. Multaj infanoj jam kuŝis sen konscio. Oni ne permesis eliri. El trejna halo iris malvarma aero, kaj mi petis:"Ĉu eblas, ke infanoj spiru?" Unu el la teroristoj al mi permesis, kaj oni transdonadis al mi infanojn, kaj ili spiris per freŝa aero por 1-2 minutoj", - citas "Gazeta" vortojn de eksa ostaĝino Fatima Gutieva.

"Ni jam sciis, ke estos sturmo, kaj la teroristoj sciis. Ili enmuntis relajson en la elektroreton, disigis kontanton kaj situigis du bombojn. Se oni malŝaltus elektron, do la relajso kontaktiĝus, kaj sekvus ondo da eksplodoj. Kelkaj el la teroristoj, kiuj estis pli molaj, disĵetis ĉifonojn kaj diris: "Malsekigu ilin per urino, per ĉio ajn, se estos gasoj. Kuŝu kaj spiru tra ĉi tiuj ĉifonoj." Tio estas ili certis, ke estos sturmo", - aldonis en interparolo kun la eldono unu el viroj. Krome, en tria tago multaj teroristoj troviĝis sen barboj kaj estis vestitaj en civilaj vestoj.

3 de septembro: tago

En 13:01 okazas unu eksplodo. Post kvar minutoj okazas la dua. Parto de la ostaĝoj eskapas post la eksplodoj. Dum ilia eskapo la teroristoj pafis en iliajn dorsojn. Restintajn ostaĝojn oni transpelis en manĝejon de la lernejo. En 13:3o ruiniĝas la tegmento de la lernejo, komenciĝas forta incendio. Al la lernejo movas tankoj kaj batalmaŝinoj de infanterio, super ĝi flugas helikopteroj, ĉirkaŭ aperas grenadĵetiloj kaj fajroĵetiloj. La sturmo komenciĝas spontanee, sen komandoj.

En la lernejon, ofte antaŭante armeanojn kaj batalantojn de specialteĉmentoj, impetas milicianoj - parencoj de la ostaĝoj, armiĝintaj per ĉiu akirebla armilo. Ili komencas eltiri la vunditojn, samtempe interpafante kun la bandanoj.

4 de septembro: nokto

Al du horoj nokte de 4 de septembro la teroristoj estis plene likviditaj. La batalo daŭris 13 horojn.

Laŭ oficiala statistiko, entute en manoj de la teroristoj trovigis 1251 ostaĝoj. 331 el ili pereis (inklude 176 infanojn), 600 estis vunditaj. Ankaŭ dum la sturmno pereis 8 batalantoj de specialaj formacioj "Alfa" kaj "Vimpel" de la Federala servo pri sekureco kaj du anoj de la Ministerio pri ekstremaj situacioj. Estis mortigita 31 teroristoj, kaj unu estis kaptita viva.

Gazeto "Kommersant", siavice, donas hodiaŭ resumon de enketadoj de la tragedio en Beslan. Kiel memorigas la eldono, Ĝenerala prokurejo iniciatis kriman proceson pro fakto de kapto de la lernejo numero 1 per la teroristoj laŭ tri artikoloj de la Krima kodo de Rusio - murdo, terorismo kaj kapto de ostaĝoj. Al nuna tempo la enketo trovis, ke en la terorisma akto partoprenis 32 homoj - ĉeĉenoj, inguŝoj, araboj kaj slavoj. 31 el ili estis mortigita dum la sturmo, unu estis arestita. Organizintoj de la terorisma akto estis Ŝamil Basaev, Aslan Masĥadov, Magomet Ĥaŝiev kaj regnano de Saŭda Arabio Taufik-al-Ĝedani (Abu-Dzejt). Gvidis la operacion loĝanto de Inguŝio Ruslan Ĥuĉbarov (Kolonelo). Armilo kaj eksplodaĵo por la terorisma akto estis kaptitaj en provizejoj de la Ministerio pri internaj aferoj de Inguŝio en 22 de junio. La bando kolektiĝis en 31 de aŭgusto en temdaro apude inguŝia vilaĝo Psedaĥ, de kie sur du aŭtoj ĝi atingis Beslanon. Laŭ datumo de la enketo, la sturmo de la konstruaĵo komenciĝis post kiam en la sporta halo "eksplodiĝis du memfaritaj eksplodiloj". Ĉi tiuj eksplodoj ankaŭ, laŭ datumo de la enketo, rezultigis pereon de plimulto de la ostaĝoj kaj igis incendion en la lernejo.

En 14 de septembro de jaro 2004 al sola saviĝinta teroristo, loĝanto de ĉeĉenia vilaĝo Starij Engenoj Nurpaŝa Kulaev oni prezentis akuzon laŭ ok artikoloj de la Krima kodo de Rusio (murdo, banditismo, terorismo, kapto de ostaĝoj, k.a.) Li parte agnoskis sian kulpon, sed deklaris, ke li neniun murdis. En 17 de majo de jaro 2005 en Supera tribunalo de Norda Oseto komenciĝis proceso, daŭriĝas pridemandado de suferintoj kaj atestantoj.

En 21 de septembro de jaro 2004 Ĝenerala prokurejo iniciatis kriman proceson laŭ artikolo "neglektado" kontraŭ estro de distrikta administrejo pri internaj aferoj de Pravobereĵnij distrikto de Norda Osetio, estro de stabo de la administrejo Georgij Drjajev kaj vicestro en areo de publika sekureco de la administrejo pri internaj aferoj Tajmuraz Martazov, kiuj estis forigiaj de siaj postenoj post la terorisma akto. Laŭ versio de la enketo, ili ne garantiis necesan kontrolon al la limo kun Inguŝio flanke de patrolaj servoj, per tio preterlasinte la teroristojn en la respublikon. En 14 de julio de jaro 2005 la enketo finiĝis, suferintoj konatiĝas kun ĝiaj materialoj.

En 8 de oktobro de jaro 2004 Ĝenerala prokurejo iniciatis kriman proceson laŭ artikolo "neglektado" kontraŭ estro de distrikta adminisrejo pri internaj aferoj de Malgobekskij distrikto de Inguŝio Muĥaĵir Jevlojev, liaj asistantoj Bagaudin Jevlojev kaj Aĥmed Kotiev kaj estro de krima esplorservo de la distrikto Ĥamzat Mamilov. Laŭ versio de la enketo, ili ne sukcesis trovi tendaron de teroristoj, kiu situis sur teritorio de ilia distrikto. La enketo daŭriĝas.


En Nova Orleano povas troviĝi ĉirkaŭ cento da rusianoj



En areo de Usono, suferinta pro la uragano Katrina, povas troviĝi cirkaŭ cento da rusiaj civitanoj. Pri tio, kiel informas agentejo "ITAR-TASS", diris oficiala reprezentanto de la Ministerio pri eksterlandaj aferoj de Rusio Miĥail Kaminin.

Nune rusiaj diplomatoj kune kune savaj servoj de Usono ellaboras planon pri ilia evakuado. Laŭ datumo de informkanalo RBC, multaj el tiuj niaj samlandanoj, kiuj surefadas en Nova Orleano, estas studentoj.

Parto el ili trovis rifuĝejon en inundita hotelo en Nova Orleano. Laŭ unuaj mesaĝoj, en la hotelo kaŝiĝis ĉirkaŭ 30 studentoj el Permj, Starij Oskol kaj kelkaj aliaj rusiaj urboj, veturintaj en Usonon laŭ programo Work and Travel. Tamen, poste klariĝis, ke en konstruaĵo de la hotelo estis nur 17 niaj samlandanoj. Ili ĉiuj estas evakuitaj. Kiel rakontis oficiala reprezentanto de la Ministerio pri eksterlandaj aferoj Miĥail Kaminin, oni donis al la studentoj buson, en kiu ili nun veturas en centron de ricevo de suferintoj pro la uragano, kiu troviĝas en armea bazo en 217 mejloj de Nova Orleano. Ĉiuj rusianoj sentas sin normale, kvankam ili laciĝis.

Agentejo "Novosti" jam disvasitgis liston kun familionomoj de la savitaj studentoj.

Krom rusianoj, tri civitanoj de Ukrainio troviĝis ostaĝoj de la inundo en Nova Orleano. Kiel oni informis al agentejo "Interfaks" en amaskomunikila servo de la Ministerio pri eksterlandaj aferoj de Ukrainio, ili troviĝas en hotelo "Ŝeraton", kie krom ili saviĝas de la uragano ĉirkaŭ 200 homoj plu.

"Patrinoj de Beslan" petas rifuĝejon en ĉia jura ŝtato



Reprezentantinoj de komitato "Patrinoj de Beslan" adresis sin al estraroj de aliaj landoj kun peto doni al ili politikan rifuĝejon. Pri tio informis al radiostacio "Eĥo Moskvi" membrino de la komitato Ella Kesajeva. La virinoj deklaris, ke ili jam ne esperas je justa esploro de kaŭzoj de pereo de la homoj kaj ne volas resti plu en lando, kie vivo de homo signifas nenion.

"Ni, gepatroj kaj parencoj de viktimoj de la terorisma akto, perdis esperon je justa esplorado de kaŭzoj de la tragedio. Ni ne volas loĝi en ĉi tiu lando, kie vivo de homo signifas nenion. Ni petas doni al ni politikan rifuĝejon en ĉia lando, kie oni sekvas rajtojn de homo", - voĉlegis tekston de la alparolo Kesajeva.

Laŭ ŝiaj vortoj, la alparolo estis transdonita tra eksterlandaj ĵurnalistoj. Ĵurnalistoj de kiuj eldonoj aŭ almenaŭ de kiuj landoj ricevis ĉi tiun alparolon, la loĝantino de Beslan ne precizigis.

Kesajeva ankaŭ diris, ke ŝi volus, ke la prezidento de Rusio Vladimir Putin elpaŝu en la juĝa proceso pri la terorisma akto kiel atestanto kaj rakontu al la juĝo, pri kio li okupiĝis kiel estro de la ŝtato de 1a ĝis 3a de septembro ( tio estas en la tagoj, kiam la lernejo en Beslan estis kaptita kaj sturmita).

Pli frue reprezentantoj de societo de siferintoj rezulte de la terorisma akto en Dubrovka ("Nord-Ost") deklaris al ĵurnalistoj, ke la ŝtato ne interesiĝas pri viktimoj de terorisma akto. Ili veturis en Beslan por funebraj aranĝoj. Suferintoj rezulte de la kapto de spektaĵo "Nord-Ost" proponis al eksaj beslanaj ostaĝoj unuiĝi kun ili kaj komune atingi justecon, eĉ se por tio bezonos adresiĝi al Strasburga tribunalo pri homaj rajtoj.

Atmosfero en Beslan unu jaron post la kapto de la lernejo restas ekstreme streĉita. Laŭ vortoj de vicestro de katedro pri psikologio de persono de psikologia fakultato de Moskva universitato Aleksandr Asmolov, Beslan nune prezentas sin "vulkano, kiu povas rezultigi ŝanĝon de politika reĝimo en la lando".