Novaĵoj el Rusio

Thursday, September 15, 2005

Advokatoj de Nevzlin restis sen okupo



Ĝenerala prokurejo de Rusio kontestis la decidon de Basmannij tribunalo, kiu devigis la enketon pri la proceso de Leonid Nevzlin ebligi al liaj advokatoj konatiĝon kun materialoj de la proseco pri lia akuzo pri murdoj kaj atencoj. Pri tio informis advokatoj de Nevzlin Genri Reznik kaj Dmitrij Ĥaritonov, informas Gazeta.Ru.

Oni difinis esploron de la kontensto al 10 de oktobro en Moskva urba tribunalo.

La advokatoj opinias, ke per siaj agoj Ĝenerala prokurejo "postulis agnosi validaj rompojn de la difino de la Konstitucia tribunalo kaj de la Procesa kodo, kiujn faris ĝiaj anoj". "Formiĝas impreso, ke Ĝenerala prokurejo opinias la juĝan sistemon superflua rilate al nia defendato", - notas Reznik kaj Ĥaritonov.

Krome, ili notas, ke "altpostenaj reprezentantoj de la prokurejo, rompante la konstitucian principon de supozo de senkulpeco, faras tute neallaseblajn deklarojn, asertante, ke kulpeco de Leonid Nevzlin estas pruvita". Dume, laŭ la rusia leĝaro, kulpecon de persono difinas nur juĝo, memorigas la juristoj.

Kiel oni informis, en 7 de septembro Basmannij tribunalo de Moskvo agnoskis nevalida kaj nebazita rifuzon de Ĝenerala prokurejo ebligi konatiĝon kun la materialoj de la proceso de Leonid Nevzlin al li mem kaj liaj advokatoj, kaj devigis la pledaton forigi ĉi tiun rompon.

Pli frue la prokurejo ebligis al avdokatoj de la unu el ĉefaj akciuloj de Group Menatep konatiĝon nur kun la procesoj al atribuataj al li financaj krimoj, malpermesinte legi materialojn de procesoj pri akuzo pri rilateco de Nevzlin al menditaj murdoj. Tiaj agoj de la prokurejo estis apelaciitaj per la advokatoj ankoraŭ printempe, sed tiam oni rifuzis al li pri kontentigo de la postulo. Tiam la defendantoj faris kasacian plendon, sed ĝi ankaŭ estis malaprobita en majo per decido de Moskva urba tribunalo. Ĉi tiu decido ankaŭ estis apelaciita.

Leonid Nevzlin, kiu nuntempe loĝas en Israelo, estas deklarita en internacia krimserĉo per sankcio de Basmannij tribunalo. Dum lasta tempo rusiaj potencoj sendis informmendojn pri deporto de Nevzlin al Israelo kaj Usono, kiun li vizitis. Tamen potencoj de la ambaŭ ŝtatoj ne faris pozitivajn decidojn pri tio.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home