Novaĵoj el Rusio

Sunday, September 04, 2005

En Beslan oni malkovris monumenton de la viktimoj de la terorisma akto



En 3 de septembro en tombejo de Beslan estis malkovrita monumento de pereintoj rezulte de la kapto de la lernejo. Dum la ceremonio oni 20 minutojn voĉlegis nomojn de ĉiuj viktimoj de la terorisma akto, post kiam de la monumento estis demetita blanka ŝtofo. Samtempe en la ĉielon flugis 331 kolomboj - laŭ nombro de la pereintoj.

Laŭ datumo de agtentejo "Novosti", entute en la tombejon venis ĉirkaŭ 12 mil da homoj. Radiostacio "Eĥo Moskvi" informas pri 20 mil da kolektiĝintoj. Post malkovro de la monumento partoprenantoj de la ceremonio metis al ĝi florojn.

Okmetra monumento "Arbo de funebro", farita per skulpistoj Zaur Dzanagov kaj Alan Kornajev prezentas sin trunko de arbo, kiu estas formita per kvar virinaj figuroj, kiuj simbolas ĉiujn flankojn de la mondo. Kronon de la arbo formas disetenditaj brakoj de la virinoj, kiuj tenas la pereintajn infanojn en aspekto de anĝeloj.

Al la monumento iras ŝtupoj, de kies flankoj estas situigitaj kvar nigraj granitaj slaboj. Sur du slaboj en oseta kaj rusa lingvoj estas skribitaj versoj de oseta poeto Kost Ĥetagurov. Sur reversa flanko de la slaboj estas skribitaj nomoj de la pereintoj.

En Moskvo en 3 de septembro okazis funebra mitingo sur Vasiljevskij deklivo apud la Ruĝa placo. Kiel oni informis en ĉefurba adminisrtejo pri internaj aferoj, ĉirkaŭ 30 mil da homoj omaĝis memoron de la pereintoj en Beslan. Dum 15 minutoj sonis 331 sonoj de sonorilo. Ĉiun ĉi tiun tempon la homoj silentis. Kiam la sonorilo finis sonori, oni deklaris, ke la mitingo estas finita. Tamen, la homoj restis surloke, en fendoj inter ŝtonoj de la pavimo estis brulantaj kandeloj.