Novaĵoj el Rusio

Wednesday, September 21, 2005

En Niĵnij-Novgorodo oni lanĉis specialan staton



En Niĵnij-Novgorodo oni lanĉis specialan staton ekde hodiaŭa tago, informas radiostacio "Eĥo Moskvi". Nombro da homoj, malsaniĝintaj per virusa hepatito "A" dum diurno kreskis de 792 homoj ĝis 867, 120 el ili estas infanoj kaj adoleskoj. Al hodiaŭa tago en la urbo estas esplorita ĉirkaŭ 28,5 mil da homoj, oni trovis 82 homoj suspektatajn pri hepatito "A".

Sur stratoj de la urbo estas malpermesita komerco per nutraĵo, oni plifortigis kontrolon pri manĝejoj kaj akvoduktaj retoj. Ankaŭ ĉiuj domoj, kie estis pleje granda nombro de malsaniĝintoj, estas deklaritaj zonoj de infekado kaj medicinistoj esploros ĉiujn loĝantojn tie. Hodiaŭ en dua tagduono oni devas transporti en Niĵnij-Novgorodon kontraŭhepatitan vakcinon el Tverj.

En la urbo oni esploris 5 entreprenojn de nutraĵa industrio, 16 entreprenojn de komerco kaj 208 objektojn de serstrata komerco. Estis kunmetitaj 8 protokoloj pri rompoj de sanitaraj reguloj. Krome, laŭ rezultoj de kontrolado de 26 lenrnaj institucioj oni kunmetis 5 protokolojn pri sanitaraj rompoj kaj du rezoluciojn pri malfermo de objektoj. Oni plenumas rodojn pri kontrolado de sanitara stato de teritorioj kaj kelaj ejoj, kiel oni informas en Federala servo pri kontrolo en sfero de defendo de rajtoj de konsumantoj.

Ĝis nun ne estas klarigita fonto de la malsaniĝado. Laŭ anticipa datumo, kaŭzo de la amasa eksplodo de hepatito en Niĵnij-Novgorodo fariĝis paneo en la kanaletara sistemo de la urbo. Komenco de la amasa infektado per hepatito "A" estis fiksita en pasinta semajno. Zono de la malsaniĝo estis Sormovskij distrikto. Tamen, malgraŭ ĉiuj rimedoj, la epidemio jam disvastiĝis ekstere limoj de Niĵnij-Novgorod. En pasinta semajnfino en fermita administracie-teritoria objekto Sarov, situanta en Niĵegorodskaja provinco, estis trovita unua infektiĝo per hepatito "A".

1 Comments:

  • At 5:47 PM, Blogger lokokid said…

    This comment has been removed by a blog administrator.

     

Post a Comment

<< Home