Novaĵoj el Rusio

Thursday, September 01, 2005

En Nova Orleano povas troviĝi ĉirkaŭ cento da rusianoj



En areo de Usono, suferinta pro la uragano Katrina, povas troviĝi cirkaŭ cento da rusiaj civitanoj. Pri tio, kiel informas agentejo "ITAR-TASS", diris oficiala reprezentanto de la Ministerio pri eksterlandaj aferoj de Rusio Miĥail Kaminin.

Nune rusiaj diplomatoj kune kune savaj servoj de Usono ellaboras planon pri ilia evakuado. Laŭ datumo de informkanalo RBC, multaj el tiuj niaj samlandanoj, kiuj surefadas en Nova Orleano, estas studentoj.

Parto el ili trovis rifuĝejon en inundita hotelo en Nova Orleano. Laŭ unuaj mesaĝoj, en la hotelo kaŝiĝis ĉirkaŭ 30 studentoj el Permj, Starij Oskol kaj kelkaj aliaj rusiaj urboj, veturintaj en Usonon laŭ programo Work and Travel. Tamen, poste klariĝis, ke en konstruaĵo de la hotelo estis nur 17 niaj samlandanoj. Ili ĉiuj estas evakuitaj. Kiel rakontis oficiala reprezentanto de la Ministerio pri eksterlandaj aferoj Miĥail Kaminin, oni donis al la studentoj buson, en kiu ili nun veturas en centron de ricevo de suferintoj pro la uragano, kiu troviĝas en armea bazo en 217 mejloj de Nova Orleano. Ĉiuj rusianoj sentas sin normale, kvankam ili laciĝis.

Agentejo "Novosti" jam disvasitgis liston kun familionomoj de la savitaj studentoj.

Krom rusianoj, tri civitanoj de Ukrainio troviĝis ostaĝoj de la inundo en Nova Orleano. Kiel oni informis al agentejo "Interfaks" en amaskomunikila servo de la Ministerio pri eksterlandaj aferoj de Ukrainio, ili troviĝas en hotelo "Ŝeraton", kie krom ili saviĝas de la uragano ĉirkaŭ 200 homoj plu.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home