Novaĵoj el Rusio

Thursday, September 15, 2005

En Peterburgo mitingas afrikaj studentoj



En 15 de septembro eksterlandaj studentoj efektivigis akcion de protesto en Sankt-Peterburgo. Kiel informas radiostacio "Eĥo Moskvi", ĉi tiu akcio komenciĝis spontanee tuj post renkonto de studentoj kun estraro de urba Administracio pri internaj aferoj, kiu esploras murdon de studento el Kongolo.

La studentoj restis ekstreme malkontentaj pri rezultoj de la renkonto. Ĉirkaŭ cent studentoj el afrikaj kaj aziaj landoj marŝis en la centro de la urbo. Ili postis sloganojn:"Antaŭhieraŭ estis murdita araba studento, hieraŭ - la vjenama, hodiaŭ - la afrika. Kiu estos morgaŭ?"

"Oni fakte akuzis nin pri tio, ke ni rompas ordonon," - tiel komentis la sutdentoj deklaron de la milicanoj pri tio, ke la murdo de la civitano de Kongolo okazis pro ordinara kverelo.

Kiel informas agentejo "Interfaks", estro de krima milico de Sankt-Peterburgo Vladislav Piotrovskij adresis sin al amikoj kaj samlandanoj de la murdita studento kun deklaro, ke la murdo estis ordinara. Li asertis, ke oni jam trovis personecojn de ĉiuj atakitnoj.

Laŭ vortoj de Piotrovskij, la murdito "estis konata kun la plej diboĉa loĝantaro" de la distrikto, en kiu li luis loĝejon, kaj ĝuste ĉi tiuj konatuloj murdis lin, kiam li venis al ili en ebria stato.

Pli frue oni informis, ke civitano de Kongolo, kiu studis en tria kurso de Forstoteknika akademio de Peterburgo, estis batita surstrate kaj en nokto de 14 de septembro mortis en hospitalo.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home