Novaĵoj el Rusio

Tuesday, September 13, 2005

Ĝenerala prokurejo akuzas loĝantojn de Beslan pri falsaj atestaĵoj



Ĝenerala prokurejo de Rusio akuzas loĝantojn de Beslan pri tio, ke ili ne donas objektivajn atestaĵojn en la proceso pri la terorisma akto en la lernejo numero 1, informas radiostacio "Eĥo Moskvi". Laŭ vortoj de asistanto de la ĝenerala prokuroro de Rusio Nikolaj Ŝepel, multaj atestantoj rakontas ne pri tio, kion ili vidis mem, sed pri tio, kion oni sciiĝas el gazetoj kaj televidelsendoj.

En intervjuo al informa agentejo ITAR-TASS Ŝepel, speciale, delkaris, ke datumo pri granda nombro de la teroristoj kaj pri la armilo, antaŭe kaŝita en la lernejo, estas mensogo, kiu baziĝas sur onidiroj kaj elpensaĵoj.

La eksaj ostaĝoj, partoprenantaj en la juĝa proceso pri Nurpaŝa Kulaev, sola kaptita vive belsana teroristo, ne unufoje deklaris en la juĝo, ke en la lernejo troviĝis ne 32 teroristoj, kiel asertas la enketo, sed multe pli da ili. Juĝado pri la proceso de Nurpaŝa Kulaev rekomenciĝis en 13 de septembro.

Pli frue oni ankaŭ informis, ke en 12 de septembro enketistoj de la Ĝenerala prokurejo pridemandadis kiel atestanton en la proseco pri la terorisma akto vicprezidanton de la parlamento de Norda Osetio Stanislav Kesaev. Li, interalie, gvidas la respublikan parlamentan komisionon pri enketado de la cirkomstancoj de la terorisma akto.

Kiel diris la vicprezidanto al ĉiutaga gazeto "Kommersant", li informis al la enketistoj nur pri tio, kion li vidis per siaj okuloj. "Karaktero de la demandoj, kiujn ili adresis al mi, atestas, ke la enketo havas gradegan nombron da duboj pri rezultoj de la unua enketado, kaj mi esperas, ke mi helpas vin klarigi tion, ĉar ili veturis por klarigi tion, kion ne sukcesis fari la alia grupo", - diris la parlamentano.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home