Novaĵoj el Rusio

Monday, September 19, 2005

Forpasis ĵurnalisto Jegor Jakovlev



En Moskvo en 76a jaro de vivo forpasis konata ĵurnalisto kaj verkisto Jegor Jakovlev. Kiel informis al radiostacio "Eĥo Moskvi" edzino de la jurnalisto Irina Aleksandrovna, Jakovelv mortis dimanĉe en 23a urba hospitalo post longtempa malsanado.

Jegor Jakovlev naskiĝis en 14 de marto de jaro 1930. En jaro 1954 li finis Moskvan historioarkivan instituton. En diversa tempo la ĵurnalisto laboris en gazetoj "Pravda" kaj "Izvestija". En aŭgusto de jaro 1986 Jakovlev estis nomumita ĉefredaktoro de gazeto 'Moskovskije novosti".

Jegor Jakovlev estis fondinto kaj posedanto de "Obŝĉaja gazeta", kiu estis eldonita ekde printempo de jaro 1993.

En jaro 1970 Jakovlev fariĝis laŭreato de premio de la Tutmonda konsilantaro de paco. En jaro 1990 li ricevis premion "Ĵurnalisto de Eŭropo". Jakovlev estas aŭtoro de libroj "Kamarado Zorge. Dokumentoj, rememoroj, intervjuoj", "Kvin historioj el kvin landoj", "Portreto kaj tempo: V.I.Lenin - strekoj al biografio, rakontoj en dokumentoj, raportaĵo el jaro dekoka", "Teni animon je flugiloj" kaj aliaj.

Dekano de fakultato de ĵurnalistiko de Moskva ŝtata universitato Jasen Zasurskij nomis nekompensebla morton de Jegor Jakovlev. "Li restis gvidanto de rusia demokratia ĵurnalistiko, profesiulo kaj homo de altaj idealoj, altaj homaj ecoj," - diris Zasurskij. - Tio estis konscienco de nia ĵurnalistiko. Tio estis homo, kiu unuigis ĵurnalistojn ĉirkaŭ idealoj de gazetara libero, moraleco kaj servado al altaj idealoj".

0 Comments:

Post a Comment

<< Home