Novaĵoj el Rusio

Friday, September 23, 2005

Miĥail Ĥodorkovskij intencas troviĝi en malliberejo ne pli, ol tri jarojn



Miĥail Ĥodorkovskij esprimis certecon, ke post tri aŭ kvar jaroj li estos libera kaj fariĝos deputito de la parlamento. Pri tio estas dirita en saluto de la eksa ĉefo de YUCOS, adresita al kongreso de la Unio de dekstraj fortoj, kiu estas planata al sabato. La saluto estis publikigita verndrede sur paĝaro de la amaskomunikila centro de Ĥodorkovskij.

"Mi certas, ke jam post 2-3 jaroj mi renkontos kun reprezentantoj de la Unio en muroj de nova, demokratia parlamento de Rusio", - estas dirita en la saluto de Ĥodorkovskij.

Esploro de sia kasacio en Moskva urba tribunalo la eksa ĉefo de YUCOS nomas spektaklo kaj eldiras supozon, ke la potenco timiĝis lin. "Ili komprenis, ke mi venkos en la baloto en la Dumaon, ke la elektantoj subtenos min, malgraŭ torentoj da propaganda malpuraĵo, verŝata sur min. Kaj oni forigis min de partopreno en la baloto", - skribas Ĥodorkovskij.

Fine la malliberulo dankas ĉiujn membrojn kaj regionajn orgazinojn de la Unio de desktraj fortoj, kiuj subtenis ĝian kandidatiĝon en deputitojn, kaj bondeziras al ĉi tiu partio sukcesojn "survoje al nia komuna venko - triumfo de vera demokratio en Rusio".

Kiel oni informis pli frue, ĵaŭde Moskva urba tribunalo, esplorinte la kasaciajn plendojn, promulgis la kondamnon al Ĥodorkovskij kaj Lebedev. La juĝo malgrandigis tempon de malliberigo por ili je unu jaro, al ok jaroj da malliberigo, ĉesinte enketadon laŭ vico da epizodoj de la akuzo. La kondamnitoj estos transportitaj en punkolonion en dek tagoj. Krome, en vendredo fariĝis konata, ke Ĝenerala prokurejo intencas senigi de advokata statuso ĉiujn defendantojn de Ĥodorkovskij, krome Genriĥ Padva kaj Jurij Ŝmidt, ĉar ili kvazaŭ intencis halti la proceson, prokrastigante ĝin. Kaj reprezentatoj de leĝgardaj organoj intencas deporti el Rusio kanadan defendanton de la eksa ĉefo de YUCOS Robert Amsterdam.