Novaĵoj el Rusio

Thursday, September 08, 2005

Miĥail Ĥodorkovskij sciigis la elektadan komisionon pri sia partopreno en la elektado



Miĥail Ĥodorkovskij sendis en la elektadan komisionon sciigon pri sia intenco partopreni en la elektado en Ŝtatan Dumaon. Laŭ vortoj de advokato Anton Drel, la sciigo estis sendita tra la enketa izolejo en la elektadan komisionon de Universitetskij distrikto de Moskvo, kiel informas Amaskomunikila centro de Miĥail Ĥodorkovskij.

Laŭ informo de agentejo "Novosti", al la sciigo estas aldonita deklaro de la eksa ĉefo de YUCOS. Pri kio estas dirita en ĉi tiu deklaro, la agentejo ne precizigas.

En 5 de septembro fariĝis konata, ke la elektadan stabon de Ĥodorkovskij gvidos sekretario de federala politika konsilio de Unio de dekstraj fortoj Ivan Starikov. Laŭ liaj vortoj, en la iniciatan grupon pri balotado de Ĥodorkovskij eniris Boris Nadeĵdin, Eduard Limonov, Sergej Dorenko, Vladimir Kara-Murza kaj aliaj.

Pli frue prezidanto de la Centra elektada komisiono de Rusio Aleksandr Veŝnjakov diris, ke Ĥodorkovskij rajtas partopreni en la elektado, ĉar kondamno al la eksa ĉefo de YUCOS ankoraŭ ne fariĝis valida.

Dume vicprezidanto de la Centra elektada komisiono Oleg Viljaŝev diris, ke por Ĥodorkovskij estos malfacile plenumi ĉiujn postulojn de elekta leĝaro. "Li havas rajton, sed tio ne garantias, ke li estos registrita,", - diris Viljaŝev.

La iniciata grupo pri balotado de Ĥodorkovskij intencas organizi lian elektadan kompajnon, eĉ se li ne estos registrita. Laŭ vortoj de Starikov, subtenantoj de Ĥodorkovskij agitos por tio, ke elektantoj, kiuj subtenas lin, enskribu la familionomon de la eksa ĉefo deYUCOS en balotajn bultenojn.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home