Novaĵoj el Rusio

Wednesday, September 21, 2005

Oni levis ŝipon "Nekrasov" de fundo kaj trovis korpojn de pereintoj



Savistoj levis ŝipon "Nekrasov", kiu dronis en 16 de septembro en haveno Dudinka. Dum esploro de la ŝipo oni trovis korpojn de du pereintojn, kiel informis al RBC operacia deĝoranto de Siberia regiona centro de la Ministerio pri ekstremaj situacioj.

Laŭ datumo de la centro, la savistoj komencis laborojn en 12:30 laŭ moskva tempo. Nune prua parto de la ŝipo troviĝas surborde, la poŭpa estas apogata per du barĝoj. Korpoj de la pereintoj estis trovitaj en supra kajuto, oni plenumas identigon de ili.

Supezeble, sur la droninta en 16 de septembro ŝipo troviĝas ankaŭ korpoj de 6 pasaĝeroj.

Ni memorigu, kargoparaĝera ŝipo "Nekrasov" dronis en 16 de septembro ĉirkaŭ 7 horoj matene laŭ moskva tempo dum aliro al varfo en mara haveno de Dudinka. Sur la ŝipo troviĝis 17 homoj kaj 80 tunoj da kargo. La ŝipo, ŝarĝita per legomoj kaj fruktoj, dronis en 200 metroj de la varfo. Sep pasaĝeroj sukcesis saviĝi. Poste skafandristoj levis korpojn de la kapitano Andrej Vilda kaj ĉefasistanto de la kapitano Sergej Golubkov.

Laŭ anticipa datumo, la ŝipo renversiĝis ĉar ĝi estis tro ŝarĝita. Pli frue oni diris pri tio, ke la ŝipo dronis pro delokiĝo de la kargo.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home