Novaĵoj el Rusio

Wednesday, September 14, 2005

Oni transigis esploron de la plendoj de Ĥodorkovskij kaj Lebedev al 19 de septembro



Moskva urba tribunalo transigis esploron de kasaciaj plendoj de Ĥodorkovskij kaj Lebedev pri la kondamno al 19 de septembro, informas agentejo "Novosti". Ĉi tiu decido estas kaŭzita per tio, ke la advokato de la eksa ĉefo de YUCOS Genriĥ Padva ne venis en la juĝon pro malsano.

"En la kasacian instancon venis informo, ke Padva vere estas hospitaligita por peza malsaniĝo. Kuracado povos daŭri pli, ol unu kaj duonon de monato, sed laŭ la leĝo kasacia instanco ne povas prokrastigi esploron de proseco je pli, ol monato", - informis prezidanta en la kunsido juĝisto.

Laŭ vortoj de Ĥodorkovskij, ĵaŭde oni faros al Padva histoesploron, kies rezulto estos konata en vendredo aŭ en lundo. Rezulte de pozitiva rezumo de la esploro, Padva "povos rekomenci la aferon marde-merkrede", certas la eksa ĉefo deYUCOS. "Se ne, do mi prepariĝos kaj subskribos pakton kun alia advokato el nombro de tiuj, kiuj reprezentis miajn interesojn en juĝo de unua instanco. Ĉi tiuj homoj ne bezonos grandan tempon por prepariĝi", - diris Ĥodorkovskij.

1 Comments:

Post a Comment

<< Home