Novaĵoj el Rusio

Sunday, September 04, 2005

"Patrinoj de Beslan" konvikiĝis pri mensogo, rilatanta al la kapto de la lernejo



En la renkonto kun la prezidento de Rusio Vladimir Putin la suferitnoj rezulte de la terorisma akto en Beslan "konvikiĝis, ke en multaj demandoj ĉeestis misinformo". Pri tio dirtis prezidantino de la komitato "Patrinoj de Beslan" Susanna Dudieva, skribas gazeto "Kommersant". Laŭ vortoj de Dudieva, misinformo rilatis kaj al agoj de la stabo pri liberigo de la ostaĝoj, kaj al cirkomstancoj de la kapto de la lernejo.

Dudieva rakontis, ke en la renkonto kun Putin suferintoj rezulte la terorisma akto "parolis pri juĝo, pri la pereintoj, pri senrespondeco kaj neglekteco de la homoj, kiuj devis savi, sen ne faris tion pro sia senrespondeco". Laŭ vortoj de Dudieva, ŝin ne kontentigas respondo de la prezidento, kiu promesis, ke "rezultoj estos en baldaŭa tempo".

Kiel informis partoprenantino de la renkonto Rimma Torĉinova, "Patrinoj de Beslan" ne demandis Putin pri tio, kion li faris por savo de la ostaĝoj de 1 ĝis 3 de septembro de la pasinta jaro. "Ni parolis pri la alia. Li promesis helpi nin", - diris Torĉinova, aldoninte, ke ŝi konfidas al la prezidento.

Laŭ vortoj de Torĉinova, "Patrinoj de Beslan" firmiĝis en opinio, ke "oni raportas al Putin ne tion, kio okazas en la realo". Ŝi informis, ke inter informo de la suferinoj kaj informo de la prezidento estas malkoincidoj. "Al mi ŝajnas, ke li sukcesos klarigi tion", - konkludis Torĉinova.

Kiel skribas "Kommersant", en komenco de la renkonto eksa ostaĝo Viktor Jesijev diris al Putin:"Mi pensas, ke tio, kion oni raportis al vi, ne estas objektiva. Kaj ni decidis raporti al vi, kiel estis reale ĉio ĉi tio en Beslan en tiuj tagoj - de nia flanko. la teroristoj prepariĝis sur teritorio de Inguŝio. Ili veturis sur la federala ŝoseo kaj estis neniuj obstakloj por ili ".

Post la renkonto Jesijev esprimis certecon, ke ĉiuj mankoj en laboro de la enketo estos forigitaj.'"La interparolo okazis, ni veturas hejmen kontentitaj",- diris li.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home