Novaĵoj el Rusio

Thursday, September 01, 2005

"Patrinoj de Beslan" petas rifuĝejon en ĉia jura ŝtato



Reprezentantinoj de komitato "Patrinoj de Beslan" adresis sin al estraroj de aliaj landoj kun peto doni al ili politikan rifuĝejon. Pri tio informis al radiostacio "Eĥo Moskvi" membrino de la komitato Ella Kesajeva. La virinoj deklaris, ke ili jam ne esperas je justa esploro de kaŭzoj de pereo de la homoj kaj ne volas resti plu en lando, kie vivo de homo signifas nenion.

"Ni, gepatroj kaj parencoj de viktimoj de la terorisma akto, perdis esperon je justa esplorado de kaŭzoj de la tragedio. Ni ne volas loĝi en ĉi tiu lando, kie vivo de homo signifas nenion. Ni petas doni al ni politikan rifuĝejon en ĉia lando, kie oni sekvas rajtojn de homo", - voĉlegis tekston de la alparolo Kesajeva.

Laŭ ŝiaj vortoj, la alparolo estis transdonita tra eksterlandaj ĵurnalistoj. Ĵurnalistoj de kiuj eldonoj aŭ almenaŭ de kiuj landoj ricevis ĉi tiun alparolon, la loĝantino de Beslan ne precizigis.

Kesajeva ankaŭ diris, ke ŝi volus, ke la prezidento de Rusio Vladimir Putin elpaŝu en la juĝa proceso pri la terorisma akto kiel atestanto kaj rakontu al la juĝo, pri kio li okupiĝis kiel estro de la ŝtato de 1a ĝis 3a de septembro ( tio estas en la tagoj, kiam la lernejo en Beslan estis kaptita kaj sturmita).

Pli frue reprezentantoj de societo de siferintoj rezulte de la terorisma akto en Dubrovka ("Nord-Ost") deklaris al ĵurnalistoj, ke la ŝtato ne interesiĝas pri viktimoj de terorisma akto. Ili veturis en Beslan por funebraj aranĝoj. Suferintoj rezulte de la kapto de spektaĵo "Nord-Ost" proponis al eksaj beslanaj ostaĝoj unuiĝi kun ili kaj komune atingi justecon, eĉ se por tio bezonos adresiĝi al Strasburga tribunalo pri homaj rajtoj.

Atmosfero en Beslan unu jaron post la kapto de la lernejo restas ekstreme streĉita. Laŭ vortoj de vicestro de katedro pri psikologio de persono de psikologia fakultato de Moskva universitato Aleksandr Asmolov, Beslan nune prezentas sin "vulkano, kiu povas rezultigi ŝanĝon de politika reĝimo en la lando".

0 Comments:

Post a Comment

<< Home