Novaĵoj el Rusio

Friday, September 16, 2005

Piloto de kraŝinta ĉasaviadilo ricevos litovian domicilon



Litovia Ministerio pri internaj aferoj planas doni al rusia piloto Valerij Trojanov portempan domicilon, informas atentejo "Novosti".

Pri tio diris ministro pri internaj aferoj de la respubliko en intervjuo al litovia radio.

Laŭ vortoj de la ministro, formale Trojanov troviĝas en Litovio eksterleĝe - la piloto havas nek dokumentojn, legitimantajn lian personecon, ne permeson por troviĝo en Litovio. Ricevo de domicilo legalizos lian portempan ĉeeston sur la teritorio de la lando.

Laŭ datumo al 16:00 de moskva tempo, oni pridemandadis Trojanov en Ĝenerala prokurejo de la respubliko - li partoprenas en la proceso pri kraŝo de la aviadilo Su-27 kiel atestanto. Laŭ alia informo, li troviĝas en unu el litoviaj hospitaloj.

La piloton arestis litoviaj policanoj en ĵaŭdo vespere, post kiam li katapultis sin el stirejo de sia ĉasaviadilo. La aviadilo, kies sistemo de navigado rompiĝis, trafis en aeran spacon de Litovio neintence. Su-27 falis en 50 kilometroj de Kaunas post kiam ĝia fuelo elĉerpiĝis.

Post la aresto oni transportigis la piloton en policejon de vilaĝo Ploŝkaj, apude kiu falis la ĉasaviadilo. Post oni traisigis la majoron en distriktan komisarejon de polico por pridemandado. La litovoj deklaris, ke ili ne intencas teni la rusian piloton, tamen li estos pridemandita kiel atestanto.

Litoviaj leĝgardaj organoj ne uzas iujn ajn limigajn rimedoj, tamen ili ne esceptas, ke lia statuso de atestanto en la proceso pri la kraŝo de la ĉasaviadilo povas ŝanĝiĝi. Kiel notas reprezentantoj de enketaj organoj, ĉio dependos de rezultoj de deĉifrado de la "nigraj kestoj". Ne estas konata, kiom da tempo okupos tio.

Pli frue litovia registaro plenumis esploron de sanstato de la pliloto en hospitalo de Kaunas. Dum unua tempo post alteriĝo li estis en ŝoko. Post la esploro medicinistoj konstatis, ke la piloto ne havas traŭmojn, tamen li mem plendas pri doloro en la dorso.