Novaĵoj el Rusio

Sunday, September 04, 2005

Putin: Rusio ne povas garanti sekurecon de siaj civitanoj



La ŝtato ne povas garantii sekurecon de siaj civitanoj en bezonata grado, agnoskis la prezidento de Rusio. Per ĉi tiu deklaro, kiu estis demonstrita per novaĵprogramo "Vesti" de televidkanalo "Rossija", la prezidento komencis la interparolon kun la suferintaj rezulte de la terorisma akto loĝantoj de Beslan.

Laŭ vortoj de Putin, tio okazas eĉ en la plej bonordaj landoj (kiel ekzemplon la prezidento menciis pri antaŭnelongaj terorismaj aktoj en Usono, Hispanio kaj Londono), kaj ne nur en la lando, kiu grande suferadis pro disfalo de Sovet-Unio. "Sed tio ne povas esti pravigo por netaŭga plenumado de siaj oficoj flanke de postenaj personoj",- konkludis la prezidento.

Li avertis la partoprenantojn de la renkonto, ke oni skrupule esploros ĉiujn cirkomstancojn de la terorisma akto en Beslan, kaj konatigos publikon kun rezultoj de la enketo. Kiel informas agentejo "Novosti", Putin promesis respondi je ĉiuj demandoj, kiujn loĝantoj de Beslan adresos al li persone.

Putin klarigis, ke li decidis renkonti kun la loĝantoj de Beslan nur jaron poste la terorisma akto, ĉar li volis, ke estu kolektita sufiĉe obejktiva informo pri enketo pri vico da krimaj procesoj, kiuj estis iniciatitaj post la eventoj en Beslan. Programo "Vesti" ne demonstris plene la renkonton kun la loĝantoj de Beslan, limigite sin per la enkonduka vorto de la prezidento.

Pli frue oni informis, ke la reprezentantinoj de la komitato "Patrinoj de Beslan", kiuj konsentis partopreni en la renkonto kun la prezidento de Rusio, opinias estraron de Norda Osetio kaj tiun de Rusio kulpajn pri tio, ke en Beslan pereis tiom multe da homoj. Ili decidis veni en la Kremlon nur por ke eldiri sian opinion al la prezidento kaj adresi al li demandojn pri la proseco pri la terorisma akto.

Kiel informas radiostacio "Eĥo Moskvi", eksa prezidento de Norda Osetio Aĥsarbek Galazov, same kiel "Patrinoj de Beslan", opinias, ke supraj personoj de la respubliko kaj la rusia estraro devas esti respondecigitaj pro la okazinto.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home