Novaĵoj el Rusio

Tuesday, September 06, 2005

Sergej Ivanov punis la komandantaron de la Pacifika floto pro rusa "hazardo"



Rusia ministro pri defendo Sergej Ivanov respondecigis la komandantaron de la Pacifika floto pri la paneo de la batiskafo AS-28, informas agentejo "Interfaks".

"Ĉi tiu incidento estis kaŭzita ne per teknikaj problemoj, pli precize, ne tiom per teknikaj problemoj, kaj ne per manko de financaj rimedoj, sed per tio, ke kelkaj postenaj personoj de la Pacifika floto kun neglektado rilatis al ĉi tiu operacio, esperante je rusa "hazardo", - diris Ivanov.

Laŭ vortoj de la ministro, ĉiuj postenaj personoj, kulpaj pri la paneo de la batiskafo, estis punitaj. "Kiel mi promesis monaton antaŭ, estis efektivigita skrupula eknetado pri la paneo de la batiskafo, rezulte de kiu oni faris sian takson", - informis Ivanov.

En 5 de septembro nova ĉefkomandanto de la Militmaraj fortoj de Rusio Vladimir Masorin deklaris, ke kaŭzoj de la paneo de la batiskafo estis netaŭga plenumo de sia devo flanke de postenaj personoj kaj rompo de regulo de ekspluatado de la batiskafo flanke de la ŝipanaro. Masorin nomis ĉefa kaŭzo de la paneo agojn de postenaj personoj, kiuj ne ordonis al la ŝipanaro elakviĝi, kiam en la aparato rompiĝis instrumento de ronda observado.

Parolante pri agoj de la submarinistoj, Masorin diris: 'Estis rompoj de reguloj de ekspluatado flanke de la ŝipanaro, sed ni estas tiel feliĉaj, ĉar ili ĉiuj restis vivaj, ke ni ne donis grandan atenton al tio, kvankam ni diris al ili, ke ili faris rompojn". En 4 de septembro fariĝis konata, ke ĉiuj membroj de la ŝipanaro de AS-28 estas dekoraciitaj per ordeno de Kuraĝo.

Laŭ vortoj de la ĉefkomandanto, rezulte de enketado de la paneo de la batiskafo vickomandanto de trupoj kaj fortoj en Nord-Okcidento subadmiralo Aleksandr Zaika estis liberigita de la okupata posteno, kaj al komandanto de la Pacifika floto Viktor Fjodorov oni deklaris malaprobon.

Estro de stabo de la Pacifika floto Konstantin Sidenko, komandanto de trupoj kaj fortoj en Nord-Oriento Viktor Gavrikov kaj estro de Administrejo pri serĉosavaj laboroj kapitano de unua rango Minakov estas avertitaj pri neplena serva respondeco.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home