Novaĵoj el Rusio

Tuesday, September 06, 2005

Su-33 povis fali en okeanon pro rompo de flugaj reguloj



Pro fakto de kraŝo de ĉasaviadilo Su-33 en Atlantiko oni inciatis kriman proceson laŭ artikolo 351 de la Krima kodo de Rusia Federacio (rompo de flugaj reguloj), informas agentejo "Interfaks". Dume la prokurejo ne taksas version pri erero de pilotado kiel ĉefa.

En 5 de septembro dum plenumo de flugo ĉasaviadilo Su-33 ne sukcesis alteriĝi sur ferdekon de peza aviadilportanta krozoŝipo "Admiralo Kuznecov" kaj falis en maron. La piloto sukcesis katapulti sin kaj li ne suferis.

Nuntempe sur la krozoŝipo troviĝas estro de Militaeraj fortoj kaj Aerdefendo de la Militmara floto leŭtenantgeneralo Jurij Antipov, kiu gvidas esploron de la incidento.

Laŭ anticipa datumo, dum la alteriĝo de la aviadilo disŝiriĝis kablo de aerofiniŝilo, post kiam la ĉasaviadilo daŭrigis movadon kaj falis en maron. La piloto katapultis sin jam post kiam Su-33 falis de la ferdeko.

Kiel notas agentejo "Novosti", inter ĉefaj versioj, kiujn esploras la prokurejo, estas teknika difekto de la instalaĵo sur la krozoŝipo.

Oni ne informas, ĉu la prokurejo esploras version pri eraro de la piloto. La afero estas en tio, ke, laŭ instrukcio, en tia situacio la piloto devus peni starti de la ferdeko por ke alteriĝi denove.