Novaĵoj el Rusio

Thursday, September 08, 2005

Traŭmita Jelcin revenas en Moskvon



Unua prezidento de Rusio Boris Jelcon, kiu rompis femuran oston en Italio, revenas en Moskvon. Li ekflugis en la rusian ĉefurbon en privata aviadilo.

Pri tio oni informis en flughaveno de urbo Olbia sur Sardinio. La aviadilo venis en la urbon en 20:30 laŭ moskva tempo. Fonto en rondo de la unua prezidento de Rusio Boris Jelcin pli frue informis al agentejo "Novosti", ke Jelcin rompis la femuran oston rezulte de incidento en Italio. Laŭ informo de okcidentaj amaskomunikiloj, la unua prezidento de Rusio ripozis sur insulo Sardinio.

"Jelcin sentas sin mezbone", - diris la fonto. Agentejo ANSA informis, ke la rompo okazis hejme, kaj la unua prezidento de Rusio devis adresi sin por urĝa medicina helpo. Laŭ informo de la kuracistoj, Jelcin, probable, stumblis kontraŭ io kaj falis. Gardistoj plenumis unuan medicinan helpon al la unua prezidento de Rusio, kaj poste estis vokita brigado de ambulanco.

Kiel oni informis en direktorejo de hospitalo San Giovanni di Dio de urbo Olbia, Jelcin estis veturigita matene en fakon de ambulanco, kiel ortopedisto plenumis esploron kaj konstantis rompon de la femura osto. Tamen, la paciento rifuzis trapasi kuracadon en Italio kaj tuj post la esploro estis veturigita el la hospitalo. Vladimir Putin telefonis al li kaj bondeziris rapidan resaniĝon.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home