Novaĵoj el Rusio

Sunday, September 11, 2005

Unio de dekstraj fortoj kaj Jabloko decidis kuniĝi



Moskva urba organizo de la Unio de dekstraj fortoj faris decidon pri formigo de integra listo de kandidatoj kun partio "Jabloko" en la ekektado en Moskvan urban dumaon. Pri tio en etero de radiostacio "Eĥo Moskvi" informis sabate sekretario pri elektada kaj informa politiko de la federala politika konsilio de la Unio de dekstraj fortoj Ivan Starikov.

Laŭ liaj vortoj, oni unuanime akceptis proponon de partio "Jabloko" pri formigo de integra listo de kandidatoj surbaze de tiu de "Jabloko" en konferenco de Moskva orgazino de Unio de dekstraj fortoj en pasinta nokto. "Estos konsultadoj, sed principa decido jam estas akceptita", - substrekis Starikov.

Li ankaŭ aldonis, ke oni komisiis al politika konsilio de la moskva fako de la Unio prepari al mateno de 12 de septembro "el tri estantaj variantoj unuecan konvencion kun "Jabloko", promulgi ĝin en la politika konsilio kaj poste difini pri personoj". En 24 de septembro Moskva organizo de la Unio enportos ĉi tiun demandon en la kongreson de la Unio.

"Se ni iros sub ŝildo de "Jabloko", do la Unio havas kelkajn eblecojn kaj dezirojn, ke almenaŭ du reprezentantoj de la Unio estu en unua trio de la listo de la partoprenantoj en la elektado en Moskvan dumaon, - diris I.Starikov. - Ni esperas, ke niaj kolegoj el "Jabloko" konsentos pri tio".

Samtempe li substrekis, ke "ne estas demando" pri rifuzo de la Unio de sia propra ŝildo:"Ni konsideras tion, ke en antaŭa elektado en Moskvan dumaon "Jabloko" sufiĉe devancis la Union: ili obtenis pli, ol 10 procentojn, ni obtenis 7. Hodiaŭ kuniĝo estas pli grava, ol malkonsentoj".

Poste en etero de la sama radiostacio elpaŝis dgvidanto de la Unio Nikita Beljiĥ, kiu precizigis, ke fina decido pri la kuniĝo estos farita per la kongreso de la partio.

Elektado en Moskvan urban dumaon okazos en 4 de decembro de jaro 2005. Laŭ la nova Elektada kodo, la elektado estos efektivigita laŭ miksa sistemo: 15 mandatojn ricevos deputitoj, elektitaj laŭ unumandataj distriktoj, kaj 20 mandatojn ricevos tiuj, elektitaj laŭ partiaj listoj.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home