Novaĵoj el Rusio

Wednesday, October 26, 2005

Vitalij Kaloev petis pardonon de gefiloj de la murdita flugkontrolisto de Sky Guide



Rusiano Vitalij Kaloev, akuzata pri murdo de flugkontrolisto de svisia kompanio Sky Guide Peter Nilsen, petis pardonon de liaj gefiloj, informas agentejo "Novosti".

"Pro miaj gefiloj mi petas pardonon de la gefiloj de Nilsen. Tre malfacilas por mi diri, sed mi diras sincere", - diris Kaloev en fino de la juĝa kunsido, kiu komenciĝis en 25 de oktobro en Zuriko.

Dum la unua tago de la juĝa proceso Kaloev respondis je demandoj de la juĝista kolegio, post kiam elpaŝis la prokuroro kaj la defendanto.

La rusiano rifuzis rekte nomi sin kulpa pri murdo de 36jaraĝa Nilsen, kvankam li agnoskis, ke ĉiuj konviktaĵoj indikas, ke ĝuste li faris ĉi tiun krimon. "Laŭ la konviktaĵoj, mi murdis lin. Sed kiel estis la afero en realo, kio estis en mia kapo, mi ne povas diri", - diris li.

Laŭ vortoj de Kaloev, li veturis en Svision nur por ke ricevi pardonojn de reprezentantoj de kompanio Sky Guide koncerne la okazintan pro ilia kulpo aviadkatastrofon super Boden-lago, en kiu pereis la edzino kaj du gefiloj de Kaloev.

La juĝato rakontis, ke li venis al la domo de la flugkontrolisto, por ke montri al li foton de siaj gefiloj. Tamen, laŭ vortoj de Kaloev, Nilsen frapis lian manon, kaj koverto kun la fotoj de la gefiloj falis sur teron. "En miaj okuloj momente malheliĝis. Mi ne kompenis, kion mi faras. Al mi ŝajnis, ke oni turnigis miajn gefilojn en ĉerkoj. Mi ne memoras, ne scias, kion mi faris", - diris li.

La prokuroro, kiu pli frue elpaŝis en la kunsido, postulis kondamni Vitalij Kaloev al 12 jaroj da malliberigo en punlabora malliberejo. Laŭ opinio de la prokuroro, Kaloev anticipe planis murdon de Nilsen.

Siavice, la flanko de defendo petis por la juĝato 3jaran malliberigon en ordinara malliberejo. Svisia advokato de Kaloev Markus Hug insistas, ke la murdo estis farita en stato de afekcio.

Oni atendas, ke la tribunalo faris finan kondamnon al Kaloev jam en 26 de oktobro.

Ĥodorkovskij dankis la potencon pro ekzilo en la "landon de la decembristoj"



En 25 de decembro, kiam pasis du jaroj ekde lia aresto, Miĥail Ĥodorkovskij, deklaris, ke li " estas dankema al la potenco, ĉar oni sendis lin en la landon de politikaj malliberuloj, punlaboranoj, la ekzelitaj decembristoj kaj uraniaj minejoj". Oni informas pri tio sur la paĝaro de la amaskomunikila centro de Ĥodorkovskij.

Marde la eksan ĉefon de YUCOS, kiu nune troviĝas en punkolonio numero 10 apud urbo Krasnokamensk de Ĉitinskaja provinco, vizitis liaj moskvaj advokatoj Anton Drel kaj Albert Mkrtiĉev kaj ankaŭ la edzino Inna Ĥodorkovskaja, al kiu oni permesis tritagan intervidiĝon kun la edzo.

La advokatoj pridiskutis kun la eksa ĉefo de YUCOS apelaciojn pri la kondamno al la inspekta instanco kaj al la Eŭropa tribunalo pri homaj rajtoj. Ili rifuzis komenti detalojn de la renkonto, nur notinte, ke tio estas ne sola vizito de la advokata grupo en Ĉitinskaja provincon. Laŭ vortoj de Mkariĉev, Ĥodorkovskij "fartas bone, stoike spertas ĉiujn malfacilaĵojn" kaj adaptiĝas al troviĝo en la punkolonio.

La defendantoj de Ĥodorkovskij notis, ke ili intencas resti en Krasnokamensk kelk tagojn plu. Dume, kiel informas agentejo "Novosti" por la eksa posedanto de YUCOS en la kolonio oni malfermis bankan konton. Pri tio informis marde vicestro de informo-analitika fako de administrejo de la Federala servo pri plenumo de punoj en Ĉitinskaja provinco Jurij Jakuŝevskij.

La oficisto klarigis, ke oni malfermas tiajn kontojn por ĉiu malliberulo, por ke li havu eblecon aĉeti aldonajn nutraĵojn kaj necesatajn aĵojn en speciala vendejo en la kolonio. Sur bankan konton de Ĥodorkovskij povas veni ĉiaj sumoj, sed li povos uzi ilin nur en limigita kvanto, notis Jakuŝevskij. Li klarigis, ke nunteme la malliberulo rajtas elspezi monate sumon, ne pli grandan ol ĉirkaŭ 2,5 mil rubloj. Post jarduono ĉi tiu sumo povos esti pligrandigita okaze de foresto de reĝim-rompoj.

Thursday, October 20, 2005

Forpasis Aleksandr Jakovlev




PATRO DE LA PERESTROJKO





En 18 de oktobro en Moskvo forpasis en 81jara aĝo konata politika kaj socia aganto Aleksandr Jakovlev. En Internacia fondo "Demokratio", kiu estis kreita per li, oni informis, ke "Aleksandr Nikolaeviĉ forpasis post longa kaj peza malsano". Oni nomis Aleksandr Jakovlev, la plej proskiman kunlaboranton de Miĥail Gorbaĉov, "arkitekto de la perestrojko" kaj "patro de la glastnosto". Li estis unu el la malmultaj, kiu montris necesecon de profundaj kaj iom-post-iomaj reformoj en Rusio, kiun la bolŝevikoj, laŭ lia opinio, senigis de la dudeka jarcento.

Aleksandr Nikolajeviĉ Jakovlev naskiĝis en 2 de decembro de jaro 1923 en vilaĝo Korolevo de Jaroslavskaja provinco. En jaro 1941 li venis sur la fronton kaj batalis ĝis jaro 1943 en trupunuoj de marinfanterio. Jakovlev ricevis postenon de plotona komandanto sed poste peza vundiĝo sur Volĥovskij fronto li estis eksigita en la rezervon. En jaro 1943 li aliĝis al la Komunista partio de Sovet-Unio. En jaro 1946 li finis historian fakultaton de Jaroslavskij ŝtata pedagogia instituto kaj komencis labori en Jaroslavskij provinckomitato de KPSU. Tie li dekomence okupiĝis pri ĵurnalista agado, kaj poste administris fakon de mezaj kaj altaj lernejoj. En jaro 1953 Jakovlev komencis labori en aparato de la Centra Komitato de KPSU kiel instrukcisto en fako pri lernejoj.

De jaro 1956 ĝis jaro 1959 Jakovlev studis en aspirantejo en katedro pri internacia komunista kaj laborista movado en Akademio de sociaj sciencoj ĉe la Centra Komitato de KPSU, kaj en jaroj 1958-1959 li trapasis staĝon en Columbia-universitato en Usono. Reveninte, li daŭrigis laboron en CK KPSU kaj en jaro 1965 fariĝis ĉefasistanto de administranto de fako pri propagando, kaj de jaro 1969 ĝis jaro 1973 li okupis postenon de administranto de ĉi tiu fako. Samtempe Jakovlev kandidatiĝis (jaro 1960) kaj doktoriĝis (jaro 1967). La ambaŭ disertaĵoj estis pri historiografio de eksterpolitikaj doktrinoj de Usono. En jaro 1969 li fariĝis profesoro.

En novembro de jaro 1972 Jakovlev publikigis en "Literaturnaja gazeta" artikolon "Kontraŭ la antihistorismo", en kiu li kritikis ideologion de la grupo da nacionalismaj patriotoj, kiu ariĝis ĉirkaŭ literaturaj revuoj "Oktjabrj" kaj "Molodaja gvardija". Post la publikigo laŭ decido de la Sekretarejo kaj la Politika buroo de KPSU li estis sendita en Kanadon kiel ambasadoro, kie li loĝis dum 10 jaroj. Jakovlev revenis en Moskvon en jaro 1983 post vizito de sekretario de CK KPSU Miĥail Gorbaĉov en Kanadon. Li ekestris Instituton de tutmonda ekonomiko kaj internaciaj rilatoj de la Akademio de sciencoj de USSR. Sub gvidato de Jakovlev oni kunmetis raporton al CK KPSU pri laŭceleco krei en la lando entreprenojn kun partopreno de eksterlanda kapitalo kaj raporto al Ŝtata plana komisiono pri venonta ekonomika krizo kaj kreskanta malprogreso de USSR kompare kun la ocidentaj landoj.

En jaro 1985 Jakovlev denove okupis postenon de administranto de fako pri propagando de CK KPSU. Al tiu tempo li jam dum jaro estis deputito de la Supra Konsilio de USSR. Laŭ propono de Jakovlev oni nomunis redaktorojn de multaj gazetoj kaj revuoj, kiuj havis gravan rolon en la tempo de la perestrojko. En jaro 1986 Jakovlev fariĝis membro de CK KPSU, sekretario de CK pri ideologio, informo kaj kulturo, kaj en kunsido de CK en junio de jaro 1987 li estis elektita membro de la Politika buroo. En jaro 1988 klariĝis kontraŭstaro inter Jakovlev kaj subtenantoj de alia sekretario de CK Jegor Ligaĉov, kaj tio rezultigis redistribuon de respondecoj en la Centra Komitato. Jakovlev estis nomumita prezidanto de Komisiono de CK KPSU pri internacia politiko, kio ne malhelpis lin aktive partopreni en publikigo de verkoj de Nabokov, Solĵenicyn, Anatolij Rybakov, Anatolij Pristavkin, Vladimir Dudincev, demonstro de ĉirkaŭ 30 filmoj, malpermesitaj antaŭe.

En printempo de jaro 1989 Jakovlev estis elektia popola deputito de USSR de KPSU kaj en decembro de sama jaro en Dua kongreso de popolaj deputitoj de USSR li faris raporton pri konsekvencoj de la Pakto pri neatako inter USSR kaj Germanio en jaro 1939 kaj pri tiuj de la sekretaj protokoloj, aldonitaj al ĝi. Post dua voĉdonado la kongreso akceptis rezolucon, kiu unuafoje agnoskis ekziston de la sekretaj protokoloj de la pakto (originaloj de la dokumentoj estis trovitaj nur en aŭtumo de jaro 1992) kaj kondamnis subskribon de ili.

Ekde marto de jaro 1990 ĝis januaro de jaro 1991 Jakovlev estis membro de la Prezidenta konsilio de USSR. Sekvatage post nomuno sur ĉi tiun postenon li peticiis pri eliro el konsisto de la Politika buroo kaj lasis postenon de sekretario de CK. Samjare li fariĝis efektiva membro de la Akademio de sciencoj de USSR pri Fako de problemoj de la tutmonda ekonomiko kaj internaciaj rilatoj. Post malorganizo de la Prezidenta konsilio en januaro de jaro 1991 Jakovlev estis nomumita konsilisto de la Prezidento de USSR pri specialaj komisioj.

Troviĝante sur ĉi tiu posteno, en 18 de aprilo de jaro 1991 li sendis leteron al la prezidento Gorbaĉov, en kiu li avertis pri minaco de ŝtata renverso. En 1 de julio Jakovlev kune kun Arkadij Volskij, Gavriil Popov, Anatolij Sobĉak, Eduard Ŝevarnadze, Nikolaj Petrakov, Ivan Silajev kaj Stanislav Ŝatalin subskribis proklamon pri kreo de Movado de demokratiaj reformoj. La nomo de la movado estis proponita per Aleksandr Jakovlev, kiu ankaŭ aliĝis al ĝia Politika konsilio. Em 29 de julio Jakovlev demisiis de la posteno de prezidenta konsilisto kaj en 15 de aŭgusto, 4 tagoj antaŭ la puĉo, Centra Kontrola komisiono de KPSU rekomencis eksigi Jakovlev el la partio pro agoj, direktitaj al skismo de KPSU. Sekvatage Jakovlev deklaris pri eliro el la komunista partio.

Du diurnojn antaŭ komenco de la aŭgusta puĉo de jaro 1991 Jakovlev publike deklaris pri neevitebleco de renverso. Dum la eventoj de 19-21 de aŭgusto li elpaŝis sur mitingoj ĉe la kosntruaĵo de Moskva Soveto, sur Lubjanka [ĉe kosntruaĵo de KGB] kaj ĉe konstruaĵo de la registaro de Rusia Federacio. Jakovlev subtenis la efektivan registaron kaj kritikis la puĉanojn, nominte iliajn agojn bolŝevisma kontraŭrevolucio. Monaton post la puĉo li estis nomunita membro de Politika konsultada konsilio ĉe la Prezidento de USSR. Jakovelv daŭrigis agadon enkadre de kreita antaŭ la puĉo Movado de demokratiaj reformoj - en decembro de jaro 1991 li estis elektita unu el ĝiaj kunprezidantoj. En 23 de decembro en la Kremlo okazis renkontiĝo, dum kiu prezidento de USSR Miĥail Gorbaĉov formale transdonis potencon al prezidento de Rusio Boris Jelcin. Inter la ĉeestantoj estis ankaŭ Aleksandr Jakovlev.

Post likvido de Sovet-Unio Jakovlev ekde januaro de jaro 1992 okupis postenon de vicprezidanto de Fondo de socie-ekonomikaj kaj politologiaj studadoj ("Gorbaĉov-Fondo"), kaj en fino de sama jaro li estis nomumita prezidanto de Komisiono pri repravigo de viktimoj de la politikaj reprezalioj, kies agado daŭras ĝis nun. Jakovlev gvidis analogian komisionon ankoraŭ estante membro de la Politika buroo de CK KPSU, tamen en tiu tempo ĝia laboro estis limigita per esploro de la politikaj procesoj de 1930aj-1950aj jaroj. Nune mandato de la komisiono disvastiĝis al la tuta periodo de la soveta potenco. Dum laboro de la ambaŭ komisionoj oni repravigis pli, ol kvar milionojn da homoj.

Krom socie-politika agado en 1990aj jaroj Jakovlev ankaŭ okupiĝis pri ĵurnalistiko. Li faris unuajn siajn paŝojn en ĉi tiu sfero ankoraŭ en fino de 1940aj jaroj en gazeto de Jaroslavskaja provinco "Severnij raboĉij". En jaroj 1966-1973 li estis membro de redaktora kolegio de revuo "Kommunist". En jaro 1993 Jakovlev per prezidenta ordono estis nomumita estro de Federala servo pri televido kaj radiodisaŭdigo kaj estro de Ŝtata televidradiakompanio "Ostankino". Li rememoris:"Kiam mi venis al la televido en decembro de jaro 1993 post la fiaska por demokratio baloto [baloto en la unuan Ŝtatan Dumaon], mi ekvolis liberigi la televidon de vulgareco". En februaro de jaro 1995 Jakovlev fariĝis prezidanto de direktora konsilio de Publika rusia televido. Post tri jaroj en kunveno de ĝiaj akciuloj li estis promulgita honora prezidanto de la direktora konsilio.

Ĝis la plej lasta tempo Aleksandr Jakovelv gvidis Internacian fondon "Demokratio" (Fondo de Aleksandr N. Jakovlev), kiu estis kreita en jaro 1993 kiel bonfaranta, neŝtata kaj nekomerca organizo. Krome, Jakovlev estis prezidanto de Publika konsilio de gazeto "Kultura" kaj kunprezidanto de Kongreso de inteligencio de Rusio kaj ankaŭ gvidis Internacian fondon de korfavoro kaj sano kaj Klubon "Leonardo". Jakovlev ankaŭ estis en konsisto de Observanta konsilio de gazeto "Moskovskije novosti", kiu malorganiziĝis rezulte de konflikto kun la nova ĉerfedaktoro de la gazeto Jevgenij Kiselov. Jakovlev havis titolon de akademiano de la Rusia akademio de sciencoj, havis rangojn de honora doktoro de Durham-universitato kaj Exeter-universitato (Britio), universitato Soka (Japanio).

Dum sia vivo Jakovlev publikigs pli ol 25 librojn, ttradukitajn en anglan, japanan, francan, ĉinan, germanan, hispanan kaj aliajn lingvojn. Eblas inter ili nomi "De Truman ĝis Reagan. Doktrinoj kaj realoj de la nuklea epoko" (1985) kaj ankaŭ eldonitajn post la perestrojko "Realismo estas tero de la perestrojko" (1990), "Suferoj legi la estadon" (1991), "Antaŭparolo. Falego. Postparolo" (1992), "La maldolĉa kaliko"(1994) , "Balzamo taŭgu por relikvo" (1995), "Konceptado" (1998), "Krucsemado" (1999), memoraĵoj "Profundejo de la memoro" (2000). Krome, Jakovlev estas aŭtoro de dekoj da artikoloj, en kiuj li analizas teoriajn kaj praktikajn aspektojn de la reformoj en USSR kaj la postperestrojka Rusio.

Aleksandr Jakovlev estis politiksito kun profunda, filozofa pensado. Esplorante konkretajn politikajn procesojn de la nuntempa Rusio, li ĉiam serĉis komencajn kaŭzojn de la fenomenoj kaj antaŭdiris iliajn konsekvencojn. Speciale, li asertis, ke ne estas korekte atribui la tutan malbonon al la "gvidantoj" de la sovetia sistemo, ĉar ili estas idoj de la carisma epoko, "kun siaj monoideologio, monopotenco kaj monoposedaĵo".

Jakovlev difinis la perestrojkon jene:"Tio estas spontenee maturiĝinta en profundo de la socio strebado finigi la senleĝecon kaj senmoralecon de la krima socia ordo favore al kreanta fundamento - spirita kaj materia" Malsimile al aliaj "patroj" de la perestrojko li dekomence komprenis, ke necesas ne nur modernigo de la ekzistintaj politika, ekonomika kaj socia sistemoj, kiu fifine ne sukcesis. En la perestrojko Jakovlev vidis eblecon krei "principe malsimilaj al la antaŭaj fundamentojn de la socia vivo".

La socian eksplodon, ku sekvis la perestrojkon, li klarigis per tio, ke por "normala homa disvolviĝo" ne estis sufiĉe da "racio kaj kulturo". Laŭ liaj vortoj, post "iluzia disvolviĝo" ĉiam venas simila pago laŭ leĝoj de la historio. Ŝajne, ĝuste ĉi tiu kompreno de la historiaj procesoj helpis al Jakovlev kompeni neeviteblecon de la puĉo en aŭgusto de jaro 1991. En unu el intervjuoj li konfesis, ke li havis neniujn faktojn, li nur sentis proksimiĝantan minacon. Tamen, malgraŭ Jakovlev ne aprobis konkretajn decidojn de Gorbaĉov, lia nomo por plimulto da homoj estas tutegale ligita kun la krizo de USSR en fino de 1980aj jaroj.

Post la aŭgusta puĉo, kiun Jakovlev firme kritikis, li fakte lasis la politikon. Ŝanĝoj, okazintaj en Rusio, malĝojigis lin. Li ne evitis firmajn esprimojn, kritikante la nuntempan politikan sistemon. Ekzemple, li asertis, ke "nia oficistaro ĝis nun revas pri aŭtoritara reĝimo, plifirmigo de sia propra potenco kaj malamas la popolon per la tuta animo". Ankoraŭ en jaro 2001 Jakovlev deklaris, ke en Rusio forestas malfermita, civila socio, kaj tio estas ligita, laŭ lia opinio, kun ĉeesto de homoj "el la estinto" en la potenco. Enirante en la novan jarcenton, Jakvolev ekvidis Rusion "malrica, kun kaduka ekonomiko, savaĝa socia stato, anarkia libereco en politiko". Tamen la ideologo de la perestrojko ĝis fino ne lasis certecon pri "libera estonto" de Rusio, kiam "homo estos liberigita de sufoka arbitro de burokrato, de lies nesatigebla soifo pri potenco kaj mono".

Jekaterina Rogoĵnikova

Friday, October 14, 2005

Neniu bandano sukcesi lasi Nalĉik



Neniu el la bandanoj, atakintaj Nalĉik, lasis la urbon. Kiel informas agentejo "Novosti", pri tio diris estrino de amaskomunikila servo de la Ministerio pri internaj areroj de Kabardio-Balkario Marina Kjasina. Laŭ ŝiaj vortoj, en la urbo oni nune efektivigas operacion de "purigo".

"La leĝgardaj organoj serĉas helpantojn de la bandanoj, kiuj, eble troviĝas en la urbo. Oni esploras iliajn ligojn, kiuj iras eksteren limoj de la respubliko. Entute, la operacio en la urbo iras al fino", - notis ŝi.

La reprezentantino de la Ministerio pri internaj aferoj konfirmis, ke dum la batalo estis likviditaj ĉirkaŭ 70 da bandanoj. Kjasina substrekis, ke la bandanoj ne sukcesis kapti armilon aŭ trabati sin el la kordono. Laŭ ŝia opinio, tio ebliĝis, speciale, dank' al la loka loĝantaro, kiu aktive subtenis agojn de la leĝgardaj organoj.

"Homoj informis pri rimarkitaj per ili bandanoj, kaj oni tuj uzis rimedojn por ilia blokado kaj likvido", - diris la estrino de amaskomunikila servo.

Nombro da pereintaj milicanoj kaj civilaj loĝantoj restas antaŭa - 12 anoj de la milico kaj 12 civilaj personoj, notis Kjasina, kaj precizan nombron da vunditoj oni daŭras klarigi.

Ni memorigu, ke matene en 13 de oktobo la ĉefurbon de Kabardio-Balkario - urbon Nalĉik - atakis bandanoj, kies nombro estis, laŭ diversa datumo, de 100 ĝis 300 homoj. Ili penis samtempe kapti konstruaĵojn de la Ministerio pri internaj aferoj, de la Federala servo pri sekureco, de tri distriktaj fakoj de milico kaj vicon da aliaj objektoj.

Laŭ vortoj de asistanto de Ĝenerala prokuroro Vladimir Kolesnikov, dum diurno estis likviditaj 72 bandanoj, kaj 27 estis arestitaj.

Nombro da pereintaj anoj de la leĝgardaj organoj estas por nuna momento 26 homoj. Speciale, en batalo kontraŭ la bandanoj pereis almenaŭ 19 milicanoj, du anoj de la internaj trupoj, tri anoj de la respublika administrejo de la Federala servo pri sekureco, unu ano de administrejo de la Federala servo pri plenumo de punoj kaj unu armeano de Nalĉika limgarda taĉmento.

Krome, estas vunditaj 43 milicanoj, ok armeanoj de la internaj trupoj, ses anoj de la administrejo de la Federala servo pri sekureco, unu ano de la Federala servo pri plenumo de punoj kaj unu limgardisto - entute 59 homoj.

Nombro da la viktimoj inter la civila loĝantaro estas de 14 ĝis 24 pereintoj kaj de 100 ĝis 120 vunditoj.

Thursday, October 13, 2005

En la atako al Nalĉik partoprenis ĉirkaŭ 300 bandanoj



13.10.2005, 13:11:52

Laŭ anticipa datumo, en la atako al Nalĉik partoprenis ĉirkaŭ 300 bandanoj. Pri tio oni informis en administrejo de la Federala servo pri sekureco en Kabardio-Balkario, kiel raportas agentejo "Novosti", notinte, ke preciza nombro da ili ankoraŭ ne estas konata.

Pli frue en respublika Ministerio pri internaj aferoj oni informis, ke en la atako povis partopreni ĝis dek da moviĝemaj gurpoj de bandanoj kun komuna nombro ĉirkaŭ 60 homoj, notinte ankaŭ, ke nombro da la bandanoj povas esti multe pli granda.

Laŭ alia datumo, ricevita en aparato de la prezidento de Kabardio-Balkario, la urbon atakis ĉirkaŭ 200 bandanoj. Pri tio diris la agentejo "Interfaks" deputito de la respubliko Zaurbi Naĥuŝev, komunikinte telefone kun la respublika potenco.

Kiel informis deĝoranto pri la administrejo de la Fiderala servo pri sekureco, dum atako al la konstruaĵo de ĉi tiu servo pereis unu kaj estis vunditaj sep anoj de la servo. Nuntempe apud la kosntruaĵo embuskas bandanoj, kiujn la leĝgardaj organoj penas likvidi.

Laŭ lasta datumo perdoj inter la bandanoj estas 50 homoj, kiel oni informis en etero de la televidkanalo NTV.

Laŭ datumo de agentejo ITAR-TASS, pereis almenaŭ 12 civilaj loĝantoj. Radiostacio "Eĥo Moskvi" pli frue informis, ke en hospitalojn de la urbo trafis pli, ol 40 da loĝantoj, 20 homoj pereis. Samtempe la prokurejo de Kabardio-Balkario asertas, ke inter la civila loĝantaro estas suferintaj, sed ne estas pereintoj.

Dume "Eĥo Moskvi" informas, ke en frua mateo apud Nalĉik estis blokadita grupo el 10 bandanoj, kiu efektivigis armitan reziston. En la batalo pereis tri bandanoj kaj unu milicano. En la Ministerio pri internaj aferoj oni ne esceptas, ke pafante la konstruaĵojn de la milico kaj la Federala servo pri sekureco, la atakintoj penis detiri fortojn de la leĝgardaj organoj kaj ebligi al la blokaditaj bandanoj foriri.

Bandanoj, enirintaj en Nalĉik, atais samtempe ĉiujn leĝgardajn instituciojn de la urbo



13.10.2005, 11:06:37

Taĉmentoj de bandanoj, kiuj eniris en Nalĉik matene en 13 de oktobro, samtempe atakis ĉiujn leĝgardajn instirtuciojn de la urbo. Kiel informis al agentejo "Interfaks" fornto en la leĝgardaj organoj, de 9 ĝis 10 horoj matene oni atakis la flughavenon, armean formacion, militan komisarejon, konstruaĵojn de la Federala servo pri sekureco kaj de la Ministerio pri internaj aferoj. Krome, la bandanoj atakis porĉasistan vendejon "Arsernal" en centro de la urbo.

Estas konata, ke oni atakis tri urbajn administrejojn pri internaj aferoj. Ĉe unua administrejo en areo de Gornaja, laŭ kelkaj datumoj, milicanoj sukcesis rebati atakon de la bandanoj. Apud dua administrejo, kiu situas en centro de la urbo, ankoraŭ daŭras interpafado, sed jam ne tiel intense. Kaj apud konstruaĵo de trau administrejo en areo de Iskoĵ, en momento de skrbado de la notiso okazis intenca batalo. Oni aŭdas tie mitraletan pafadon kaj eksplodojn de grenadoj.

Fonto en leĝgardaj strukturoj sur Norda Kaŭkazo informis la agentejo ITAR-TASS, ke atako al konstruaĵoj de la Federala servo pri sekureco kaj la Ministerio pri internaj aferoj estis rebatita, la atakintoj dissemiĝis. Laŭ anticipa datumo, atakon de la bandanoj al la flughaveno oni ankaŭ sukcesis rebati. La milita komisarejo de la respubliko efektivigas cirklan defendon. Laŭ lasta datumo, la bandanoj penas kapti aŭtojn kaj trabati sin el la urbo.

Kiel oni informis al ĵurnalistoj en administrejo de la ĉefurbo de Kabardio-Balkario, konstruaĵo de 2a fako de milico estis eksplodita. Ĉe la centra bazaro okazas intenca pafado, en kelkaj urbaj distriktoj okazas eksplodoj, aperas spontaneaj interpafadoj. Urba transporto en Nalĉik ne funkcias, komunikado funkcias nestabile.

Estas viktimoj inter civila loĝantaro, preciza nombro da ili ankoraŭ ne estas konata.

Laŭ kelkaj datumoj, en la urbo brulas du konstruaĵoj - en prospekto de Ŝogencukov en centro de la urbo, kaj en areo de Gornaja. Por klarigo de la siuacio en la urbo kunsidas la Konsilio de sekureco de la respubliko.

Sunday, October 09, 2005

La Rusia kosma agentejo: lanĉoj de raketoj "Rokot" estas abolitaj



Lanĉoj de portoraketoj "Rokot" estas abolitaj ĝis klarigo de kaŭzoj de la hodiaŭa paneo, informis vicestro de la Rusia kosma agentejo Viktor Reŝimevskij.

Laŭ anticipa analizo, pro paneo de direktsistemo ne okazis apartiĝo de kapa parto de la raketo, diris V.Remiŝevskij, notinte, ke "surteraj servoj funkciis korekte", kiel informas radiostacio "Eĥo Moskvi".

Pli frue Rusia kosma agentejo oficiale konfirmis, ke eŭropa kosma aparato CyoSat, lanĉita hodiaŭ de kosmodromo Pleseck per rusia portoraketo "Rokot" ne eliris sur la orbiton, detruiĝis en la flugo kaj falis en okeanon. Kiel oni informis, flugo de la aparato okazis ne laŭ la definita ciklogramo.

Ni memorigu, ke la aparato CryoSat kun maso 750 kg, kreita per kompanio Astrium GmbH, estas unua kosma aparato de la serio da malgrandaj sciencaj sputnikoj de la Eŭropa kosma agentejo (ESA), destinitaj por esplorado de la Tero. Ĉefa tasko de la sputniko CryoSat estas plenumi altprecizajn mezuradojn de dikeco de surtera kaj surokeana glacio dum tri jaroj. Neceseco de tiaj esploradoj estas ligita kun la globala varmiĝo, pri kiu areo kaj dikeco de la glacia kovraĵo de la Tero sufiĉe malgrandiĝis. Oni planas, ke CryoSat rotacios ĉirkaŭ la Tero sur polara orbito sur alto 720 km kaj pere radara instalaĵo mezurados areon kaj dikecon de la glacia kovraĵo de firmaĵo, maroj kaj okeanoj, taksante dikecon de glacio kun precizeco ĝis 1-3 sm.

Friday, October 07, 2005

Ĥodorkovskij gratulis Putin pro naskiĝtago



En 7 de oktobro prezidento de Rusio Vladimir Putin festas sian 53an naskiĝtagon. Vendrede gazeto "Kommersant" publikigis gratulon al la prezidento de la eksa ĉefo de YUCOS Miĥail Ĥodorkovskij.

"Estimata Vladimir Vladimiroviĉ! Bedaŭrinde, nune mi pro konataj la vi kaŭzoj ne havas eblecon gratuli vin persone, kaj pro tio mi uzis helpon de gazeto "Kommersant". Estas homoj, kiuj scipovas profesie diri pri viaj dignoj. Mi estas ĉi-sence laiko, diletanto. Kaj pro tio mi diros tion, kion mi pensas vere", - estas dirita en la gratulo.

"Vi estas tre kuraĝa homo, ĉar vi konsentis, estante subkolonelo, okupi postenon de pli, ol marŝala rango. Vi estas tre prospera gvidanto, kiu sukcesis savi kaj konservi ĉefan posedaĵon de la moderna Rusio - altajn kostojn de nafto. Vi etas bonega amiko kaj partnero: vi ne domaĝis eĉ vian reputacion por viaj kamaradoj, kiuj detruis YUCOS, kiu estis ankoraŭ antaŭnelonge la plej granda nafta kompanio de la lando", - notas Ĥodorkovskij.

"Vi estas homo malavara kaj evidenta ŝatanta futbalon", - aldonas la aŭtoro de la gratulo.

Fine la eksa ĉefo de YUCOS adresis sin al Vladimir Putin kun bondeziroj:"Nune vi havas preskaŭ ĉion. Kaj mi volas bondeziri al vi tion malmultan, kion vi ne havas: liberon kaj trankvilon. Vi ekposedos ilin, kiam laŭ la Konstitucio de Rusio vi lasos ĉi tiun sendankan prezidentan postenon. Povas esti, ni renkontiĝos baldaŭ. Mi gratulas vin pro la naskiĝtago!", - diras Miĥail Ĥodorkovskij.

Tuesday, October 04, 2005

Viktor Ŝenderoviĉ balotiĝos en Dumaon de Universitetskij distrikto



Konata satiristo kaj ĵurnalisto Viktor Ŝenderoviĉ deklaris pri sia intenco balotiĝi en Ŝtatan Dumaon en 201a Universitetskij balota distrikto de Moskvo. Laŭ liaj vortoj, la lastaj balotadoj en unumandataj distriktoj estas lasta ŝanco por la popolo memorigi al la potenco pri si per civiliza maniero, informas interreta eldonaĵo "Ĉiutaga ĵurnalo".

Ŝenderoviĉ notis, ke li balotiĝos por ke ebligi al milionduono da elektantoj de la 201a distrikto esprimi sian rilaton al la farso, en kiun la potenco transformigis la parlamenton kaj la proceduron de balotoj.

La ĵurnalisto ankaŭ memorigis, ke pli frue Miĥail Ĥodorkovskij intencis balotiĝi en ĉi tiu distrikto, kaj por li, laŭ datumo de sociologia organizo "Levada-centro", eblis voĉdoni pli, ol triono da la elektantoj.

Ŝenderoviĉ substrekis, ke li ne intencas transformiĝi en politiksiton, kaj lia dumonata balotkampajno estos publika eksperimento de la libera ĵurnalisto. Ni notu, ke Viktor Ŝenderoviĉ estas membro de konsilio de la "Komitato-2008. Libera elekto.", gvidata per Garri Kasparov.

La aldonaj balotoj en Ŝtatan Dumaon okazos en 4 de decembro, kaj 4 de oktobro estas lasta tago, kiam oni povas prezenti necesatajn dokumentojn en la elektan komisionon.

Pli frue, en lundo, 3 de oktobro, la Centra elekta komisiono de Rusio promulgis kandidatojn en deputitoj de Ŝtata Dumao de partioj "Unueca Rusio" kaj "Patrolando", kiuj estos enregistritaj en bultenoj en Universitetskij distrikto de Moskvo.

Kion oni informas en paĝaro de televida novaĵ-programo "Vesti", oni balotigas kinoreĝisoron Stanislav Govoruĥin de partio "Unueca Rusio", kaj de partio "Patrolando" oni balotigas membron de la partia politika konsilantaro Sergej Danilenko.

Estro de la Centra elekta komisiono Aleksandr Veŝnjakov memorigis, ke kandidato de "Unueca Rusio" ne bezonas kolekti subskribojn de elektantoj por registriĝo, ĉar ĉi tiu partio estas en konsisto de Dumao.

Dume Marija Gajdar, filino de Jegor Gajdar [rusia ĉefministro en jaroj 1991-1992, unu el aŭtoroj de tiamaj ekonomikaj reformoj] deklaris pri sia intenco balotiĝi en la 201a distrikto. Laŭ ŝiaj vortoj, ŝin pretas apogi partioj Unio de dekstraj fortoj kaj "Jabloko", sed fina decido pri tio ankoraŭ ne ekzistas, informas agentejo "Novosti" [laŭ pli malfrua informo, Marija Gajdar rifuzis de balotiĝo por subteni kandidatecon de Ŝenderoviĉ].

En la distrikta elekta komisiono oni konfirmis, ke Marija Gajdar informis pri sia intenco balotiĝi en la aldonaj balotadoj en Dumaon surbaze de memkandidatiĝo. "Nune ŝi devas ekhavi bankan konton, kaj poste ŝi devos prezenti subskribojn de elektantoj aŭ doni monan gaĝon", - oni notis en la komisiono.

Laŭ vortoj de komisiona membro, al nuna momento 29 homoj informis la komisionon pri sia intenco kandidatiĝi en la balotado en Ŝtatan Dumaon en 201a Universitetskij distrikto.