Novaĵoj el Rusio

Wednesday, October 26, 2005

Ĥodorkovskij dankis la potencon pro ekzilo en la "landon de la decembristoj"



En 25 de decembro, kiam pasis du jaroj ekde lia aresto, Miĥail Ĥodorkovskij, deklaris, ke li " estas dankema al la potenco, ĉar oni sendis lin en la landon de politikaj malliberuloj, punlaboranoj, la ekzelitaj decembristoj kaj uraniaj minejoj". Oni informas pri tio sur la paĝaro de la amaskomunikila centro de Ĥodorkovskij.

Marde la eksan ĉefon de YUCOS, kiu nune troviĝas en punkolonio numero 10 apud urbo Krasnokamensk de Ĉitinskaja provinco, vizitis liaj moskvaj advokatoj Anton Drel kaj Albert Mkrtiĉev kaj ankaŭ la edzino Inna Ĥodorkovskaja, al kiu oni permesis tritagan intervidiĝon kun la edzo.

La advokatoj pridiskutis kun la eksa ĉefo de YUCOS apelaciojn pri la kondamno al la inspekta instanco kaj al la Eŭropa tribunalo pri homaj rajtoj. Ili rifuzis komenti detalojn de la renkonto, nur notinte, ke tio estas ne sola vizito de la advokata grupo en Ĉitinskaja provincon. Laŭ vortoj de Mkariĉev, Ĥodorkovskij "fartas bone, stoike spertas ĉiujn malfacilaĵojn" kaj adaptiĝas al troviĝo en la punkolonio.

La defendantoj de Ĥodorkovskij notis, ke ili intencas resti en Krasnokamensk kelk tagojn plu. Dume, kiel informas agentejo "Novosti" por la eksa posedanto de YUCOS en la kolonio oni malfermis bankan konton. Pri tio informis marde vicestro de informo-analitika fako de administrejo de la Federala servo pri plenumo de punoj en Ĉitinskaja provinco Jurij Jakuŝevskij.

La oficisto klarigis, ke oni malfermas tiajn kontojn por ĉiu malliberulo, por ke li havu eblecon aĉeti aldonajn nutraĵojn kaj necesatajn aĵojn en speciala vendejo en la kolonio. Sur bankan konton de Ĥodorkovskij povas veni ĉiaj sumoj, sed li povos uzi ilin nur en limigita kvanto, notis Jakuŝevskij. Li klarigis, ke nunteme la malliberulo rajtas elspezi monate sumon, ne pli grandan ol ĉirkaŭ 2,5 mil rubloj. Post jarduono ĉi tiu sumo povos esti pligrandigita okaze de foresto de reĝim-rompoj.