Novaĵoj el Rusio

Tuesday, October 04, 2005

Viktor Ŝenderoviĉ balotiĝos en Dumaon de Universitetskij distrikto



Konata satiristo kaj ĵurnalisto Viktor Ŝenderoviĉ deklaris pri sia intenco balotiĝi en Ŝtatan Dumaon en 201a Universitetskij balota distrikto de Moskvo. Laŭ liaj vortoj, la lastaj balotadoj en unumandataj distriktoj estas lasta ŝanco por la popolo memorigi al la potenco pri si per civiliza maniero, informas interreta eldonaĵo "Ĉiutaga ĵurnalo".

Ŝenderoviĉ notis, ke li balotiĝos por ke ebligi al milionduono da elektantoj de la 201a distrikto esprimi sian rilaton al la farso, en kiun la potenco transformigis la parlamenton kaj la proceduron de balotoj.

La ĵurnalisto ankaŭ memorigis, ke pli frue Miĥail Ĥodorkovskij intencis balotiĝi en ĉi tiu distrikto, kaj por li, laŭ datumo de sociologia organizo "Levada-centro", eblis voĉdoni pli, ol triono da la elektantoj.

Ŝenderoviĉ substrekis, ke li ne intencas transformiĝi en politiksiton, kaj lia dumonata balotkampajno estos publika eksperimento de la libera ĵurnalisto. Ni notu, ke Viktor Ŝenderoviĉ estas membro de konsilio de la "Komitato-2008. Libera elekto.", gvidata per Garri Kasparov.

La aldonaj balotoj en Ŝtatan Dumaon okazos en 4 de decembro, kaj 4 de oktobro estas lasta tago, kiam oni povas prezenti necesatajn dokumentojn en la elektan komisionon.

Pli frue, en lundo, 3 de oktobro, la Centra elekta komisiono de Rusio promulgis kandidatojn en deputitoj de Ŝtata Dumao de partioj "Unueca Rusio" kaj "Patrolando", kiuj estos enregistritaj en bultenoj en Universitetskij distrikto de Moskvo.

Kion oni informas en paĝaro de televida novaĵ-programo "Vesti", oni balotigas kinoreĝisoron Stanislav Govoruĥin de partio "Unueca Rusio", kaj de partio "Patrolando" oni balotigas membron de la partia politika konsilantaro Sergej Danilenko.

Estro de la Centra elekta komisiono Aleksandr Veŝnjakov memorigis, ke kandidato de "Unueca Rusio" ne bezonas kolekti subskribojn de elektantoj por registriĝo, ĉar ĉi tiu partio estas en konsisto de Dumao.

Dume Marija Gajdar, filino de Jegor Gajdar [rusia ĉefministro en jaroj 1991-1992, unu el aŭtoroj de tiamaj ekonomikaj reformoj] deklaris pri sia intenco balotiĝi en la 201a distrikto. Laŭ ŝiaj vortoj, ŝin pretas apogi partioj Unio de dekstraj fortoj kaj "Jabloko", sed fina decido pri tio ankoraŭ ne ekzistas, informas agentejo "Novosti" [laŭ pli malfrua informo, Marija Gajdar rifuzis de balotiĝo por subteni kandidatecon de Ŝenderoviĉ].

En la distrikta elekta komisiono oni konfirmis, ke Marija Gajdar informis pri sia intenco balotiĝi en la aldonaj balotadoj en Dumaon surbaze de memkandidatiĝo. "Nune ŝi devas ekhavi bankan konton, kaj poste ŝi devos prezenti subskribojn de elektantoj aŭ doni monan gaĝon", - oni notis en la komisiono.

Laŭ vortoj de komisiona membro, al nuna momento 29 homoj informis la komisionon pri sia intenco kandidatiĝi en la balotado en Ŝtatan Dumaon en 201a Universitetskij distrikto.

2 Comments:

  • At 7:09 PM, Blogger William said…

    This comment has been removed by a blog administrator.

     
  • At 7:09 PM, Blogger moomoo said…

    This comment has been removed by a blog administrator.

     

Post a Comment

<< Home