Novaĵoj el Rusio

Friday, November 25, 2005

Loĝantoj de Ĥabarovks urĝe aĉetas trinkan akvon en vendejoj



Loĝantoj de Ĥabarovsk, maltrankviligitaj per informo pri proskimiĝo al Amuro venenaĵoj, trafintaj en ĝian alfluanton, aĉetas en vendejoj trinkan akvon. Kiel informas agentejo "Novosti", en multaj vendejoj kostoj de akvo jam leviĝis. Kelkaj kompanioj, okupiĝantaj pri minado de akvo el artezaj fontoj kaj ĝia transportado, ĉesis akcepti mendojn pri kreskinta postulado.

Kiel infomras televidkanalo NTV, oni prognozas, ke kosto de trinka akvo povas kreski ĉirkaŭ je triono.

Pli frue oni informis, ke okaze de troiĝo de koncentrado de la malpurigantaj substancoj en Amuro la akvopreniloj de Ĥabarovsk estos fermitaj por kelk diurnoj, kaj akvoliverado de la urbo estos efektivigata el subteraj fontoj. Oni atendas, ke la venenaĵoj, trafintaj en la alfluanton de Amuro, alvenos al la urbo en 1 de decembro.

Laŭ vortoj de prezidanto de komisiono pri ekstremaj situacioj, vicprezidanto de la registaro de Ĥabarovskij regiono Vladimir Popov, en Ĥabarovsk estas rezervo da akvo de ĉirkaŭ 50 mil kubaj metroj. 60 aŭtocisternoj transportos akvon al hospitaloj, lernejoj kaj infandomoj.

La venenaĵoj trafis en la alflunaton de Amuro - riveron Sungari - en 13 de oktobro rezulte de la paneo sur ĉinia kemia uzino. La ĉinia potenco informis, ke en la akvon trafis benzolo.

Laŭ informo de britia televidkanalo BBC, nivelo de malpurigo per benzolo en rivero Sungari 30oble superas normon.

En Ĥabarovsk la urba potenco decidis ne malŝalti akvoliveradon, ĉar tio signifus samtempan malŝalton de la centra hejtado. Tamen oni rekomedis al la loĝantoj de Ĥabarovsk ne trinki la akvokondutan akvon kaj eĉ en bani sin en ĝi.

Dume specialistoj regule testas akvon de Amuro. Ankoraŭ la akvo restas pura.

El Ĉinio en Rusion venas informo pri movado de la venenaĵoj, trafintan en akvon. Laŭ datumo de televidkanalo NTV, ekde 24 de novembro pro minaco de malpurigo de Amuro komencas agi "varmega linio" inter la du landoj.


En Ĥabarovsk oni prepariĝas al ekstrema situacio



Pro proksimiĝo de malpurigita akvo en rivero Amuro, vendrede en Ĥabarovskij regiono estos deklarita reĝimo de ekstrema situacio, informas agentejo "Novosti".

Kiel diris prezidanto de komisiono pri ekstrmaj situacioj ĉe la registaro de la regiono Vladimir Popov, en akvon de Amuro trafis alte toksaj substancoj: benzolo kaj nitrobenzolo. Dum alveno de akvo al la akvopreniloj de Ĥabarovsk koncentrado de ĉi tiuj substancoj en la akvo povos 20-25oble superi la normon.

La regiona potenco alvokas la samlandanojn deteni sin de uzado de akvokonduta akvo por nutrado, ne lavi en ĝi vazaron kaj ne uzi ĝin por duŝo kaj bano.

En Fororienta regiona centro de la Ministerio pri ekstremaj situacioj oni ellaboras komplekson da rimedoj por kazo de malpurigo de la akvokonduto de Ĥabarovsk per la venenaj substancoj. Speciale, oni ellaboras skemon de liverado de la loĝantaro per alveturigata trinka akvo.

Ĉiuj servoj de la urbo, inklude la ekstrajn, troviĝas en stato de plialtigita preteco.

Ni memorigu, ke la venenigo de akvo de rivero Sungari, kiu enfluas en Amuron, okazis en 13 de novembro post la paneo sur unu el kemiaj uzinoj en la nordokcidento de Ĉinio.

Tuesday, November 15, 2005

La ŝanĝoj en la registaro igis politikistojn serĉi posteulon de Putin



Estroj de la opoziciaj demokratiaj partioj opinias, ke per la hodiaŭaj personaraj ŝanĝoj Vladimir Putin fakte komencis preparadon al la estonta prezidanta baloto en la lando, informas agentejo "Interfaks".

Estro de partio "Unio de dekstraj fortoj" Nikita Belyĥ asertas, ke "Vladimir Putin fakte markis siajn eblajn posteulojn sur la estonta prezidenta baloto - tio estas Dmitrij Medvedev kaj Sergej Ivanov". Same opinias unua vicprezidanto de partio "Jabloko" Sergej Ivanenko. La politikisto taksas la hodiaŭajn personarajn ŝanĝojn kiel "markon fare de la nuntempa prezidento siajn eblajn posteulojn sur la baloto en jaro 2008". "Ĉi tiuj posteuloj estas Dmitrij Medvedev kaj Sergej Ivanov kaj post jaro klariĝos, kiu el ili reale okupos lokon de la posteulo", - diris Ivanenko.

Estro de la Komunista partio de Rusia Federacio Gennadij Zjuganov certas, ke en sekvaj tri monatoj fariĝos klara, kiu konkrete estos posteulo de Vladimir Putin sur la estonta baloto. Samtempe la estro de partio "Rodina" ("Patrio") kaj kunprezidanto de ĝia parlamenta frakcio Dmitrij Rogozin jam scias nomon de homo, kiu balotiĝos en jaro 2008. "Mi opinias tion komenco de la balota kampanjo kaj estas tute evidente, ke posteulo de la prezidento estos Dmitrij Medvedev", - diris Rogozin lunde. Laŭ liaj vortoj, "ĝuste ĉi-momente komenciĝis lia integriĝo en la potencon tra transira posteno de unua vicĉefministro kaj sekvanta posteno de ĉefministro".

Multe pli trankvile rilatis al la personaraj ŝanĝoj en la registaro estro de Liberala-Demokratia partio de Rusio Vlamidir Ĵirinovskij. Laŭ lia opinio, Ivanov kaj Medvedev estas speciale enigitaj sur la scenejon kaj ĉies atento estos direktita al ili. Tamen, certas Ĵirinovskij, poste aperos alia figuro, kiu estos la posteulo de la prezidento. "Dum du aŭ kvar monatoj ĉi tiu kandidatulo estos nomumita sur postenon de la ĉefministro. Tio estos konata homo, simple neniu pensas pri li nun", - diris estro de la Liberala-Demokratia partio.

La novaj nomumoj estas konfeso pri tio, ke la nova registaro ne estas kontrolebla fare de la prezidenta administracio, certas estrino de partio "Nia elekto" Irina Ĥakamada. Ŝi opinias, ke Putin nomumis fidelajn al si homojn vicĉefministroj por ke garanti kontrolon de la prezidentaj sociaj, tutlandaj programoj. "Mi opinias, ke ĉi tiu versio estas pleje vera. Estas ankaŭ versio, ke ĉi tiuj homoj estas estontaj prezidentoj, sed al mi ŝajnas, ke tio estas taktika paŝo", - aldonis Ĥakamada.

Kaj laŭ opinio de politologo Stanislav Belkovskij, la nomumo de Dmitrij Medvedev unua vicĉefministro estas preparado al sekvanta nomumo de li sur postenon de la ĉefministro. En intervjuo al agentejo "Rosbalt" Belkovskij diris, ke Fradkov estas "klasika burokrato, kiu kapablas nur bremsi la reformojn". "Putin volis forigi lin ankoraŭ en decembro de la pasinta jaro, sed Seĉin [vicprezidanto de la prezidenta administracio] kaj aliaj subtenantoj de Fradkov forte rezistis al tio, - notis Belkovskij. - Eblas taksi la hodiaŭajn ŝanĝojn kiel malvenkon de la klano de Seĉin."

Komentante nomumon de Sergej Sobjanin estro de la prezidenta administracio, la politologo substrekis, ke li estas protektato de du influaj neftaj kompanioj de Rusio". "La nomumo de Sobjanin estas venko de la nafta lobio", - notis Belkovskij.

Vladimir Putin nomumis du vicĉefministrojn kaj eksigis du diskreciajn reprezentantojn



Vladimir Putin, Dmitrij Medvedev, Sergej Kirienko, Aleksandr Konovalov, Sergej Ivanov, Konstantin Pulikovskij kaj Kamil Isĥakov. Arkivo de Lenta.Ru

Rusia prezidento Vladimir Putin plunumis ŝanĝojn en sia administracio. Li eksigis diskreciajn repezentantojn en la federalaj distriktoj Pulikovskij kaj Kirijenko. Kiel informas agentejo "Novosti", en konsiliĝo kun membroj de la registaro la prezidento deklaris, ke Pulikovskij kaj Kirijenko transiĝas al alia laboro.

Laŭ prezidenta dekreto, prokuroro de Baŝkirio Aleksandr Konovalov estas nomumita diskrecia reprezentanto de la prezidento en Ĉevolga federala distrikto anstataŭ Sergej Kirijenko. Estro de administracio de Kazanjo Kamil Isĥakov fariĝis diskrecia reprezentanto de la prezidento en la Fororienta federala distrikto anstataŭ Konstantin Pulikovskij.

Krome, Putin enigis postenojn de du vicĉefministroj en la registaro. Li nomumis Dmitrij Medvedev, kiu antaŭe gvidis la prezidentan administracion, unua vicprezidanto de la registaro. La dua fariĝis Sergej Ivanov, kiu konservis por si ankaŭ la postenon de ministro pri defendo.

Laŭ datumo de agentejo ITAR-TASS, nune estro de la prezidenta administracio fariĝos Sergej Sobjanin, kiu ĝis 14 de novembro okupis postenon de guberniestro de Tjumenskaja provinco. Sobjanin estis renomumita sur ĉi tiun postenon en ferburaro por kvin jaroj.

Vladimir Putin informis la ministroj, ke li nomumis Medvedev kaj Ivanon sur postenojn de vicĉefministroj laŭ propono de la prezidanto de la registaro Miĥail Fradkov.

La prezidento memorigis, ke por pli bona organizado de laboro koncernanta la tutlandajn projektojn estis farita konsilio pri realigo de prioritataj tutlandaj projektoj, kies prezidanto estis nomumita estro de la prezidenta administracio Dmitrij Medvedev. "Mi ankaŭ diris al vi dekomence, ke ĉefa laboro, certe, devas esti koncentrita en la registaro, tial mi akceptis la proponon de la prezidanto de la registaro, kaj Dmitrij Medvedev transiĝis al laboro en la registaro", - klarigis Putin.

Kiel diris Putin, li supozas, ke la nova unua vicĉefministro en baldaŭa tempo prezentos konkretan planon pri tutlanda projekto en areo de medicino, speciale, pri disvolvigo de altteknologiaj medicinaj centroj. Li aldonis, ke li atendas de Medvedev raporton pri tio al si kaj al la ĉefministro.

Kiel diris al ĵurnalistoj Medvedev mem, li certas, ke ĝuste prioritataj tutlandaj projektoj helpos levigi vivnilelon de ĉiu rusia civitano. "La prezidento komisiis, kaj ni faros tion en maksimume serioza, ĉiutaga reĝimo, uzante ĉiujn necesatajn strukturojn, fortojn, apogante sur vastan rondon da homoj. Se ni sukcesos konvene organizi laboron, kaj ni devas fari tion, do la rezulto aperos en baldaŭa tempo", - citas agentejo "Novosti" vortojn de la oficisto.

Respondante je demando, ĉu eblas kresko de nombro da la tutlandaj projektoj, Medvedev diris:"Kvanto da la projektoj estis indikita en la prezidenta elpaŝo en 5 de septembro, kaj ĉio ĉi tio estas grandaj, seriozaj problemoj. Dio helpu disvolvigi plenskalan laboron en ĉiuj ĉi tiuj direktoj."

Koncerne nomumon Sergej Sobjanin nova estro de la prezidenta administracio, Putin klarigis ĉi tiun decidon per neceso aranĝi kunan agadon de la registaro kaj la prezidenta administracio. "Vi bone konas, ke, kiel oni diras, riĉeco de Rusio kresku per Siberio. Mi opinias, ke siberianoj plej bone scias, kiel tion fari, tial guberniestro de Tjumenskaja provinco Sergej Sobjanin estas nomumita estro de la prezidenta administracio", - diris Putin.

Responde Sergej Sobjanin diris, ke li faros ĉion por ke esti utila sur sia nova posteno. Sobjanin promesis konservi nuntempan nivelon de interagado inter la prezidenta administracio, la registaro la Ŝtata Dumao kaj la Konsilio de Federacio [supra ĉambro de la parlamento],

Friday, November 04, 2005

"Patrinoj de Beslan" unuiĝis kontraŭ Vladimir Kolesnikov



Komitato "Patrinoj de Beslan" postulis demision de asistanto de ĝenerala prokuroro de Rusio Vladimir Kolesnikov, kiu gvidis brigadon de Ĝenerala prokurejo, kontrolantan enketadon de la terorisma akto en Beslan. Kiel informas ĉiutaga gazeto "Gazeta", ĉi tiu postumo unuigis ambaŭ partojn de la skisminta antaŭnelonge komitato - "Patrinojn de Beslan" sub gvidado de Susanna Dudieva kaj skisminta de ĝi "Voĉon de Beslan" sub gvidado de Ella Kesaeva.

Laŭ opinio de la "Patrinoj", Kolesnikov, konfirminta la rezultojn de la enketo, intence misinformas publikon kaj estraron de la lando kaj malhelpas al objektiva enketado de la terorisma akto. Ĉi tiun pozicion aktivuloj de "Voĉo de Beslan" eldiris sur mitigno, kiu okazis en 27 de oktobro ĉe konstruaĵo de Ĝenerala prokurejo en Moskvo. La mitingantoj tenis antaŭ si fotojn de siaj pereintaj parencoj kaj plakatojn kun skribaĵoj "Gvidantoj de la operacia stabo respondecu!", "Patruŝev kaj Nurgaliev [estro de la Federala servo pri sekureco kaj ministro pri internaj aferoj], sur vi estas sagno de niaj gefiloj!" Post horduono ĉiuj patroprenantoj de la akcio estis kondukitaj en milicejon.

La samajn pretendojn eldiris sur amaskomunikila konferenco en 31 de oktobro Susanna Dudieva, unua prezidanto de la komitato "Patrinoj de Beslan". Ŝi substrekis, ke la suferintoj ne ricevis de Kolesnikov klaran respondon je la ĉefa demando - pri kaŭzoj de la terorisma akto kaj pereo de centoj da homoj.

"La stabo pri liberigo de la ostaĝoj transformiĝis en stabon pri observado de ilia pereo, en ĝi regis kaoso, konsterno kaj neprofesiismo. Oni faris neniun agon por savi la ostaĝojn, kaj en vico da eposodoj uzitaj rimedoj donis negativan rezulton. La plej granda eraro estis rifuzo de intertraktadoj, kvankam neceseco de ili estis evidenta. Kaj ili povis rezultigi savon de multaj vivoj, ĉar, laŭ informo de atestantoj, la teroristoj pretis forlasi etaĝajn infanojn, se Dzasoĥov, Zjablikov kaj Roŝal venus al intertraktadoj", - diris Dudieva.
Krome, "Patrinoj de Beslan" asertas, ke kaŝado kaj distordo de informo pri kvanto da ostaĝoj, kiuj troviĝis en stato danĝera por vivo kaj sano, fare de Aleksander Dzasoĥov (tiama prezidento de Norda Osetio, Valerij Andreev (tiama estro de Administrejo de la Federala servo pri sekureco de Norda Osetio), Kazbek Dzantiev (eksa estro de la Ministerio pri internaj aferoj de Norda Osetio), Aleksandr Bigulov (eksa prokuroro de Norda Osetio) estas krima, laŭ la Krima kodo de Rusio.

Ĉefajn pretendojn de "Patrinoj de Beslan" igis agoj de la operacia stabo. Referencante al informo de atestantoj, fiksita en materialoj de la krima proceso, la virinoj asertas, ke en la stabo "troviĝis nek profesiaj, nek respondecaj homoj". La suferinoj asertas, ke estas sufica bazo por respondencigi Dzasoĥov, Andreev kaj Dzantiev kaj por solvo de ĉi tiu problemo necesas neniu ekspertizo. Kulpeco devas esti difinita nur per prokuroro kaj enketisto, kaj ne per ekspertoj, substekas "Patrinoj".

"Necesas respondeci pri nefarado kaj mensogo", - estas dirita en ilia deklaro, prezentita per Dudieva.

En moskva metroo okazis dua sinmortigo dum unu tago



Ĵaŭde, ĉirkaŭ 18: 10 laŭ moskva tempo, sur stacio "Preobraĵenskaja ploŝĉadj" de Sokolniĉeskaja metroolinio nekonata pasaĝero ĵetis sin de platformo sub alvenantan trajnon, informas agentejo "Novosti".

Trafiko sur la linio en flanko de stacio "Ulica Podbelskogo" estis portempe haltita, enirejo en la stacion estis fermita, tamen post ĉirkaŭ horo funkciado de la metroo en ĉi tiu areo rekomencis en plena skalo. Milicanoj, venintaj sur lokon de la incidento, eligis de sub radoj korpon de la pereinto.

"Oni nun difinas personon de la pereinto, dume ne eblas tion fari pro granda kvanto da sango", - citas la agentejo vortojn de reprezentanto de Administrejo pri internaj aferoj de Moskva metropoliteno.

Pli frue en ĵaŭdo pro provo de sinmortigo estis hallita trafiko sur Zamoskvoreckaja linio de la metroo en areo inter stacioj "Reĉnoj vokzal" kaj "Sokol". Tio okazis en 10:30 matene, en 11:34 trafiko estis restarigita. Pri tio, ĉu la homo, kiu ĵetis sin sub trajnon, restis viva, oni ne informas ĝis nun.

Ankaŭ en ĵaŭdo en unu el vagonoj de trajno, kiu veturis sur Kaluĵsko-Riĵskaja linio, nekonata pasaĝero dispolvigis larmigan gason el baloneto. Rezulte de tio tri aliaj pasaĝeroj perdis konscion. Laŭ vortoj de laboranto de la Federala servo pri ekstremaj situacioj, oni donis al ili medicinan helpon sur stacion "Riĵskaja". Trafiko de vagonaroj sur la linio estis haltita por dek minutoj.

Rusia Ministerio pri eksterlandaj aferoj rekomendis al rusianoj me promeni en la suburboj de Parizo



Rusia Ministerio pri eksterlandaj aferoj rekomendas al civitanoj de Rusio ne viziti la parizajn suburbojn, kie jam dum ok tagoj daŭras granskalaj malordoj. Pri tio informis al agentejo "Interfaks" vicdirektoro de ministeria departamento pri informo kaj gazetaro Miĥail Trojanskij.

"Nuntempe estas neniuj cirkomstancoj por ke civitanoj de Rusio detenu sin de vizitoj en Parizon. Dume ni ne rekomendas viziti suburbojn de la francia ĉefurbo, kie daŭras malordoj", - notis la oficisto.

Dume, la komplika situacio pri 28 rusiaj turistoj en pariza suburbo Saint Denis iom-post-iome solviĝas. Kiel jam estis informata, la buson, sur kiu oni veturigis la rusianojn el Jaroslavlj en Francion, forŝtelis la protestanta junularo. Pli frue estis informo, ke la buso estis forbruligita, sed pli poste klariĝis, ke oni ĝin disrompis. Ĉiuokaze, la buso ne taŭgas por plia ekspluatado kaj oni sendis ĝin sur rubejon, informas televidkanalo NTV.

Per penoj de rusiaj diplomatoj en Farncio oni sukcesis solvi problemon pri sendo de la turistoj hejmen. "Oni disigis la turistojn el Jaroslavj je du grupojn, unua el ili veturas en Rusion ĵaŭde, la dua - vendrede, - informis reprezentanto de la rusia ambasado. - Turismaj agentejoj sendos la turistojn en Rusion buse". La fonto aldonis, ke al du rusianoj, kies pasportoj estis ŝtelitaj, oni donis portempajn dokumentojn por enveturi en Rusion.

La turistoj mem, siavice, diras, ke oni forŝtelis ĉiun ilian monon. "Oni ŝtelis de ni ĉion - monon, fotilojn, valorajn aĵojn", - citas iliajn vortojn agentejo ITAR-TASS. Pri frue firmao, kiu organizis la vojaĝon, rifuzis plenumi postulon de la rusianoj transloĝigi ilin en hotelon de pli sekureca areo.

Kiel informis amaskomunikila sekretario de la Federala agentejo pri turismo Sergej Sinicin, la agentejo riproĉas la parizajn turismajn firmaojn pro tio, ke oni loĝigis la rusianojn en evidente netrankvila areo. "Kontraŭ la sama kosto eblis elekti pli sekurecajn hotelojn, kie niaj ripozantoj ne trafus en danĝeron", - substrekis li.

Interesas, ke reprezentantino de turisma agentejo "Jarobltur", kiu organizis la veturon de la rusianoj en Francion, diris, ke "pri la jaroslavljaj turistoj en Parizo ĉio estas en ordo". Ŝi asertas, ke la buso troviĝas en parkejo kaj oni planas revenon de la turistoj hejmen "laŭ la programo".