Novaĵoj el Rusio

Tuesday, November 15, 2005

La ŝanĝoj en la registaro igis politikistojn serĉi posteulon de Putin



Estroj de la opoziciaj demokratiaj partioj opinias, ke per la hodiaŭaj personaraj ŝanĝoj Vladimir Putin fakte komencis preparadon al la estonta prezidanta baloto en la lando, informas agentejo "Interfaks".

Estro de partio "Unio de dekstraj fortoj" Nikita Belyĥ asertas, ke "Vladimir Putin fakte markis siajn eblajn posteulojn sur la estonta prezidenta baloto - tio estas Dmitrij Medvedev kaj Sergej Ivanov". Same opinias unua vicprezidanto de partio "Jabloko" Sergej Ivanenko. La politikisto taksas la hodiaŭajn personarajn ŝanĝojn kiel "markon fare de la nuntempa prezidento siajn eblajn posteulojn sur la baloto en jaro 2008". "Ĉi tiuj posteuloj estas Dmitrij Medvedev kaj Sergej Ivanov kaj post jaro klariĝos, kiu el ili reale okupos lokon de la posteulo", - diris Ivanenko.

Estro de la Komunista partio de Rusia Federacio Gennadij Zjuganov certas, ke en sekvaj tri monatoj fariĝos klara, kiu konkrete estos posteulo de Vladimir Putin sur la estonta baloto. Samtempe la estro de partio "Rodina" ("Patrio") kaj kunprezidanto de ĝia parlamenta frakcio Dmitrij Rogozin jam scias nomon de homo, kiu balotiĝos en jaro 2008. "Mi opinias tion komenco de la balota kampanjo kaj estas tute evidente, ke posteulo de la prezidento estos Dmitrij Medvedev", - diris Rogozin lunde. Laŭ liaj vortoj, "ĝuste ĉi-momente komenciĝis lia integriĝo en la potencon tra transira posteno de unua vicĉefministro kaj sekvanta posteno de ĉefministro".

Multe pli trankvile rilatis al la personaraj ŝanĝoj en la registaro estro de Liberala-Demokratia partio de Rusio Vlamidir Ĵirinovskij. Laŭ lia opinio, Ivanov kaj Medvedev estas speciale enigitaj sur la scenejon kaj ĉies atento estos direktita al ili. Tamen, certas Ĵirinovskij, poste aperos alia figuro, kiu estos la posteulo de la prezidento. "Dum du aŭ kvar monatoj ĉi tiu kandidatulo estos nomumita sur postenon de la ĉefministro. Tio estos konata homo, simple neniu pensas pri li nun", - diris estro de la Liberala-Demokratia partio.

La novaj nomumoj estas konfeso pri tio, ke la nova registaro ne estas kontrolebla fare de la prezidenta administracio, certas estrino de partio "Nia elekto" Irina Ĥakamada. Ŝi opinias, ke Putin nomumis fidelajn al si homojn vicĉefministroj por ke garanti kontrolon de la prezidentaj sociaj, tutlandaj programoj. "Mi opinias, ke ĉi tiu versio estas pleje vera. Estas ankaŭ versio, ke ĉi tiuj homoj estas estontaj prezidentoj, sed al mi ŝajnas, ke tio estas taktika paŝo", - aldonis Ĥakamada.

Kaj laŭ opinio de politologo Stanislav Belkovskij, la nomumo de Dmitrij Medvedev unua vicĉefministro estas preparado al sekvanta nomumo de li sur postenon de la ĉefministro. En intervjuo al agentejo "Rosbalt" Belkovskij diris, ke Fradkov estas "klasika burokrato, kiu kapablas nur bremsi la reformojn". "Putin volis forigi lin ankoraŭ en decembro de la pasinta jaro, sed Seĉin [vicprezidanto de la prezidenta administracio] kaj aliaj subtenantoj de Fradkov forte rezistis al tio, - notis Belkovskij. - Eblas taksi la hodiaŭajn ŝanĝojn kiel malvenkon de la klano de Seĉin."

Komentante nomumon de Sergej Sobjanin estro de la prezidenta administracio, la politologo substrekis, ke li estas protektato de du influaj neftaj kompanioj de Rusio". "La nomumo de Sobjanin estas venko de la nafta lobio", - notis Belkovskij.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home