Novaĵoj el Rusio

Friday, November 04, 2005

"Patrinoj de Beslan" unuiĝis kontraŭ Vladimir Kolesnikov



Komitato "Patrinoj de Beslan" postulis demision de asistanto de ĝenerala prokuroro de Rusio Vladimir Kolesnikov, kiu gvidis brigadon de Ĝenerala prokurejo, kontrolantan enketadon de la terorisma akto en Beslan. Kiel informas ĉiutaga gazeto "Gazeta", ĉi tiu postumo unuigis ambaŭ partojn de la skisminta antaŭnelonge komitato - "Patrinojn de Beslan" sub gvidado de Susanna Dudieva kaj skisminta de ĝi "Voĉon de Beslan" sub gvidado de Ella Kesaeva.

Laŭ opinio de la "Patrinoj", Kolesnikov, konfirminta la rezultojn de la enketo, intence misinformas publikon kaj estraron de la lando kaj malhelpas al objektiva enketado de la terorisma akto. Ĉi tiun pozicion aktivuloj de "Voĉo de Beslan" eldiris sur mitigno, kiu okazis en 27 de oktobro ĉe konstruaĵo de Ĝenerala prokurejo en Moskvo. La mitingantoj tenis antaŭ si fotojn de siaj pereintaj parencoj kaj plakatojn kun skribaĵoj "Gvidantoj de la operacia stabo respondecu!", "Patruŝev kaj Nurgaliev [estro de la Federala servo pri sekureco kaj ministro pri internaj aferoj], sur vi estas sagno de niaj gefiloj!" Post horduono ĉiuj patroprenantoj de la akcio estis kondukitaj en milicejon.

La samajn pretendojn eldiris sur amaskomunikila konferenco en 31 de oktobro Susanna Dudieva, unua prezidanto de la komitato "Patrinoj de Beslan". Ŝi substrekis, ke la suferintoj ne ricevis de Kolesnikov klaran respondon je la ĉefa demando - pri kaŭzoj de la terorisma akto kaj pereo de centoj da homoj.

"La stabo pri liberigo de la ostaĝoj transformiĝis en stabon pri observado de ilia pereo, en ĝi regis kaoso, konsterno kaj neprofesiismo. Oni faris neniun agon por savi la ostaĝojn, kaj en vico da eposodoj uzitaj rimedoj donis negativan rezulton. La plej granda eraro estis rifuzo de intertraktadoj, kvankam neceseco de ili estis evidenta. Kaj ili povis rezultigi savon de multaj vivoj, ĉar, laŭ informo de atestantoj, la teroristoj pretis forlasi etaĝajn infanojn, se Dzasoĥov, Zjablikov kaj Roŝal venus al intertraktadoj", - diris Dudieva.
Krome, "Patrinoj de Beslan" asertas, ke kaŝado kaj distordo de informo pri kvanto da ostaĝoj, kiuj troviĝis en stato danĝera por vivo kaj sano, fare de Aleksander Dzasoĥov (tiama prezidento de Norda Osetio, Valerij Andreev (tiama estro de Administrejo de la Federala servo pri sekureco de Norda Osetio), Kazbek Dzantiev (eksa estro de la Ministerio pri internaj aferoj de Norda Osetio), Aleksandr Bigulov (eksa prokuroro de Norda Osetio) estas krima, laŭ la Krima kodo de Rusio.

Ĉefajn pretendojn de "Patrinoj de Beslan" igis agoj de la operacia stabo. Referencante al informo de atestantoj, fiksita en materialoj de la krima proceso, la virinoj asertas, ke en la stabo "troviĝis nek profesiaj, nek respondecaj homoj". La suferinoj asertas, ke estas sufica bazo por respondencigi Dzasoĥov, Andreev kaj Dzantiev kaj por solvo de ĉi tiu problemo necesas neniu ekspertizo. Kulpeco devas esti difinita nur per prokuroro kaj enketisto, kaj ne per ekspertoj, substekas "Patrinoj".

"Necesas respondeci pri nefarado kaj mensogo", - estas dirita en ilia deklaro, prezentita per Dudieva.

1 Comments:

Post a Comment

<< Home