Novaĵoj el Rusio

Friday, November 04, 2005

Rusia Ministerio pri eksterlandaj aferoj rekomendis al rusianoj me promeni en la suburboj de Parizo



Rusia Ministerio pri eksterlandaj aferoj rekomendas al civitanoj de Rusio ne viziti la parizajn suburbojn, kie jam dum ok tagoj daŭras granskalaj malordoj. Pri tio informis al agentejo "Interfaks" vicdirektoro de ministeria departamento pri informo kaj gazetaro Miĥail Trojanskij.

"Nuntempe estas neniuj cirkomstancoj por ke civitanoj de Rusio detenu sin de vizitoj en Parizon. Dume ni ne rekomendas viziti suburbojn de la francia ĉefurbo, kie daŭras malordoj", - notis la oficisto.

Dume, la komplika situacio pri 28 rusiaj turistoj en pariza suburbo Saint Denis iom-post-iome solviĝas. Kiel jam estis informata, la buson, sur kiu oni veturigis la rusianojn el Jaroslavlj en Francion, forŝtelis la protestanta junularo. Pli frue estis informo, ke la buso estis forbruligita, sed pli poste klariĝis, ke oni ĝin disrompis. Ĉiuokaze, la buso ne taŭgas por plia ekspluatado kaj oni sendis ĝin sur rubejon, informas televidkanalo NTV.

Per penoj de rusiaj diplomatoj en Farncio oni sukcesis solvi problemon pri sendo de la turistoj hejmen. "Oni disigis la turistojn el Jaroslavj je du grupojn, unua el ili veturas en Rusion ĵaŭde, la dua - vendrede, - informis reprezentanto de la rusia ambasado. - Turismaj agentejoj sendos la turistojn en Rusion buse". La fonto aldonis, ke al du rusianoj, kies pasportoj estis ŝtelitaj, oni donis portempajn dokumentojn por enveturi en Rusion.

La turistoj mem, siavice, diras, ke oni forŝtelis ĉiun ilian monon. "Oni ŝtelis de ni ĉion - monon, fotilojn, valorajn aĵojn", - citas iliajn vortojn agentejo ITAR-TASS. Pri frue firmao, kiu organizis la vojaĝon, rifuzis plenumi postulon de la rusianoj transloĝigi ilin en hotelon de pli sekureca areo.

Kiel informis amaskomunikila sekretario de la Federala agentejo pri turismo Sergej Sinicin, la agentejo riproĉas la parizajn turismajn firmaojn pro tio, ke oni loĝigis la rusianojn en evidente netrankvila areo. "Kontraŭ la sama kosto eblis elekti pli sekurecajn hotelojn, kie niaj ripozantoj ne trafus en danĝeron", - substrekis li.

Interesas, ke reprezentantino de turisma agentejo "Jarobltur", kiu organizis la veturon de la rusianoj en Francion, diris, ke "pri la jaroslavljaj turistoj en Parizo ĉio estas en ordo". Ŝi asertas, ke la buso troviĝas en parkejo kaj oni planas revenon de la turistoj hejmen "laŭ la programo".

0 Comments:

Post a Comment

<< Home