Novaĵoj el Rusio

Friday, December 09, 2005

Forpasis aktoro Georgij Ĵĵonov



Ĵaŭde en 91a jaro de vivo forpasis popola artisto de Sovet-Unio Georgij Ĵĵonov, informas agentejo "Novosti". La aktoro mortis en Nacia medicina-kirurgia centro, kie kelk tagoj antaŭ oni faris al li operacion pro rompo de femura cerviko.

Sur loko de la traŭmo estis instalita artefarita artiko. Laŭ informo de gazeto "Komsomolskaja pravda", du tagoj post la operacio, ankoraŭ troviĝante en la reanimacia sekcio, Ĵĵonov kun helpo de kuracistoj kaj la edzino, kiu konstante deĝoris en lia ĉambro, faris unuajn paŝojn. Tiam ĉiuj kredis, ke Georgij Konstantinoviĉ nepre resaniĝos...

"Ĉiuj en la teatro amis Ĵĵonov, respektis lin, rilatis al li bonege", - diras arta vicgvidantino de Mossovet-teatro, kie Georgij Konstantinoviĉ laboris ekde jaro 1968, Tatjana Jefimovna Gorina. Laŭ ŝiaj vortoj, Ĵĵonov lastatempe fartis ne bone, sed kontinuis ludi. En la teatro estis spektaklo "Sur Ora lago" kun lia partopreno. "Tio estas legendo de nia teatro. Li laboris ĉi tie ekde jaro 1968. Mi ĉe neniu vidis tian vivon, kiel la lian", - diras Tatjana Jefimovna.

Georgij Konstantinoviĉ Ĵĵonov naskiĝis en 22 de marto de jaro 1915 en Peterburgo. Li dufoje estis reprezaliita. Entute li pasigis ĉirkaŭ 17 jarojn en malliberejoj de GULAG. Li skribis pli, ol dek da libroj, en kiuj li rakontis pri ĉi tiuj jaroj.

Post kiam li finis Leningradan estrada-cirkan lernejon kaj kinan fakon de Leningrada instituto de Scenaj artoj, li ludis sian unuan rolon - en muta filmo "Eraro de heroo". En kino Georgij Konstantinoviĉ ludis pli, ol cent rolojn. Pleje konataj el ili estas tiuj en filmoj: "Ĉapaev", "Baltika ĉielo", "Planedo de ŝtormoj", "Silento", "Homo, kiun mi amas", "Eraro de rezidento", "Gardu vin de aŭtomobilo", "Ŝipanaro" kaj multaj aliaj.

Georgij Ĵĵonov estis laŭreato de multaj premioj, en kies nombro estas Ŝtata premio de Rusia Federacio "Fratoj Vasiljev-oj" pro rolo de Bessonov en filmo "Varmega neĝo", ordenoj "Pro meritoj por la Patrio" de IV kaj II gradoj, premio "Niko" en klaso "Honoro kaj digno" kaj premioj "Kristala Turandot" pro multjara kaj heroeca servado al teatro. Ankaŭ li estis premiita per premio de la Nacia akademio de kinematografiaj sciencoj "Ora aglo" kaj Internacia premio "Ora Akvisto" en klaso "Pro honoro kaj digno".

En 16 de septembro de jaro 2000 en urbo Ĉelabinsk oni starigis monumenton de Georgij Ĵĵonov.


Thursday, December 08, 2005

Partioj de Irina Ĥakamada kaj Miĥail Kasjanov unuiĝos



Partio"Nia elekto" voĉdonis por unuiĝo kun Demokratia partio de Miĥail Kasjanov. La voĉdono okazis vespere en 7 de decembro en partia kongreso. Antaŭ ĝi gvidantino de la partio Irina Ĥakamada adresis sin kun parolo al la delegitoj kaj alvokis subteni la decidon unuiĝi kun la partio de Kasjanov. Pri tio informas radiostacio "Eĥo Moskvi".

Ni memorigu, ke informo pri atendata unuiĝo de la partioj aperis en 6 de decembro. Irina Ĥakamada ĝis lasta momento rifuzis konfirmi aŭ malkonfirmi informon pri unuiĝo de partio "Nia elekto" kun Demokratia partio.

"Mi neniam faros union kun tiuj, kiuj interkonsentas kun la prezidenta administracio", - diris la gvidantino de "Nia elekto". Respondante, ĉu ŝi diras pri Unio de dekstraj fortoj, Ĥakamada jesis: "Ĝuste". En 6 de decembro ŝi informis sur paĝaro de partio "Nia elekto", ke oni faras konsultadojn pri kreo de koalicio kun la partio de la eksa ĉefministro.

Laŭ vortoj de Kasjanov, "Taŭga strukturo por krei vastan demokratian koalicion estas Demokratia partio. Tio estas serioza bazo". La eksa ĉefministro elektis simbolan platformon por unuigo de la liberalistoj: fondita en jaro 1990 Demokratia partio de Rusio (DPR) troviĝis unua partio, oficiale kreita en Sovet-Unio post la Komunista partio.

Kiel diris la eksa ĉefministro, al la Demokratia partio povos aliĝi partio "Jabloko", Unio de dekstraj fortoj kaj Respublika partio. Miĥail Kasjanov jam havas klaran planon: laŭ lia opinio, dekomence ĉiuj partioj devas unuiĝi en unun, kaj poste aranĝi "plenan interagadon pri atingo de anticipe akoridtaj politikaj celoj", kaj tiam, laŭ lia penso, "jam en la balotoj de jaroj 2007-2008 vasta koalicio povos venki".

Inter la demokratoj, unuiĝintaj por baloto en Moskvan urban dumaon sub ŝildo de partio "Jabloko", oni kun skeptikismo rilatas al la planoj de Kasjanov. "Nune estas nur du grandaj demokratiaj partioj; ĉio alia estas bondeziroj kaj lirikaj disputoj", - firme komentis la proponon de la eksa ĉefministro gvidanto de "Jabloko" Grigorij Javlinskij, ŝajne, subkomprenante Union de dekstraj fortoj kaj "Jabloko".

Savoperacio en domo, detruita per eksplodo, estas finita



Serĉosava operacio sur loko de eksplodo en loĝeja domo en strato Godovikova en Moskvo estas finita, informas agentejo "Novosti".

Laŭ vortoj de reprezentanto de Ĉefa administrejo de la Ministerio pri ekstremaj situacioj en la ĉefurbo, la savistoj finis malmunti permane fragmentojn ĉirkaŭ 22:00. Oni ne trovis vivajn aŭ pereintajn homoj sub la ruinaĵoj.

Tiamaniere, fina nombro de la viktimoj estas tri homoj - unu viro kaj du virinoj.

Nuntempe la ruinaĵoj estas malmuntataj pere speciala tekniko kun manipuliloj.

Ni memorigu, ke la akcidento okazis merkrede en 9:20 matene. Rezulte de la ekspodo ruiniĝis tria, kvara kaj kvina etaĝoj de unu el la peronoj. La eksploda ondo kraŝis vitrojn en apudaj domoj, inklude lernejon.

Laŭ anticipa datumo, kaŭzo de la ekspodo estis liko de bruebla gaso.