Novaĵoj el Rusio

Thursday, December 08, 2005

Partioj de Irina Ĥakamada kaj Miĥail Kasjanov unuiĝos



Partio"Nia elekto" voĉdonis por unuiĝo kun Demokratia partio de Miĥail Kasjanov. La voĉdono okazis vespere en 7 de decembro en partia kongreso. Antaŭ ĝi gvidantino de la partio Irina Ĥakamada adresis sin kun parolo al la delegitoj kaj alvokis subteni la decidon unuiĝi kun la partio de Kasjanov. Pri tio informas radiostacio "Eĥo Moskvi".

Ni memorigu, ke informo pri atendata unuiĝo de la partioj aperis en 6 de decembro. Irina Ĥakamada ĝis lasta momento rifuzis konfirmi aŭ malkonfirmi informon pri unuiĝo de partio "Nia elekto" kun Demokratia partio.

"Mi neniam faros union kun tiuj, kiuj interkonsentas kun la prezidenta administracio", - diris la gvidantino de "Nia elekto". Respondante, ĉu ŝi diras pri Unio de dekstraj fortoj, Ĥakamada jesis: "Ĝuste". En 6 de decembro ŝi informis sur paĝaro de partio "Nia elekto", ke oni faras konsultadojn pri kreo de koalicio kun la partio de la eksa ĉefministro.

Laŭ vortoj de Kasjanov, "Taŭga strukturo por krei vastan demokratian koalicion estas Demokratia partio. Tio estas serioza bazo". La eksa ĉefministro elektis simbolan platformon por unuigo de la liberalistoj: fondita en jaro 1990 Demokratia partio de Rusio (DPR) troviĝis unua partio, oficiale kreita en Sovet-Unio post la Komunista partio.

Kiel diris la eksa ĉefministro, al la Demokratia partio povos aliĝi partio "Jabloko", Unio de dekstraj fortoj kaj Respublika partio. Miĥail Kasjanov jam havas klaran planon: laŭ lia opinio, dekomence ĉiuj partioj devas unuiĝi en unun, kaj poste aranĝi "plenan interagadon pri atingo de anticipe akoridtaj politikaj celoj", kaj tiam, laŭ lia penso, "jam en la balotoj de jaroj 2007-2008 vasta koalicio povos venki".

Inter la demokratoj, unuiĝintaj por baloto en Moskvan urban dumaon sub ŝildo de partio "Jabloko", oni kun skeptikismo rilatas al la planoj de Kasjanov. "Nune estas nur du grandaj demokratiaj partioj; ĉio alia estas bondeziroj kaj lirikaj disputoj", - firme komentis la proponon de la eksa ĉefministro gvidanto de "Jabloko" Grigorij Javlinskij, ŝajne, subkomprenante Union de dekstraj fortoj kaj "Jabloko".

0 Comments:

Post a Comment

<< Home