Al la vizitantoj de ĉi tiu paĝo
Saluton!
Se vi estas vizitanta ĉi tiun paĝon, do vi, verŝajne, venis laŭ ligilo pri Novaĵoj el Rusio. Mi devas informi vin, ke ĉi tiu projekto ne plu funkcias, ĉar ĝi montriĝis neefektiva en la nunaj cirkonstancoj. Kiam mi lanĉis ĝin, mi estis opinianta, ke ĝi estos ĝemo de pli granda portalo kun aktuala informo pri Rusio. Tamen, miaj iniciatoj ne igis vastan reakcion inter ruslingvaj Esperantistoj kaj dum ĉi tiu tempo nur kelk personoj helpis min en tradukado de novaĵoj. Tial mi ne vidis sencon en konstanta laboro pri la projekto kaj ĝi finfine haltis. Tion, ke ĉi tiu okazo ne estis hazarda, pruvas sorto de simila projekto Rusio.ru, kiu same fiaskis.
Konsiderinte ĉion diritan, mi venis al konkludo, ke tiaspeca agado ne estas nuntempe postulata de Esperantistoj kaj ke endas serĉi pli efektivajn vojojn apliki la lingvon. Tial mi malfermis la projekton, sed ĝia enhavo restos akirebla, ĉar oni povas interesiĝi pri ĝi.
Mi invitas ĉiujn al aliaj miaj projektoj, kiuj, espereble, estos pli utilaj kaj sukcesaj - retejo pri rusia kosmonaŭtiko kaj Kinejo kun ruslingvaj filmoj en Esperanto.

1 Comments:
At 8:38 PM,
Guillem said…
Mi ĵus malkovris ĉi tiu retejo, kaj ŝajnas al mi vere interesa. Laŭ mi estas bonega povi ricevi novaĵojn de aliaj landoj (mi ne estas rusa) rekte el la koncernaj landoj kaj ne pere de potencaj eksterlandaj perantoj kiel BBC kaj similaj. Mi ege bedaŭras pro tio, ke ĝi ne plu funkcias kaj ke aliaj similcelaj portaloj havis saman sorton.
Post a Comment
<< Home