Novaĵoj el Rusio

Sunday, November 05, 2006

Al la vizitantoj de ĉi tiu paĝo



Saluton!
Se vi estas vizitanta ĉi tiun paĝon, do vi, verŝajne, venis laŭ ligilo pri Novaĵoj el Rusio. Mi devas informi vin, ke ĉi tiu projekto ne plu funkcias, ĉar ĝi montriĝis neefektiva en la nunaj cirkonstancoj. Kiam mi lanĉis ĝin, mi estis opinianta, ke ĝi estos ĝemo de pli granda portalo kun aktuala informo pri Rusio. Tamen, miaj iniciatoj ne igis vastan reakcion inter ruslingvaj Esperantistoj kaj dum ĉi tiu tempo nur kelk personoj helpis min en tradukado de novaĵoj. Tial mi ne vidis sencon en konstanta laboro pri la projekto kaj ĝi finfine haltis. Tion, ke ĉi tiu okazo ne estis hazarda, pruvas sorto de simila projekto
Rusio.ru, kiu same fiaskis.
Konsiderinte ĉion diritan, mi venis al konkludo, ke tiaspeca agado ne estas nuntempe postulata de Esperantistoj kaj ke endas serĉi pli efektivajn vojojn apliki la lingvon. Tial mi malfermis la projekton, sed ĝia enhavo restos akirebla, ĉar oni povas interesiĝi pri ĝi.
Mi invitas ĉiujn al aliaj miaj projektoj, kiuj, espereble, estos pli utilaj kaj sukcesaj -
retejo pri rusia kosmonaŭtiko kaj Kinejo kun ruslingvaj filmoj en Esperanto.

Sunday, May 14, 2006

Patrinoj de Beslan gardas flughavenon de Vladikavkaz

La 10-an de majo en flughaveno de Vladikavkaz patrinoj el nord-osetia urbeto Beslan devigis 18 inguŝojn reveni hejmen, blokinte por ilialiron al registriĝo por flugo al Moskvo. Dum kelkaj lastaj tagoj loĝantoj de Inguŝio vojaĝas al Moskvo kaj aliaj rusiaj urboj tra flughaveno de Vladikavkaz (kiu situas tuj apud Beslan), ĉar la flughaveno en Inguŝio estas fermita pro malbonega stato de la startastrio. La 10-an de majo ili ne povis forveturi.
Kiel informas paĝaro de la asocio"Patrinoj de Beslan", la protestago estis planita por la 8-a de majo, tamen ĝi estis replanita por alia tago, ĉar la 8-an al Moskvo povintus veturi partoprenantoj de la Granda Patria Milito (Dua mondmilito) -- la patrinoj ne volis malhelpi veteranojn.
Laŭ la vortoj de Susana Dudijeva, ĉefo de la patrina asocio, dum la lastaj tagoj pasaĝeroj el Inguŝio agis aroge, kelkaj el ili insultis lokajn loĝantojn, i. a. kriante islamistajn frapfrazojn aŭ nedece komentante pri la tombejo kun mortintoj en mezlernejo 2 de Beslan (ĝi estas laŭ vojo al la flughaveno). Loĝantoj de Beslan, en kies memoro ankoraŭ tre freŝas la terorakto en mezlernejo, indigniĝis de tiamaltakta konduto.
Jam de jardekoj inter osetoj kaj inguŝoj daŭras streĉo, kiu ekflamis en 1992 kiel armita konflikto, ĉesigita nur per disigo de militantaj flankoj komence de 1993. Novan streĉiĝon de rilatoj kaŭzis plenumita de plejparte etnaj inguŝoj ostaĝigo en Beslan la 1-an de septembro 2004. Rezulte de tiu ostaĝigo mortis 156 infanoj, centoj da aliaj ricevis vundojnkaj psikologiajn traŭmojn.
Asocio "Patrinoj de Beslan" blokis nur unu flugon (ĉiuj postaj okazis senĝene) kaj sendis al respublika registaro dokumenton, kiu alvokas ĉesigi transportadon de pasaĝeroj el Inguŝio kaj Ĉeĉenio tra flughaveno de Vladikavkaz.La virinoj atendos decidon de postenuloj ĝis la 15-a de majo. Ankoraŭ ne klaras, kion la asocio planas fari poste.
Tradukis Slavik Ivanov

Monday, May 08, 2006

Moskvo strebas al ĉielo



Jam en kuranta jaro 13 projektoj de ĉielskrapantoj estos prezentitaj en moskvaj aŭkcioj. Postenuloj asertas: intereson al konstruado de altegaj domoj montras ne nur arĥitektoj, sed ankaux investantoj kaj, kio plej gravas, la estontaj loĝantoj de tiaj domoj. Tamen la grandajplanoj de moskva registaro ekhavis kontrauŭulojn.

"7% de moskvanoj volas loĝi en alta domo. Respondu al mi, kial ni devas malpermesi al ili vivi laŭ sia deziro?" -- rezonas la ĉefaarĥitekto de Moskvo Aleksandr Kuzmin. Se ekzistas mendado, ekzistas ankaŭ proponado: sian realigon atendas jam 140 projektoj de ĉielskrapantoj. Ne ĉiuj ili estos konstruitaj, ĉar nur 60 konstrulokoj estas rezoluciitaj kadre de la programo "Nova ringo deMoskvo". La programo priskribas konstruadon de 60 multetaĝajkonstruaĵoj ĝis la jaro 2015, la konstruaĵoj povas esti loĝdomoj,hoteloj kaj oficejoj, -- tion rakontas la unua vic-urbestro de Moskvo Jurij Roslak.

La leĝodona potenco ne same entuziasmas pri konstruado de tre altajdomoj en rusia ĉefurbo. Miĥail Moskvin-Tarĥanov, deputito de la Moskva Dumao (urba parlamento), asertas: "Konstruado de altegaj domoj estis prestiĝa en la pasinta jarcento. Nun jam estas alia tempo. Tia konstruado restas prestiĝa por Sud-Orienta Azio, eble por Afriko, sed ne por eŭropa lando". Multaj deputitoj opinias, ke konstruado de altaj domoj devas esti limigita.
Eĉ pli pesimismas deputito de la ŝtata parlamento Aleksandr Lebedev;li kredas, ke konstruado de ĉielskrapantoj iĝos ne paŝo supren, sed paŝo en abismon. "Mi supozas, ke el la urbo necesas transloĝiĝi. La ekologia kaj la transporta situacioj estas interligitaj, sed la urbo eĉ ne havas transportadan strategion. La estonto estas terura. Ĉi tie ne eblos vivi".
La ĉefurba registaro tamen promesas solvi la transportadan problemon:baldaŭ komenciĝos konstruado de la Kvara Transportada Ringo, kies longo estos 74 km.
Nun en la ĉefurbo kaj senpere apud ĝi loĝas ĉ. 10% de la tuta loĝantaro de Rusio. Pli alta vivnivelo kaj pli aktiva labormerkato daŭre logas ĉi tien novajn homojn, do la urbo nepre kreskos plu.

Tradukis Slavik Ivanov

Sunday, May 07, 2006

Информация для желающих участвовать в проекте

Здравствуйте!

"Novaĵoj el Rusio" представляют собой открытый новостной портал о событиях в России. Его целью является публикация переведеных на эсперанто сообщений русскоязычных новостных сайтов и он-лайн версий газет для того чтобы предоставить владеющим эсперанто читателям всех стран достаточно оперативную, полную и объективную картину происходящих в России событий. Мы полагаем, что развитие подобных источников информации на эсперанто отвечает идеалам эсперанто-движения и увеличивает практическое значение языка. В силу этого мы приглашаем всех желающих к сотрудничеству. Вы можете присылать нам переводы новостей, которые вы сочтете важными, и после их опубликования редакторами проекта они будут доступны для читателей.

ПРИНЦИПЫ ОТБОРА НОВОСТЕЙ:

Редакция проекта "Novaĵoj el Rusio" придерживается принципов репрезентативности и нейтральности при отборе новостей. Принцип репрезентативности означает, что публикуемые новости должны достаточно полно отображать происходящие в России события, политическую, социальную и культурную жизнь. Таковыми могут являться события общероссийского значения, затрагивающие значительное количество ее жителей, а также события, привлекшие к себе вниманию общественности и получившие широкий резонанс. Новости локального значения могут являться интересными, если они отображают какие-либо явления, характерные для страны в целом, или же достаточно любопытны (курьезны) по содержанию.

Принцип нейтральности означает отсутствие предпочтений чьей-либо точки зрения по политическим, социальным, религиозным, этническим и др. вопросам. Если существуют различные взгляды и мнения по поводу того или иного события, то следует обозначить их. Необходимо разграничивать информацию о событии и его оценки. Поэтому мы обращаем внимание на то, что желательно при выборе источника для перевода руководствоваться данными критериями. Можно рекомендовать для использования такие новостные ленты как www.rbc.ru и www.lenta.ru

ТЕХНИЧЕСКИЕ ДЕТАЛИ:

Переводы новостей следует отправлять по адресу novajxoj@mail.ru В заголовке письма должно быть приведено название переведенной новости. Текст перевода с диакритическими знаками должен быть в формате Юникод (UTF-8). Если у вас нет возможности использовать диакритические знаки, то следует писать по х-системе.

Текст перевода должен быть форматирован следующим образом: в верхней строке находится заголовок новости, в следующей строке (через два абзаца) - постоянный URL страницы оригинала. Если имеется иллюстрация к новости, то в третьей строке (через два абзаца) следует поместить URL иллюстрации. Текст новости должен начинаться через два абзаца после строки с URL' ом страницы или иллюстрации. Абзацы в тексте разделяются пробелами.

ПУБЛИКАЦИЯ НОВОСТЕЙ И РЕДАКТОРСКАЯ ПОЛИТИКА:

После размещения редакторами на странице проекта новости становятся доступны читателям. Однако, редакция проекта не может гарантировать публикацию всех присылаемых переводов и оставляет за собой право отклонить предлагаемый перевод, если его содержание не соответствует принципам проекта. Основными причинами, по которым перевод новости может быть отклонен, являются его тенденциозность, неактуальность или банальность содержания. Также, в случае нехватки времени и возможностей у редакторов проекта, возможен отбор только наиболее значимых новостей из присланного материала.

Ждем ваших откликов и предложений на тот же адрес novajxoj@mail.ru

Thursday, February 23, 2006

Savoperacio sur ruinoj de Basmannyi bazaro estas finita



Agentoj de la Ministerio pri ekstremaj situacioj finis la savoperacion sur Basmannyj bazaro en Moskvo kaj komencis likvidi la ruinaĵon uzante pezan teknikon, informas agentejo ITAR-TASS. "Al la nuna momento la tuta objekto estas esplorita, kaj, supozeble, ne estas plu homoj sub la ruinoj", - diris al ĵurnalistoj vicestro de la moskva administrejo de la Ministerio Jurij Sedelnikov.

Laŭ vortoj de Sedelnikov, sub la ruinoj pereis 49 homoj kaj 29 estis vunditaj.

Pli frue agentejo Interfaks informis pri 50 pereintoj kaj 31 vunditoj. Du el la nombro de la vunditoj estas agentoj de la Ministerio pri esktremaj situacioj.

Pli frue agentejo Novosti ankaŭ publikigis informon pri fino de la savoperacio, tamen baldaŭ poste la agentejo malkonfirmis ĉi tiun informon, kun referenco al Jurij Sedelnikov, ĝustiginte, ke la operacio estas baldaŭ finonta.

Nune, kiel informas Interfaks, sur la loko de la akcidento laboras peza tekniko, inklude sep aŭtomobilajn arganojn, ekskavatorojn kaj aliajn mekanismojn.

Oni muntis lumĵetilojn ĉirkaŭ la teritorio de Basmannyj bazaro por labori nokte. "Tio estos laboroj pri malmuntado de la konstruaĵo, kaj savistoj de la Ministerio pri ekstremaj situacioj garantos sekurecon de ili", - diris Sedelnikov. Eble, la laboroj daŭros pli, ol diurnon.

Kiel informas agentejo Novosti kun referenco al vicestro de la Departamento pri operacia direkto de la Ministerio pri ekstremaj situacioj Andrej Legoŝin, al la sepa vespere laŭ la moskva tempo oni malmuntis 60 procentojn da la ruinoj. Tio estis unuavice parto, sub kiu troviĝis la homoj. Nune, laŭ vortoj de Legoŝin, plimulta parto da la vunditoj kaj pereintoj jam estas eligita de sub la ruinaĵoj. Tamen "espero je tio, ke sub la ruinoj povas esti homoj, inklude la vivajn, restas ĝis oni malmuntos la tutan konstruaĵon", - aldonis Legoŝin.

Laŭ vortoj de la reprezenanto de la Ministerio, la peza tekniko laboras nur en tiuj areoj de la ruiniĝinta konstruaĵo, kiuj estas esploritaj fare de la savistoj, kaj sub kiuj sendube forestas homoj.

Kiel informis pli frue al la agentejo Novosti amaskomunikila sekretariino de la moskva Departamento pri sanprotekto Lubovj Ĵomova, 23 el la 29 vunditoj estas hospitaligitaj. Unu el ili estas en ekstreme peza stato, 12 - en peza, 9 - en mezpeza stato.

La tegmento de Basmannyj bazaro, kiu situas en Baumanskaja strato, 47/1, falis en 05;45 matene en ĵaŭdo. Projekto de la bazato, kiu ekfunkciis en la jaro 1975, estis farita far arkitekto Nodr Kanĉeli, kiu projektis ankaŭ la kupolon de "Transvaal-parko".





Saturday, January 21, 2006

La Ŝparbanko de Rusio kaj la Ministerio pri ekstremaj situacioj dividas respondecon pri viktimoj de la incendio en Vladivostok



Estraro de la Ŝparbanko kaj la Ministerio pri ekstremaj situacioj remetas unu al la alia respondecon pri granda nombro da viktimoj de la incendio, kiu okazis en la 16a de januaro en filio de la banko en Vladivostok, skribas gazeto "Kommersant".

La prokurorejo de Primorskij regiono jam prezentis akuzon pri neglektado, rezultiginta pereon de homoj, al supra inspektoro de administrejo de Ŝtata kontraŭincendia inspekto de la Ministerio pri ekstremaj situacioj Aleksej Lobanov. Laŭ opinio de la enketo, li devis halti funkciadon de entreprenoj en la konstruaĵo, ĝis oni likvidos trovitajn rompojn de leĝoj de kontraŭincendia sekureco.

Tamen estro de administrejo de la Ŝtata kontraŭincendia inspekto de la Ministerio Jurij Nenaŝev diris, ke "ne eblas garanti kontraŭincendian sekurecon nur pere inspektado, ĉefan respondecon havas estro de organizo, ĉi-foje - de la banko".

Laŭ liaj vortoj, la viktimoj de la incendio kondutis nekorekte, ĉar "anstataŭ evakuado la laborantoj de la oficejo komencis savi komputilajn datumbazoj kaj dokumentojn".

La Ŝtata kontraŭincendia inpskto de Primorskij regiono tute demetis de si respondecon pri la okazinta. En deklaro de ĉi tiu departamento estas dirite, ke "la tutan respondecon pri la okazinta devas havi estro de la entrepreno, kaj ne la inspektoro de la kontraŭincendia inspekto".

Estraro de la Ŝparbanko de Rusio deklaris, ke ĝi intencas adresi sin al la estraro de la Ministerio pri ekstremaj situacioj por klarigoj pri la deklaroj de la inspektoroj, kaj ankaŭ "plenumi laboron pri juĝa defendo de senbazaj akuzoj".

Amaskomunikila sekretariino de la Primorskij fako de la Ŝparbanko Irina Jermakova ankaŭ informis, ke "malaperis mono kaj personaj aĵoj de la laborantoj, restintaj en la kabinetoj post la evakuado". La prokurorejo iniciitis proceson pri la fakto de marodado.

Dume inter loĝantoj de la regiono kreskas nombro da onidiroj kaj versioj de la okazinta. En ret-paĝaro, organizita far loĝantoj de Vladivostok, estas dirite, ke nombro da la viktimoj de la incendio povis esti pli granda, ol naŭ. Atestantoj de la akcidento rakontas, ke ŝtuparoj, pere kiuj oni evakuis la blokitajn laborantojn de la banko, estis dekomence disfalditaj ĉe fenestroj de la estraro, kaj nur poste estis transigitaj al la brulantaj ejoj.

Krome, cirkulas onidiroj, ke oni ordonis al la laborantinoj de la banko kaŝi dokumentojn en fajrorezistajn ŝrankojn, pro kio estis perdita tempo por evakuado. Ankaŭ estas akuzataj laborantoj de la vojpatrola servo pri tio, ke oni ne allasis al la brulanta konstruaĵo aŭton kun retamortiziloj, kapablantaj amortizi salton de granda alto.

Tage en la 21a de januaro en Vladivostok okazis nesankciita mitingo, partoprenantoj de kiu postulis de la aŭtoritatoj plenumi objektivan enketadon de la okazinta kaj respondecigi la kulpajn, informas agentejo Novosti.

Al la mitingantoj venis guberniestro de Primorskij regiono Sergej Darkin kaj ĉefo de la administracio de Vladivostok Vladimir Nikolaev. Ili certigis la partoprenantojn de la akcio, ke ili kontrolos enketadon de la cirkomstancoj de la incendio.

Ni memorigu, ke la incendio, iginta grandan socian rezonancon en Primorskij regiono, okazis en la 16a de januaro en unu el oficejaj konstruaĵoj de Vladivistok. Laŭ oficiala versio de la eventoj, en fajro kaj pro falo sur teron el la fenestroj pereis naŭ homoj. Plimulto da ili estas junaj virinoj, laborintaj en loka filio de la Ŝparbanko de Rusio.


Friday, December 09, 2005

Forpasis aktoro Georgij Ĵĵonov



Ĵaŭde en 91a jaro de vivo forpasis popola artisto de Sovet-Unio Georgij Ĵĵonov, informas agentejo "Novosti". La aktoro mortis en Nacia medicina-kirurgia centro, kie kelk tagoj antaŭ oni faris al li operacion pro rompo de femura cerviko.

Sur loko de la traŭmo estis instalita artefarita artiko. Laŭ informo de gazeto "Komsomolskaja pravda", du tagoj post la operacio, ankoraŭ troviĝante en la reanimacia sekcio, Ĵĵonov kun helpo de kuracistoj kaj la edzino, kiu konstante deĝoris en lia ĉambro, faris unuajn paŝojn. Tiam ĉiuj kredis, ke Georgij Konstantinoviĉ nepre resaniĝos...

"Ĉiuj en la teatro amis Ĵĵonov, respektis lin, rilatis al li bonege", - diras arta vicgvidantino de Mossovet-teatro, kie Georgij Konstantinoviĉ laboris ekde jaro 1968, Tatjana Jefimovna Gorina. Laŭ ŝiaj vortoj, Ĵĵonov lastatempe fartis ne bone, sed kontinuis ludi. En la teatro estis spektaklo "Sur Ora lago" kun lia partopreno. "Tio estas legendo de nia teatro. Li laboris ĉi tie ekde jaro 1968. Mi ĉe neniu vidis tian vivon, kiel la lian", - diras Tatjana Jefimovna.

Georgij Konstantinoviĉ Ĵĵonov naskiĝis en 22 de marto de jaro 1915 en Peterburgo. Li dufoje estis reprezaliita. Entute li pasigis ĉirkaŭ 17 jarojn en malliberejoj de GULAG. Li skribis pli, ol dek da libroj, en kiuj li rakontis pri ĉi tiuj jaroj.

Post kiam li finis Leningradan estrada-cirkan lernejon kaj kinan fakon de Leningrada instituto de Scenaj artoj, li ludis sian unuan rolon - en muta filmo "Eraro de heroo". En kino Georgij Konstantinoviĉ ludis pli, ol cent rolojn. Pleje konataj el ili estas tiuj en filmoj: "Ĉapaev", "Baltika ĉielo", "Planedo de ŝtormoj", "Silento", "Homo, kiun mi amas", "Eraro de rezidento", "Gardu vin de aŭtomobilo", "Ŝipanaro" kaj multaj aliaj.

Georgij Ĵĵonov estis laŭreato de multaj premioj, en kies nombro estas Ŝtata premio de Rusia Federacio "Fratoj Vasiljev-oj" pro rolo de Bessonov en filmo "Varmega neĝo", ordenoj "Pro meritoj por la Patrio" de IV kaj II gradoj, premio "Niko" en klaso "Honoro kaj digno" kaj premioj "Kristala Turandot" pro multjara kaj heroeca servado al teatro. Ankaŭ li estis premiita per premio de la Nacia akademio de kinematografiaj sciencoj "Ora aglo" kaj Internacia premio "Ora Akvisto" en klaso "Pro honoro kaj digno".

En 16 de septembro de jaro 2000 en urbo Ĉelabinsk oni starigis monumenton de Georgij Ĵĵonov.